János Strausz
János Strausz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de decembro 1934 en Budapeŝto |
Morto | 21-an de septembro 2020 (85-jaraĝa) |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | advokato juĝisto |
János Strausz [jAnoŝ ŝtraŭs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Strausz János estis hungara juĝisto, konstitucia juĝisto.
János Strausz[1][2] naskiĝis la 23-an de decembro 1934 en Budapeŝto, li mortis la 21-an de septembro 2020 supozeble en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]János Strausz devenis el juda familio. Li maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li studis en Scienca Universitato Loránd Eötvös, sed en 1957 li estis forigita pro simpatio al la Hungara revolucio de 1956. Li estis simpla laboristo en fabriko 6 jarojn, fine li finis la universitaton kun diplomo en 1963 laŭ koresponda instruo. Lia plej grava instruisto estis Róbert Brósz. Post la diplomo li estis juĝisto en Budapeŝto. Li specialiĝis pri la plej krudaj krimoj. Inter 1998 kaj 2004 li estis konstitucia juĝisto. Li ricevis premiojn en 1992 kaj 2005. Li neniam edziĝis.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/display/manifestation/PIM121967/81679fd9-217f-4504-a953-038dea4070a4/solr/0/24/2/3/authorOrder/ASC
- ↑ https://hunconcourt.hu/former-members/dr-janos-strausz