Gustav Zeuner
Gustavo Antono Zojnero (1828-1907) | |||||
---|---|---|---|---|---|
germana fizikisto, inĝeniero kaj epistemologo
| |||||
Persona informo | |||||
Gustav Zeuner | |||||
Naskiĝo | 30-a de novembro 1828 en Chemnitz, Reĝlando Saksio (Germanio) | ||||
Morto | 17-a de oktobro 1907 en Dresden, Saksio, Germana Regno | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Saksio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Lepsiko Universitato de Dresdeno Teknika Universitata Minakademio Frejbergo Lernejo pri Termodinamiko de Dresdeno[1] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | fizikisto universitata instruisto inĝeniero maŝinkonstrua inĝeniero vd | ||||
Aktiva en | Chemnitz • Zuriko • Freiberg • Dresdeno vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Julius Weisbach • Moritz Wilhelm Drobisch • Wilhelm Gottlieb Hankel vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Gustav Anton ZEUNER [cojner] (1828-1907) estis germana fizikisto, kemiisto, inĝeniero kaj epistemologo, li estas konsiderata fondinto de la teknika termodinamiko kaj la Lernejo pri Termodinamiko de Dresdeno[1]. Verkisto pri sciencaj laboroj, li estis profesoro de mekaniko kaj teorio pri maŝinoj, kaj direktoro de la mekanika departemento de la Federala Politeknika Lernejo[2] de Zuriko.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li faris siajn unuajn studojn pri inĝenierado en la Reĝa Alvokiĝa Lernejo[3] de Chemnitz, nuntempe Universitato pri Teknologio Chemnitz, kie li vizitadis inter 1843-1848.
En 1848 li translokiĝis al la Akademio pri Minoj[4], Freiberg, hodiaŭ iu Universitato pri Teknologio, kie li studis minadon kaj metalurgion. Li disvolvis intiman rilaton kun unu el siaj profesoroj, la fama mineralogo Albin Julius Weisbach (1806-1871), kiu kune kun li partoprenis en pluraj projektoj.
Tamen, lia universitata kurso estis interrompita dum la revolucioj kiuj okazis tra la tuta Germanio. Grandaj popularaj kunvenoj kaj popolamasa manifestadoj formiĝis, unue postulante liberecon por la gazetaro kaj la kunvenoj, rajton pri armil-uzado por la popolo kaj nacian germanan parlamenton. Zojnero kuniĝis al la revoluciuloj en la barikadoj, en Dresdeno, dum la Maja Ribelo 1849. Kontraste kun multaj el liaj sampatrujanoj, kie kelkaj el ili estis morte kondamnitaj aŭ senditaj al perfortaj laborcentroj, Zojnero estis pardonita. Eblis al li fini siajn kursojn, kaj li eĉ doktoriĝis en la Universitato de Lepsiko, en 1853, tamen li estis malpermesita instrui en ajna saksa universitato.
Fuĝo al Zuriko
[redakti | redakti fonton]En 1853, Zojnero fariĝis eldonisto de la revuo pri inĝenierado "Der Civilenginieur: Zeitschrift für das Ingenieurwesen"[5], la unua germana revuo specialigita pri mekaniko, kiu estis publikigita ĝis 1896. Li daŭre restis kiel eldonisto ĝis 1857, eĉ kiam li transloĝiĝis al Zuriko, en 1855, por labori kiel profesoro pri mekanika tekniko en la Instituto pri Teknologio Zuriko. Tie li kunlaboris kun famaj inĝenieroj tiel kiel Franz Reuleaux (1829-1905). Aliaj revoluciuloj estis fuĝintaj el siaj naskiĝurboj al Zuriko samkiel Richard Wagner (1813-1883), Gottfried Semper (1803-1879) kaj Theodor Mommsen (1817-1903).
En Zuriko, Zojnero kreis sian projekton pri lokomotivo fine de 1858, kaj malgraŭ sia potencialo, li neniam plu donis kontinuecon al la dezajno. Ankaŭ en Zuriko, en 1890, Zojnero elpensis la tridimensia loĝantara grafiko, nune konata kiel Diagramo de Zojnero[6], sed pli ofte kiel Diagramo de Lexis[7], omaĝe al Wilhelm Lexis (1837-1914), kiu leĝere modifis la koncepton.
De 1859 Zojnero laboris kiel tempodaŭra direktoro de la ETH Zuriko kaj ekde majo 1865 li oficiale transprenis la postenon. Lia iama profesoro, Julius Weisbach memorfestis la enoficiĝon alnomigante mineralon liaomaĝe - la travideble verda kristal zojnerito[8].
Reveno al Germanio
[redakti | redakti fonton]En 1871, Zojnero reiris al Germanio kaj denove li povis labori kun Weisbach kiam ĉi-lasta indikis sian malnovan amikon kiel direktoro de la Akademio pri Minoj de Frajbergo. Li ankaŭ tie instruis ĝis 1875 kiel profesoro pri mekaniko kaj studoj pri minmaŝinaro. Tio nun eblis, malgraŭ la instru-malpermeso al li trudita, pro la amnestio konsentita al ĉiuj revoluciuloj, en 1862.
