Giovanni Maria Lancisi
Johannis Mariæ Lancisi (1654-1720) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Bildo de Giovanni Maria Lancisi, el la verko "De motu cordis et aneurysmatibus", Romo, 1728
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 26-an de oktobro 1654 en Romo, Papaj Ŝtatoj | ||||
Morto | 20-an de januaro 1720 en Romo, Papaj Ŝtatoj | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | latina • itala vd | ||||
Alma mater | Universitato de Romo | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Ersilio Macariano vd | ||||
Okupo | epidemiologo anatomo Papa arkiatro vd | ||||
Laborkampo | Malario vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Johannes Maria Lancisius estis itala anatomo, epidemiologo, kaj kuracisto, kiu faris korelacion inter la ĉeesto de moskitoj kaj la apero de la malario. Li ankaŭ estis konata pro siaj studoj pri kardiovaskulaj malsanoj, ekzameno de la korpuso de la cerbo, kaj estas rememorigita pro la eponima "signo de Lancisi". Li ankaŭ studis la brutaron dum ekapero de la bova malsano en Eŭropo.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Giovanni Maria Lanĉizi estis edukita ĉe la Collegio Romano kaj la Sapienza Universitato de Romo, kie li diplomiĝis pri medicino kun la aĝo de 18. Li estis kuracisto de la Papoj Inocento la 11-a, Klemento la 11-a kaj Inocento la 12-a. Papo Klemento la 11-a donis al li la perditajn anatomiajn tabelojn de Bartolomeo Eustachio. Tiuj tabeloj estis kreitaj en 1562 kaj estis forgesitaj en la Vatikana Biblioteko. Lanĉizi redaktis kaj publikigis ilin en 1714 kiel "Tabulae anatomicae". Li studis epidemiologion, priskribante malarion kaj gripepidemiojn.
Li publikigis "De Noxiis Paludum Effluviis" ("Pri la Malutilaj Elfluoj de la Marĉoj") en 1717, en kiu li rekonis ke moskito-infektitaj marĉoj estis la brediĝoloko por malario kaj rekomendis la drenadon de tiuj areoj por malhelpi la aperon da la malsanoj. Li ankaŭ publikigis grandskale pri kardiologio, priskribante vegetaĵaron sur la korvalvoj, korsifilison, aneŭrismojn, kaj la klasifikon de la kormalsanoj. Lia gvidlibro "De Motu Cordis" et "Aneurysmatibus" estis publikigita postmorte en 1728.
En la frua 18-a jarcento, Lanĉizi kritikis la mezepokajn rimedojn por malhelpi la bovan peston per deklarado ke "estas pli bone mortigi ĉiujn malsanajn kaj suspektindajn bestojn, prefere ol permesi ke la malsano disvastiĝu por havi sufiĉe da tempo kaj honoro ĝis malkovro de specifa traktado kiu estas ofte serĉita sen iu sukceso". Lanĉizi, estis tiu kiu faris la unuan antaŭeniĝon en la kontrolo de bova pesto, proceduro kiu poste estis adoptita de la angla kuracisto Thomas Bates.
Tamen, Lanĉizi ankaŭ faris eraron kritikante la laboron de Giovanni Cosimo Bonomo (1663-1696), sia samtempulo, kiu ĝuste identigis la kaŭzon de la skabio kiel parazito. Tamen, Lanĉizi opiniis ke skabio estis humurorigina. Pro la potenca pozicio de Lanĉizi kaj antaŭaj sciencistoj kiel Galileo Galilei kiuj falis en mizero, Bonomo estis silentigita kaj liaj eltrovaĵoj estis forgesitaj ĝis la moderna epoko.
