John Maynard Keynes
John Maynard KEYNES (/ˈkeɪnz/; esperantigite Ĝon Mejnard Kejns, 1a Barono Keynes[1]) (naskiĝis la 5-an de junio 1883 en Kembriĝo, mortis la 21-an de aprilo 1946 en Firle, East Sussex) estis angla ekonomikisto. Liaj ideoj fundamente ŝanĝis la teorion kaj praktikon de moderna makroekonomiko kaj la ekonomiajn politikojn de registaroj. Li konstruis kaj ege plibonigis sian pli fruan verkaron pri la kaŭzoj de la negocaj cikloj, kaj estas amplekse konsiderata kiel unu el la plej influaj kaj famaj ekonomikistoj de la 20a jarcento kaj la kreinto de la moderna makroekonomiko.[2][3][4][5] Liaj ideoj estas la bazo por la skolo de pensmaniero konata kiel Kejnsisma Skolo aŭ Kejnsisma ekonomiko kaj ties variaj sekvoj. Lia ekonomika skolo estis kaj estas politike tre influa en multaj landoj.
En la 1930-aj jaroj, Keynes pioniris revolucion en ekonomika pensaro, defiante la ideojn de la Novklasika Skolo kiu tenis, ke libera merkato je mallonga al mezlonga limdato aŭtomate havigus plenan dungadon, kondiĉe ke la laboristoj estu flekseblaj je siaj salajraj postuloj. Li male asertis, ke agregita mendado determinis la ĝeneralan nivelon de ekonomia aktiveco kaj ke maltaŭga agregita mendado povus konduki al plilongigitaj periodoj de alta senlaboreco. Laŭ la Kejnsisma ekonomiko, interveno fare de la ŝtato estas necesa por moderigi la oscilajn ciklojn de ekonomia aktiveco.[6] Keynes defendis la uzadon de fiska kaj monkontrola politikoj por malgrandigi la negativajn efikojn de la ekonomiaj recesioj kaj depresioj. Sekve la eksplodo de la Dua Mondmilito, la ideoj de Keynes rilataj al la ekonomia politiko estis adoptitaj de la ĉefaj okcidentaj ekonomioj. En 1942, Keynes ricevis heredan kavalirecon kiel Barono Keynes de Tilton en la Graflandoo Sussex.[7] Keynes mortiĝis en 1946; sed, dum la 1950-aj kaj la 1960-aj jaroj, la sukceso de la Kejnsisma ekonomiko rezultis en la fakto ke preskaŭ ĉiuj kapitalismaj registaroj adoptis ties politikajn rekomendojn.
La influo de Keynes iom velkis en la 1970-aj jaroj, parte kiel rezulto de problemoj kun inflacio kiu ektuŝis la ekonomiojn de Anglosaksa Ameriko el la komenco de la jardeko kaj parte pro kritikoj faritaj de Milton Friedman kaj aliaj ekonomikistoj kiuj estis pesimismaj pri la kapablo de registaroj por reguligi la negocadan ciklon pere de la fiska politiko.[8] Tamen, la alveno de la tutmonda financa krizo de 2008 okazigis reaperon de la Kejnsisma pensaro. La Kejnsisma ekonomiko havigis la teorian helpon por la ekonomiaj politikoj entreprenitaj kiel reago al la krizo fare de la prezidento Barack Obama de Usono, de la ĉefministro Gordon Brown de Unuiĝinta Reĝlando, kaj de aliaj registarestroj.[9]
En 1999 la gazeto Time inkludis Keynes en sia listo de la 100 plej gravaj kaj influaj personoj de la 20a jarcento, komentante ke: "Lia radikala ideo ke registaroj devas elspezi monon kion ili ne havas povas esti savinta kapitalismon."[10] Li estis priskribita de The Economist kiel "plej fama ekonomikisto de la 20a jarcento de Britio."[11]
Aldone al la fakto ke li estas ekonomikisto, Keynes estis ankaŭ civila servanto, direktoro de la Banko de Anglio, membro de la Grupo Bloomsbury de intelektuloj,[12] patrono de artoj, artokolektisto, fondinta proparolanto de Arta Konsilantaro de Granda Britio, direktoro de la Brita Eŭgenika Societo, konsilisto de kelkaj neprofitaj organizaĵoj, sukcesa privata investisto, verkisto, filozofo, kaj eĉ farmisto.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Komencaj jaroj
