Hjalmar Johannes Runeberg
Hjalmar Johannes Runeberg | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Hjalmar Johannes Runeberg |
Naskiĝo | 27-an de majo 1874 en Romo |
Morto | 15-an de februaro 1934 (59-jaraĝa) en Helsinko |
Lingvoj | Esperanto • finna • sveda |
Ŝtataneco | Finnlando Svedio |
Familio | |
Patro | Walter Runeberg (en) |
Infanoj | Fred Runeberg (en) , Arne Runeberg (en) , Heidi Parland |
Okupo | |
Okupo | esperantisto tradukisto verkisto |
Hjalmar Johannes RUNEBERG (pseŭdonimo: Nino; naskiĝis la 27-an de majo 1874 en Romo (Italio); mortis la 15-an de februaro 1934 en Helsinko) estis svedlingva finnlandano, poeto, literaturisto, d-ro fil. Li estas nepo de Johan Ludvig Runeberg, la nacia poeto de Finnlando. Nino Runeberg verkis pri literaturo kaj folkloro, poezion originalan kaj tradukan en sveda lingvo.
Runeberg esperantistiĝis en 1901 per Théophile Cart en Parizo kaj partoprenis la 1-an Universalan Kongreson en Bulonjo (1905), kie li estis nomumita de Zamenhof membro de la unua (ĝis 1906 ankoraŭ provizora) Lingva Komitato (LK)[1]. Li estis fondinto kaj multjara prezidanto de la Esperanto-Societo „La Polusstelo“ en Helsinko kaj la unua prezidanto de Esperanto-Asocio de Finnlando (EAF). Li gvidis kursojn por blinduloj en 1907 aŭ 1908 kaj en la Universitato de Helsinko dum pluraj jaroj.
Esperanto-Asocio en Finnlando en 1984 fondis subtenan societon kun lia nomo: Societo Nino Runeberg. La membrokotizo, duoblo de individua membro de EAF, subtenas la agadon de Esperanto-Asocio de Finnlando.
Tradukoj
[redakti | redakti fonton]- Henrik Hertz: Jolanto, la filino de l' reĝo René. Lirika dramo en unu akto. Helsingfors: Ilarejo Esperantista, 1908. 102 paĝoj.
- Tri legendoj. Helsingforso: Ilarejo Esperantista, 1909. 12 paĝoj.
- Cicerono: Sonĝo de Scipio. (Somnium Scipionis.)
Recenzoj
[redakti | redakti fonton]Pri Jolanto, la filino de l' reĝo René
|
|
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Osmo Buller: Memore pri Nino Runeberg. En: Esperanta Finnlando 1984, numero 5–6, paĝoj 23–25.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Esperantista Dokumentaro, kajero 1, Paris aŭg. 1906, p. 21.