Lanĉizi priskribis la corpus callosum kiel la "sidlokon de la animo, kiu imagas, pripensas kaj juĝas." Lia "Dissertatio Physiognomica disponigis la apogan argumenton en 1713. Li kontraŭbatalis alternativajn lokojn de la animo kiel hipotezita per aliaj, kiel ekzemple la "centrum ovale", de Andreas Vesalius, kaj la pineala glando, de René Descartes. Lanĉizi hipotezis ke la longitudaj strioj (poste nomitaj en lia honoro kiel "striae lancisi" aŭ "nervoj de Lanĉizi") estis la konduktilo inter la antaŭa lokigo de la animo kaj la malantaŭa lokigo de la funkcioj de la sensorganoj, ambaŭ ene de la "corpus callosum".[1]
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Conclusiones theologicae ex quatuor libris sententiarum ad mentem doctoris subtilis, 1677
- Congressus medico-Romanus, 1682
- De dura meninge, 1701
- De subitanei mortibus, 1707
- Dissertatio de nativis, deque adventitiis Romani coeli qualitatibus, 1711
- Istoria dell'epidemia de buoi accaduta l'anno 1711, 1712
- Tabulae anatomicae ..., 1714
- Dissertatio De Generatione Fungorum, 1714
- Dissertatio historica de bovilla peste, 1715
- Dissertatio de recta medicorum studiorum ratione instituenda ..., 1715
- De noxiis paludum effluviis, Jacob Frey, 1717
- Michaelis Mercati Samminiatensis Metallotheca, Michele Mercati, Pietro Nelli, Giovanni Domenico Campiglia, Maximilian Limpach, Jacob Frey, Luigi Gomier, Pietro Bianchi, Tintoretto, Giovanni Maria Lancisi, Pietro Assalti, Benoît Farjat, 1717
- Opera omnia, 1718
- Opera quae hactenùs prodierunt omnia dissertationibus nonnullis adhuc dum ineditis locupletata ..., 1718
- Metallotheca, Michele Mercati, Giovanni Maria Lancisi, Pietro Assalti, Pietro Nelli, Sebastiano Conca, Pietro Bianchi, Benedetto Fariat, Girolamo Rossi, 1719
- Adversaria anatomica omnia, Giovanni Battista Morgagni, Giovanni Maria Lancisi, Jean Jacques Manget, 1719
- Metallotheca Vaticana, 1719
- Historia morbi eminentiss. cardinalis Caroli Columnæ, 1719
- Comitis Camilli Silvestri Rhodigini In anaglyphum Graecum interpretatio posthuma, Camillo Silvestri, Geronimo incisore Rossi, Giovanni Maria Lancisi, Biagio Garofalo, Giovanni Oliva, 1720
- In anaglyphum graecum interpretatio posthuma, cui accedunt dissertationes duae epistolares, 1720
- Tabulae anatomicae, 1722
- Adversaria anatomica omnia, 1723
- De motu cordis et aneurysmatibus, 1728
- De motu cordis et aneurysmatibus opus postumum in duas partes divisum, 1738
- Opera varia in unum congesta, et in duos tomos distributa, 1739
- Riflessioni anatomiche sulle note di monsignor Gio. Maria Lancisi, 1740
- Opera quae hactenus prodierunt omnia, 1745
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Bartolomeo Eŭstako (1503-1574)
- Andreo Vesalio (1514-1564)
- Michele Mercati (1541-1593) itala kuracisto
- René Descartes (1596-1650)
- Inocento la 11-a (1611-1689)
- Frans de Le Boë (1614-1672)
- Inocento la 12-a (1615-1700)
- Marcello Malpighi (1628-1694)
- Jan Swammerdam (1637-1680)
- Diacinto Cestoni (1637-1718) itala botanikisto
- Burchard de Volder (1643-1709) nederlanda filozofo, kuracisto, fizikisto, astronomo kaj matematikisto
- Thomas Bates (1648-1719) mararmea kirurgo
- Klemento la 11-a (1649-1721)
- Jean Jacques Manget (1652-1742) svisa kuracisto
- Luigi Ferdinando Marsigli (1658-1730)
- Giovanni Cosimo Bonomo (1666-1696) itala kuracisto
- Pietro Assalti (1680-1728) itala botanikisto, herbalisto, kuracisto, naturalisto kaj verkisto
- Angelo Fabroni (1732-1803) itala biografo kaj historiisto
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ĉi-artikolo estis verkita surbaze de la hispanna samnoma Vikipedia dokumento.