Jean Echenoz
Aspekto
Jean Echenoz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de decembro 1947 (76-jaraĝa) en Orange |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | tradukisto romanisto |
Verkoj | I'm Off |
Jean Echenoz - prononco laŭ sistemo IFA ʒˈɑ̃ ɛʃnˈɔz - estas franca verkisto kaj romanisto. Li naskiĝis la 26-an de decembro 1947 en Orange, do nun estas 76-jara. Lia romano Cherokee ("ĉerokoj") en 1983 honoriĝis per la premio Médicis kaj per multaj aliaj literaturaj premioj, kaj en 1999 lia romano Je m'en vais ("mi malaperas", en angla traduko I'm Off) honoriĝis per la premio Goncourt. En 2016 li ricevis la premion de la nacia biblioteko de Francio.
Echenoz vivas en Parizo kaj estis edziĝinta al la germana verkistino kaj tradukistino Anne Weber.
Por esperantistoj flanke interesa estas la fakto, ke la esperantista verkisto kaj tradukisto István Ertl tradukis verkaĵojn de Jean Echenoz el la franca (ne al Esperanto, sed) al la hungara.