Saltu al enhavo

George Everest

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
George Everest
Persona informo
Naskiĝo 4-an de julio 1790 (1790-07-04)
en Greenwich,  Reĝlando de Granda Britio
Morto 1-an de decembro 1866 (1866-12-01) (76-jaraĝa)
en Westminster,  Unuiĝinta Reĝlando
de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922)
Tombo St Andrew's Church, Church Road, Hove (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj angla
Loĝloko Crickhowell
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Reĝa Milita Akademio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Frat(in)o Thomas Roupell Everest (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esploristo
topografo
geografo
geodeziisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

George EVEREST (n. la 4-an de julio 1790, m. la 1-an de decembro 1866) estis kimra geografo laŭ kiu iuj kutime nomas Ĉomolungmon.

George Everest naskiĝis ĉe Crickhowell, Powys, kaj baptiĝis ĉe Greenwich, nun parto de Granda Londono.

En 1818 li eniris la britan armeon en Brita Hindio kiel termezuristo. Ekde 1823 li estris la termezuradon de Brita Hindio, kaj en 1830 li nomumiĝis la ĉefa termezuristo de la subkontinento.

Li emeritiĝis en 1843 kaj revenis al Britio. Li kavaliriĝis en 1861 kaj la sekvantan jaron li nomumiĝis vicprezidento de la Reĝa Geografia Societo.

En 1865, malgraŭ liaj protestoj, laŭ li estis nomata Monto Everesto.

George Everest mortis en Londono en 1866, kaj entombiĝis ĉe Hove (Sussex).