[redakti | redakti fonton]John Maynard Keynes naskiĝis en Kembriĝo, Cambridgeshire, Anglio, Britio, en supra-mez-klasa riĉa familio. Lia patro, John Neville Keynes, estis ekonomikisto kaj instruisto pri moralaj sciencoj en la Universitato de Kembriĝo kaj lia patrino Florence Ada Keynes estis sociala reformisto. Keynes estis la unua naskito, kaj estis sekvita de du pliaj gefiloj – Margaret Neville Keynes en 1885 kaj Geoffrey Keynes en 1887. Geoffrey iĝis kirurgo kaj Margaret edziĝis al la Nobel-premiito fiziologo Archibald Hill, kvankam ŝi havis multajn aferojn kun virinoj, ĉefe kun Eglantyne Jebb.[13]
Laŭ la ekonomik-historiisto kaj biografiisto Robert Skidelsky, la gepatroj de Keynes estis amemaj kaj atentemaj. Ili restis en la sama hejmo laŭlonge de sia tuta vivo, kien la gefiloj ĉiam estis bonvenigitaj. Keynes mem ricevis konsiderindan subtenon el sia patro, inklude trejnadon por helpi lin aprobi siajn studentajn ekzamenojn kaj financan helpon kiel junulo kaj kiam liaj enspezoj estis forbalaitaj pro la sekvoj de la Granda Depresio en 1929. La patrino de Keynes sekvis la interesojn de sia gefiloj, kaj laŭ Skidelsky, "ĉar ŝi povis kreski kun siaj gefiloj, ili neniam restis malgrandaj hejme".[14]
Januare 1889 je aĝo de kvin kaj duono, Keynes startis en infanlernejo de Perse School dum kvin matenoj semajne. Li tuj montris talenton por aritmetiko, sed li estis iom malsaneta kio kondukis lin al kelkaj longaj forestoj. Li estis tutorita hejme fare de guvernistino, Beatrice Mackintosh, kaj de sia patrino. Januare 1892, je aĝo de ok kaj duono, li startis kiel tuttaga lernanto en la bazlernejo St Faith. Ĉirkaŭ 1894, Keynes estis la unua el sia klaso kaj elstaris en matematiko. En 1896, lernejestro de St Faith, nome Ralph Goodchild, skribis, ke Keynes estis "kapon kaj ŝultrojn super la aliaj knaboj en la lernejo" kaj estis fidema, ke Keynes atingos stipendion por Eton.[15][16]
En 1897, Keynes ricevis stipendion por Eton College, kie li disvolvigis talenton en ampleksa gamo de fakoj, partikulare matematiko, klasikaj studoj kaj historio. En Eton, Keynes spertis la unuan "amon de sia vivo" por Dan Macmillan, pli aĝa frato de la estonta ĉefministro Harold Macmillan.[17] Spite sian mez-klasan devenon, Keynes miksiĝis facile kun alt-klasaj lernantoj.
En 1902 Keynes lasis Eton por King's College, Kembriĝo, post ricevi stipendion por tio kaj ankaŭ por instrui matematikon. Alfred Marshall sugestis Keynes iĝi ekonomikisto,[18] kvankam la propraj deziroj de Keynes tiam kondukis lin al filozofio – speciale al la etika sistemo de G. E. Moore. Keynes estis elektita por la University Pitt Club[19] kaj estis aktiva membro de la duon-sekreta societo Kembriĝaj Apostoloj, debatoklubo ege rezervita por la plej brilaj studentoj. Kiel multaj membroj, Keynes retenis ligon kun la klubo post gradigo kaj plue partoprenis en porokazaj kunsidoj laŭlonge de sia vivo. Antaŭ lasi Kembriĝon, Keynes iĝis la Prezidanto de la debatoklubo Cambridge Union Society kaj de la Liberala Klubo de la Kembriĝa Universitato. Oni diras, ke tiam li estis ankaŭ ateisto.[20][21]
En Majo 1904, li ricevis unua-klasan BA en matematiko. Post kelkaj monatoj ferie kun familio kaj amikoj, Keynes plue dediĉis sin al la universitato dum la venontaj du jaroj. Li partoprenis en debatoj, studis plie filozofion kaj ricevis instruon en ekonomiko neformale kiel gradiga studento dum unu tempoperiodo, kiu konstituis sian nuran formalan edukon pri tiu fako. Li faris ekzamenojn pri civila servo en 1906.
