Saltu al enhavo

Hans Blüher

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hans Blüher
Persona informo
Hans Blüher
Naskiĝo 17-an de februaro 1888 (1888-02-17)
en Świebodzice
Morto 4-an de februaro 1955 (1955-02-04) (66-jaraĝa)
en Okcidenta Berlino
Tombo Friedhof Hermsdorf (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germana Imperiestra Regno
Nazia Germanio
Vajmara Respubliko
Okcidenta Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Arthur Zelvenkamp vd
Okupo ĵurnalisto
psikologo
verkisto
filozofo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hans BLÜHER (naskiĝinta la 17-an de februaro 1888 en Świebodzice, mortinta la 4-an de februaro 1955 en Berlino) estis germana ĵurnalisto kaj verkisto kiu engaĝiĝis en la dekstra alo de la t.n. unua porsamseksemula movado.

Blüher famiĝis ankoraŭ en la tempo de la 1910-aj jaroj, kiam li publikigis la sociologiaĵojn Wandervogel (1912) kaj Die Rolle der Erotik in der männlichen Gesellschaft (1917 kaj 1919). Lia centra tezo estis ke de viroj dominataj sociaj strukturoj aŭtomate pli sukcesus (ekz. armee aŭ politikistare aŭ eĉ ĉe Wandervogel).

Liaj ideoj pri rasismo kaj antisemitismo alproksimigis lin al naziismo. La apogo de neceso de interviraj aliancoj kontraŭ kontraŭagantaj virinoj tamen de anoj de NSDAP ne estis ĝenerale ŝatataj; aparte post la nokto de la longaj tranĉiloj, inter kies viktimoj estis ankaŭ samseksemuloj pensantaj kiel Blüher. En 1937 dum sekreta parolado antaŭ SS-anoj Heinrich Himmler mem taksis la ideojn de Blüher ege riproĉendaj kaj kontraŭbatalendaj.[1][2]

Dum la reĝimo naziisma Blüher ne rajtis publikigadi; kompense lia privata vivo ne estis tuŝata (privilegio kiun multaj aliaj samseksemuloj ne ĝuis). Post la Dua mondmilito li intencis rekomenci eldonadon pri siaj koraj temoj; tio ne sukcesis ĉar lia stilo tro ligita estis al sociaj cirkonstancoj de Vajmara Respubliko. Estis ankaŭ ideo traduki liajn verkojn en la francan lingvon. Fakte lia agado nur historie interesi povas.

  • Die Achse der Natur. System der Philosophie als Lehre von den reinen Ergebnissen der Natur, Stuttgart 1952
  • Die Aristie des Jesus von Nazareth. Philosophische Grundlegung der Lehre und der Erscheinung Christi, Prien, 1921
  • Die deutsche Renaissance. Von einem Deutschen, Prien 1924
  • Die humanistische Bildungsmacht, Leipzig 1928
  • Deutsches Reich, Judentum und Sozialismus, Prien, 1920
  • Einer der Homere und anderes in Prosa, Leipzig 1914
  • Die Elemente der deutschen Position. Offener Brief an den Grafen Keyserling in deutscher und christlicher Sache, Berlin, 1927
  • Die Erhebung Israels gegen die christlichen Güter, Hamburg, 1931
  • Führer und Volk in der Jugendbewegung, Jena, 1917
  • Der Judas wider sich selbst. Aus den nachgelassenen Papieren von Artur Zelvenkamp, Berlin 1922
  • Mehrehe und Mutterschaft. Ein Briefwechsel mit Milla von Brosch, Jena 1919
  • Merkworte für den freideutschen Stand, Hamburg 1919
  • Philosophie auf Posten. Gesammelte Schriften 1916 – 1921, Heidelberg 1928
  • Die Rede des Aristophanes. Prolegomena zu einer Soziologie des Menschengeschlechtes, Hamburg, 1966
  • In medias res. Grundbemerkungen zum Menschen, Jena 1919
  • Die Rolle der Erotik in der männlichen Gesellschaft, 2 volumoj, Jena 1917-1919[3]
  • Secessio Judaica. Philosophische Grundlegung der historischen Situation des Judentums und der antisemitischen Bewegung, Berlin 1922
  • Der Standort des Christentums in der lebendigen Welt, Hamburg 1931
  • (kune kun Hans-Joachim Schoeps) Streit um Israel, Hamburg 1933
  • Traktat über die Heilkunde insbesondere die Neurosenlehre, Jena 1926
  • Wandervogel. Geschichte einer Jugendbewegung, 2 volumoj, Berlin-Tempelhof 1912
  • Die Wandervogelbewegung als erotisches Phänomen, Berlin-Tempelhof 1912
  • Werke und Tage. Geschichte eines Denkers, München 1953 (membiografio)
  • Die Wiedergeburt der platonischen Akademie, Jena 1920

Bibliografia

[redakti | redakti fonton]
  • Bernd-Ulrich Hergemöller, Hans Blüher (1888-1955): annotierte und kommentierte Biobibliographie (1905-2004); nebst Erstveröffentlichung der Jugendgedichte “Böse Lieder”, HHL-Verlag, Hamburg 2004. ISBN 3-936152-04-7.
  • Manfred Herzer, Asexuality as an element in the selfrepresentation of the right wing of the German gay movement before 1933 (Elisar von Kupffer, Benedict Friedlaender, Hans Blüher, Karl Günther Heimsoth), kongresaj aktoj de "Among men, among women," Amsterdama Universitato, 1983, pp. 315-321 kaj 581.
  • Michael Morgenstern, Hans Blüher: les héros masculins, porteurs d'Etat.
  • Harry Oosterhuis, Hubert Kennedy, Homosexuality and male bonding in Pre-Nazi Germany: The youth movement, the gay movement, and male bonding before Hitler's rise: original transcripts, Routledge, New York 1992, ISBN 978-1-56023-008-3.
  • G. Scholz, Wandervögel, Volk und Führer. Männergesellschaften und Antisemitismus bei Hans Blüher, ĉe «Propheten des Nationalismus», prizorgis K. Schwedhelm, München 1969
  • B. Widdig, Männerbünde und Massen. Zur Krise männlicher Identität in der Literatur der Moderne, Opladen 1992
  1. "Die ideologischen Motive der Homosexuellenverfolgung" - ĉe: rosawinkel.de
  2. "Heinrich Himmler speech - 18.2.1937
  3. Bernd Nitzschke: recenzo pri "Die Rolle der Erotik in der männlichen Gesellschaft (1917/19)"