Joe Zawinul
Joe Zawinul | |
---|---|
Josef Zawinul dum koncerto en Freiburg, 2007 | |
Persona informo | |
Naskonomo | Josef Erich Zawinul |
Naskiĝo | 7-an de julio 1932 en Vieno |
Morto | 11-an de septembro 2007 (75-jaraĝa) en Vieno |
Mortokialo | Haŭta kancero |
Tombo | Centra Tombejo de Vieno |
Lingvoj | angla • germana |
Ŝtataneco | Aŭstrio Usono |
Alma mater | Music and Arts University of the City of Vienna (en) Berklee College of Music |
Okupo | |
Okupo | pianisto ĵazmuzikisto klavaristo komponisto orgenisto diskografa artisto |
Verkoj | Mercy, Mercy, Mercy |
TTT | |
Retejo | http://www.joezawinul.com |
Josef “Joe” ZAWINUL (naskiĝis la 7-an de julio 1932 en Vieno, mortis la 11-an de septembro 2007 en Vieno) estis aŭstra ĵazisto (pianoludisto, sintezatoristo, bandĉefo kaj komponisto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Joe Zawinul ricevis instruadon por violono kaj akordiono. Kiam li estis dek-du-jara, li transiris al piano kaj studis poste en la viena konservatorio. Tie li konatiĝis la ĵazmuzikon. En 1951 li komencis ludi la pianon por ĵazbandoj en Vieno. En 1959 li ekhavis stipendion de muziklernejo en Bostono, sed li forlasis ĝin baldaŭ por labori kun la trumpetisto Maynard Ferguson. De 1961 ĝis 1970 Zawinul estis pianludisto kaj sukcesa komponisto de la ĵazbando de la fama saksofonisto Cannonball Adderley. Post mallonga kuniĝo kun Miles Davis en 1970/71, li fondis kune kun la saksofonisto Wayne Shorter la bandon Weather Report, kiu restis ĝis 1985 la plej sukcesa bando de fuzia muziko. En 1987 sekvis Weather Update kaj en 1992 la Zawinul Syndicate. Lia albumo Vienna Nights el la jaro 2005 estas dediĉata al Thomas Klestil, multjara amiko kaj prezidanto de Aŭstrio. En 2007 Zawinul malsaniĝis kaj restis ofte en hospitalo. Post sessemajna Eŭropo-turneo li mortis la 11-an de septembro 2007 en Vieno.
Lia ludo, kiu estas inspirita precipe de la bluso, kaj lia modera uzado de elektroniko faris de li unu el la plej gravaj ĵazistoj eŭropaj.
Diskografio (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Zawinul (1971)
- Dialects (1986)
- Lost Tribes (1992)
- My People (1996)
- World Tour (1998)
- Faces & Places (2002)
- Vienna Nights - Live at Joe Zawinul's Birdland (2005)
- Brown Street (2006)
kune kun Weather Report:
- Weather Report (1971)
- I Sing The Body Electric (1972)
- Live In Tokyo (1972)
- Sweetnighter (1973)
- Mysterious Traveller (1974)
- Tale Spinnin' (1975)
- Black Market (1976)
- Heavy Weather (1977)
- Mr. Gone (1978)
- 8:30 (1979)
- Night Passage (1980)
- Weather Report (1982)
- Procession (1983)
- Domino Theory (1984)
- Sportin' Life (1985)
- This Is This (1986)
- Live and Unreleased (2002)
- Forecast: Tomorrow (2006)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficia hejmpaĝo - Portalo (el Retarkivo 2008) Lasta antaŭmorta versio
- Oficia hejmpaĝo – TTT-ejo (barita)
- Birdland – La fama ĵazdistrejo de Zawinul en Vieno