Hrihorij Skovoroda
Hrihorij Skovoroda | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Григорій Савич Сковорода | ||
Naskonomo | Григорій Сковорода | |
Naskiĝo | 22-an de novembro 1722 en Chornukhy | |
Morto | 9-an de novembro 1794 (71-jaraĝa) en Skovorodynivka | |
Tombo | Skovorodynivka (en) vd | |
Etno | ukrainoj vd | |
Lingvoj | latina • rusa • antikva orientslava lingvo vd | |
Ŝtataneco | Rusia Imperio vd | |
Alma mater | Kyiv-Mohyla Academy (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | filozofo poeto komponisto verkisto tradukisto vd | |
Laborkampo | Poezio, literaturo, filozofio, liriko kaj fablo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Hrihorij Skovoroda (ukraine Григорій Сковорода, latine Gregorius Scovoroda, ruse Григорий Сковорода; 3-an de decembro 1722 — 9-an de novembro 1794) estas elstara filozofo, poeto, pedagogo de ukraina kozaka deveno, kies verkaro ludis gravan rolon en la starigo de nova rusa kaj ukraina literaturo. Naskiĝis en Poltava provinco en la familio de malriĉa kozako. Lernis en Kijiva Mohila Akademio, de kie elportis riĉan sciadon, precipe de la antikvaj kaj okcident-eŭropaj filozofio kaj literaturo. Dum du jaroj li estis kantisto de la ĉekortega kapelo en Peterburgo. Vojaĝis kun la rusia misio eksterlande {Hungario, Aŭstrio, Slovakio, Pollando k.a.). Instruis poetikon kaj etikon en kolegioj, estis hejma instruisto. Skovoroda vivis tre modeste, ne strebante al altaj postenoj kaj riĉeco, kvankam la eklezia kaj laika potencoj multfoje tentis lin per gloro kaj abundo. Pro kulpigado en kontraŭeklezia kaj kontraŭŝtata agado li estis devigita forlasi la laboron en Ĥarkiva kolegio.
La lastajn dudek kvin jarojn de la vivo li migradis tra vilaĝoj, predikante per la vorto kaj per ekzemplo de la propra vivo siajn ideojn. Li fariĝis popola "migranta universitato", akirinta eksterordinaran popularecon. Skovoroda kiel filozofo kaj verkinto estis por sia tempo enciklopedie erudita homo, kreis propran filozofian sistemon kaj sistemon de sociopolitikaj kaj etikaj opinioj. Ĉefan lokon en la verkaro okupas la filozofiaj traktatoj, versaro "Ĝardeno de diaj kantoj", la fablo-kolekto "Ĥarkivaj fabloj", en kiuj Skovoroda tuŝas la problemon de la homo, ties feliĉon, serĉadon de la vojoj, kiuj kondukas al feliĉo de la aparta homo kaj de la tuta popolo.
Liajn verkojn esperantigis Andreo Rogov, Volodimir Pacjurko, Gennadij Turkov.
Cetere la portreto de Hrihorij Skovoroda bildiĝas sur la monbileto de 500 ukrainaj hrivnoj. En la 6-a de majo 2022 lia domo kun muzeo estis detruita fare de la Rusia armeo.[1]