En 1873, ankoraŭ kiel direktoro de la Akademio pri Minoj de Frajbergo, Zojnero ekoficiĝis kiel direktoro de la Reĝa Politeknika lernejo de Dresdeno[9], hodiaŭa Teknika Universitato de Dresdeno. La klopodoj de Zojnero tie enkondukis la studojn pri homsciencoj kaj la pligrandigo de la lernobjektaro rezultis en la ascendo de la Politeknika Lernejo al grandskala Teknika Universitato, en 1890.
En 1889, aĝante 61 jarojn, Zojnero rezignis sian postenon kiel direktoro de la Politeknika lernejo kaj sin donis al instruado ĝis sia emeritiĝo en 1897. Kiam tio okazis, li estis nomumita emerita profesoro. Gustavo Zojnero mortis en Dresdeno, 1907.
Selektita verkaro
[redakti | redakti fonton]- Die Schiebersteuerungen mit besonderer Berücksichtigung der Lokomotivsteuerungen (Kontroliloj por glitvalvoj kun aparta emfazo pri lokomotivo-kontroliloj) Frajbergo 1858
- Grundzüge der mechanischen Wärmetheorie (Fundamentoj de la teorio pri mekanika varmo) 1860
- Grundzüge der mechanischen Wärmetheorie: Mit besonderer Rücksicht auf das ..., (Fundamentoj pri la mekanika Varmoteorio: Kun speciala referenco al ...), 1860
- Über das Wanken der Locomotiven (Pri la balanciĝo de la lokomotivoj, 1861)
- Das Locomotiven-Blasrohr: Experimentelle und theoretische Untersuchungen ..., Pri la fumtubo de la lokomotivoj: Eksperimenta kaj teoria esploroj, 1863
- Treatise on Valve-gears: With Special Consideration of the Link-motions of ..., Traktaĵo pri distribua mekanismo: Kun speciala konsideroj pri la konektaj movoj de ..., 1869, Gustav Zeuner, Moritz Müller
- Abhandlungen aus der mathematischen Statistik, Traktaĵoj pri matematika statistiko, 1869, Gustav Zeuner
- Vorlesungen über Theorie der Turbinen, Lecionoj pri la Teorio de la turbinoj, 1869
- Traité des distributions par tiroirs dans les machines à vapeur fixes et les ..., Traktaĵo pri distribuado de tirkestoj en la vapormaŝinoj fiksaj kaj la ..., 1869
- Zur mathematischen Statistik, 1886, Gustav Zeuner, W. Küttner
- Technische Thermodynamik (Teknika termodinamiko) 1887
- Graphische behandlung der schiebersteuerungen nach Zeuners diagramm, 1889, P. Kirchhoff, Gustav Zeuner
- Technical Thermodynamics, 1907
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- WorldCat Identities
- Personensuche
- Bibliothèque Nationale de France
- Hmolpedia
- Archive.org
- Vorgestellt: Der Kettenschleppdampfer „Gustav Zeuner"
- Historischer Kettenschleppdampfer "Gustav Zeuner"
- Mathematics Genealogy Project
- Encyclopedia.com
- ETH Bibliothek Arkivigite je 2015-04-02 per la retarkivo Wayback Machine
- Nordisk familjebok
- The History of the Theory of Structures: From Arch Analysis to Computational ..., Karl-Eugen Kurrer
- 6000 Jahre Mathematik: Eine Kulturgeschichtliche Zeitreise, Volume 2, Hans Wussing, Heinz-Wilhelm Alten, Heiko Wesemüller-Kock, Eberhard Zeidler
- Thermodynamik: Eine Einführung in die Grundlagen und ihre technischen ..., Hans D. Baehr
- Thibaut - Zycha, Volume 10, K. G. Saur Verlag GmbH & Company,Walter De Gruyter Incorporated
- Geschichte der Technikwissenschaften[rompita ligilo], Buchheim, Sonnemann
- Lebensbilder aus der Oberlausitz: 34 Biografien aus Bautzen, Bischofswerda ..., Frank Fiedler, Uwe Fiedler
- Technik und Wissenschaft, Armin Hermann, Charlotte Schönbeck
- Technik und Wirtschaft im 19. und 20. Jahrhundert, Christian Kleinschmidt
- Sächsische Biografie
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Thermodynamik: Eine Einführung in die Grundlagen und ihre technischen ..., Hans D. Baehr
- ↑ The American Journal of Education, Volume 21, Henry Barnard
- ↑ Königliche Gewerbeschule, Chemnitz
- ↑ TU Bergakademie Arkivigite je 2010-04-20 per la retarkivo Wayback Machine, Freiberg.
- ↑ La Civila inĝeniero: Revuo pri inĝenierado
- ↑ Valves and Valve Gear Mechanisms, W.E. Dalby
- ↑ Encyclopedia of Epidemiologic Methods, Mitchell H Gail
- ↑ Systematic Mineralogy of Uranium and Thorium, Clifford Frondel
- ↑ The History of the Theory of Structures: From Arch Analysis to Computational ..., Karl-Eugen Kurrer
Lua-eraro en package.lua, linio 80: module 'Modulo:Portalo/bildoj/k' not found.