Saltu al enhavo

Heinrich Böll

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heinrich Böll
Nobel-premiito
Persona informo
Heinrich Böll
Naskiĝo 21-an de decembro 1917 (1917-12-21)
en Kolonjo
Morto 16-an de julio 1985 (1985-07-16) (67-jaraĝa)
en Langenbroich
Tombo Malnova tombejo en Merten Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Kolonjo Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Heinrich Böll
Familio
Edz(in)o Annemarie Böll Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj René Böll (en) Traduki, Raimund Böll (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo kantotekstisto
romanisto
verkisto
Nobel Prize winner (en) Traduki
poeto
scenaristo
tradukisto
publika konato Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Beletro, kreiva kaj profesia verkado, radiodramo kaj traduko Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Kolonjo vd
Verkado
Verkoj La perdita honoro de iu Katarino Blum
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Heinrich Böll (monumento en Berlino)

Heinrich Theodor BÖLL [HAJNriĥ Bel] (naskiĝis la 21-an de decembro 1917, mortis la 16-an de julio 1985) estis germana verkisto de ruino-literaturo. Li gajnis la Premion Georg Büchner en 1967 kaj la Nobel-premion pri literaturo en 1972. Li konatiĝis per ofta komento de aktualaj politikaĵoj kaj publika batalo por la paco en la mondo.

Estante filo de skulptisto li frekventis inter 1928 kaj 1937 la Ŝtatan humanisman Vilhelman gimnazion en Kolonjo. Post trapaso de la abiturienta ekzameno li ektrejniĝis librovendistece en Bonn. Jaron poste li interrompis la trejniĝon, kreis la unuajn proprajn verkojn kaj devis iri labori ĉe Regna Laborservo. En printempo 1939 li komencis studon pri germanistiko kaj klasika filologio ĉe la kolonja altlernejo sed jam aŭtune 1939 li devis ĉesigi tion pro soldatado en la ĵus eksplodinta Dua mondmilito.

Li soldatis en Polujo, Francujo, Sovetunio, Rumanujo kaj Hungarujo, kun pluraj vundiĝoj. Post tifo-infektiĝo kaj relative longa restado en lazareto oni sendis lin defendi la patrujon ene de Germanujo (1940/41). En marto 1942 edzigis lin la tradukistino Annemarie Cech el Pilzeno, kiu naskis kvar filojn. En majo 1944 Böll vundiĝis gravege apud Iași. Intertempe li troviĝis en Metz. Marte de 1945 li reeksoldatis kaj iĝis en aprilo kaptito de la Usona Armeo. En septembro 1945 li rajtis forlasi la usonan internigejon situantan en Francujo.

Post 1945

[redakti | redakti fonton]

En 1946 li reprovis studi germanistikon en Kolonjo sed decidis en 1947 eksmatrikuliĝi kaj startigi verkistan karieron. En 1947/48 li publikigis novelojn, ekz. Aus der Vorzeit, Die Botschaft kaj Der Angriff en la gazeto "Rheinischer Merkur" kaj la avangardaj periodaĵoj "Der Ruf" kaj "Karussel". La unua libro de li haveblis en 1949, Der Zug war pünktlich. En 1950 li surmerkatigis kolekton de 24 noveloj sub la titolo Wanderer, kommst du nach Spa.... En 1951 venis lia pacisma romano Wo warst du, Adam?. Krome oni invitis lin partopreni kunvenon de Gruppe 47 okazantan en Bad Dürkheim kie li ricevis premion por la satiraĵo Die schwarzen Schafe.

En 1953 li publikigis la romanon Und sagte kein einziges Wort kiu temigas la endanĝerigitan geedzecon de eksa soldato reveninta el la milito. En 1954 furoris la romano Haus ohne Hüter. En 1955 naskiĝis la verko Das Brot der frühen Jahre kiu ĝuis filmigon sep jarojn pli malfrue. En 1957 li persone kaj lirike laŭdegis Irlandon per la populara rakonto Irisches Tagebuch. Post apero de Dr. Murkes gesammeltes Schweigen und andere Satiren la urbo Wuppertal aljuĝis al li en 1958 la premion "Eduard-von-der-Heydt-Preis". Radifonie kontribuaĵo de li Brief an einen jungen Katholiken ne povas disaŭdiĝi pro troa kritiko pri la postmilita katolikismo en Germanujo.

En 1959 li denove problematigis la militon kaj la disfalon de la burĝa socio en la romano Billard um halbzehn. La lando Nordrejn-Vestfalio aljuĝis al li artpremion kaj en 1961 li iĝis stipendiulo je Massimo-vilao en Romo. En 1963 la furorlibro Ansichten eines Clowns ree fariĝis kaj sceneje kaj filme; denove temis pri kritiko de ekleziuloj. En 1964 Böll estis universitata gastdocento pri poetiko en Frankfurto ĉe Majno. En 1966 eklegeblis la rakonto Ende einer Dienstfahrt. En 1967 li ricevis la gravan Georg-Büchner-premion. Inter 1970 kaj 1972 Böll estis prezidanto de PEN-klubo germana. En 1971 eldoniĝis la romano Gruppenbild mit Dame kiu poste bazis por filma scenaro. Böll eĉ prezidanto de PEN-klubo internacia fariĝis, ĝis 1974.

Publikan debaton provikis en 1972 artikolo de Böll en la semajngazeto Der Spiegel pri teroristino de RAF, Will Ulrike Meinhof Gnade oder freies Geleit?. Li ja engaĝiĝis en socialdemokratia kampanjo por la balotadoj je Bundestag.

En 1974, la grava verko Die verlorene Ehre der Katharina Blum kritikis fimanipuladon fare de la gazetaro. En marto 1974 li invitis loĝi ĉe si al la ekziligita sovetia verkisto Aleksandr Solĵenicin de kiu li jam antaŭe kaŝe venigis verkojn disde Sovetunio en la Okcidenton. En 1977 li ricevis medalon honorigantan engaĝiĝon pri homaj rajtoj, Carl-von-Ossietzky-Medaille. Okaze de la 60-a datreveno naskiĝtaga aperis la kvin unuaj volumoj de la verkara eldono, titole Einmischung erwünscht. Schriften zur Zeit. En 1981 komenciĝis lia engaĝiĝo por la pacisma movado; Böll parolis i.a. dum la unua manifestacio en Bonn kontraŭ armakiraj planoj de NATO. En 1983 li ricevis la honoran titolon de profesoro kaj la honoran civitanecon de Kolonjo.

La urbo Kolonjo akiris en 1984 la literaran arkivon de Böll kaj enstalis Böll-esplorejo.

Postmorte aperis ankoraŭ la romanoj Frauen vor Flusslandschaft kaj Der Engel schwieg, krome (en 1995) ankoraŭ nepublikigitaj tekstoj sub la titolo Der blasse Hund.

En 1997 estiĝis la fondaĵo Heinrich-Böll-Stiftung, kun enhava proksimeco al La Verduloj. En 2002 startis Kolonje eldono de tekstkritika eldono de ĉiuj verkoj en sume 27 volomoj.

Verkoj (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • Wo warst du, Adam? (1951)
  • Und sagte kein einziges Wort (1953)
  • Irisches Tagebuch (1957)
  • Gruppenbild mit Dame (1971)
  • Die verlorene Ehre der Katharina Blum (1974)
  • Frauen vor Flusslandschaft (1985)

En Esperanto aperis

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]