Hormuza Markolo
Aspekto
Hormuza Markolo | ||
---|---|---|
markolo [+] | ||
Akvejo | Persa golfo, Araba maro | |
Koordinatoj | 26° 36′ 0″ N, 56° 30′ 0″ O (mapo)26.656.5Koordinatoj: 26° 36′ 0″ N, 56° 30′ 0″ O (mapo) | |
Minimuma larĝo | 55 km (34 mi) | |
Hormuza Markolo | ||
Vikimedia Komunejo: Strait of Hormuz [+] | ||
La Hormuza Markolo (perse تنگه هرمز) estas la markolo kiu dividas la Persan Golfon okcidente kaj la Golfon de Omano kaj Araban Maron oriente. Ĝin limigas Irano ĉe la norda bordo kaj la Musandema duoninsulo de Omano ĉe la suda. La markolo longas ĉirkaŭ 280 kilometroj, kaj la minimuma larĝo 50 kilometroj. En ĝi situas la insulo Hormuz.
La Hormuza markolo havas grandan strategian signifon, ĉar ĝi estas la sola vojo, de kiu Kuvajto, Irako, Irano, Sauda Arabio, Barejno, Kataro kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj transportas sian nafton. Kelkaj insuloj de la Hormuza markolo estas disputataj inter Irano kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj.
-
satelita bildo de la markolo
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- retejo pri la Hormuza Markolo (angle) Arkivigite je 2020-08-07 per la retarkivo Wayback Machine
- historia perspektivo de la UN-konvencio pri mara juro (angle)
- angla artikolo: "globaligo kaj mara potenco" Arkivigite je 2006-04-10 per la retarkivo Wayback Machine
|