La ekonomikisto Harry Johnson skribis, ke la optimismo vidita en la frua vivo de Keynes estas ŝlosila por kompreni sian postan pensaron.[22] Keynes ĉiam fidis, ke li trovos solvon por ajna problemo al kiu li atentos kaj retenis daŭran fidon en la kapablo de la registaraj funkciuloj por fari sian bonon.[23] La optimismo de Keynes estis ankaŭ kultura, dusence: li estis el la lasta generacio edukita de imperio ankoraŭ je la pinto de sia povo kaj estis ankaŭ el la lasta generacio kiu sentis sin ligita al la registaro per kulturo, pli ol per sperteco. Laŭ Robert Skidelsky, la senco de kultura unueco en Britio el la 19-a jarcento ĝis la fino de la Unua Mondmilito havigis kadron por kiu la bone edukitoj povus atingi variajn sferojn de sciaro rilate unu kun alia kaj kun la vivo, kio ebligis al ili fideme elturniĝi por diversaj fakoj se fronti praktikajn problemojn.[14]
Kariero
[redakti | redakti fonton]En Oktobro 1908 Keynes ekkarieris por la Civila Servo kiel funkciulo en la Hindia Oficejo.[24] Dekomence li ŝatis sian laboron, sed ĉirkaŭ 1908 li enuiĝis kaj rezignis sian postenon por reveni al Kembriĝo kaj labori en probablokalkulo, dekomence private financita nur de du universitataj donantoj – nome sia patro kaj la ekonomikisto Arthur Pigou.
Ĉirkaŭ 1909 Keynes estis publikiginta sian unuan profesian ekonomikan artikoln en la gazeto The Economic Journal, pri la efikoj de ĵusa tutmonda ekonomia malkresko en Hindio.[25] Li fondis la Politikekonomikan Klubon, nome ĉiusemajna diskutgrupo. Ankaŭ en 1909, Keynes akceptisinstruadon pri ekonomiko financate persone de Alfred Marshall. La enspezoj de Keynes kreskiĝis dum li ekprenis lernantojn por privata tutorado.
En 1911 Keynes estis nomumita eldonisto de The Economic Journal. Ĉirkaŭ 1913 li estis publikiginta sian unuan libron, Indian Currency and Finance.[26] Li estis poste nomumita por la Reĝa Komisiono pri Hindia Valuto kaj Financo[27] – nome la sama temo kiel en lia libro – kie Keynes montris konsiderindan talenton aplikante ekonomikan teorion al praktikaj problemoj. Lia verkita laboro estis publikigita sub la nomo "J M Keynes", kvankam por siaj familio kaj amikoj li estis konata kiel Maynard. (Ankaŭ lia patro, John Neville Keynes, estis ĉiam konata per sia meza nomo).[28]
Unua Mondmilito
[redakti | redakti fonton]La Brita Registaro turnis sin al la sperto de Keynes dum la Unua Mondmilito. Kvankam li formale ne aliĝis al la civila servo en 1914, Keynes veturis al Londono pro registara peto kelkajn tagojn antaŭ la komenco de la milito. Bankistoj estis premantaj por la suspendo de pagoj en kuranta mono – nome konverteblo de monbiletoj en oro – sed kun la helpo de Keynes la Trezorejestro (tiam Lloyd George) estis konvinkita ke tio estus malbona ideo, ĉar ĝi damaĝus la estontan reputacion de la urbo se la pagoj estus suspenditaj antaŭ ĝi estas necesa.
En Januaro 1915 Keynes ekhavis oficialan registaran postenon. Li laboris por la Ŝtata Trezorejo dum la Unua Mondmilito. Inter liaj respondecoj estis la desegno de kredit-terminoj inter Britio kaj ties kontinentaj aliancanoj dum la milito kaj la akiro de malabundaj valutoj. Laŭ la ekonomikisto Robert Lekachman, liaj "nervo kaj majstreco iĝis legenda" pro lia plenumo de tiuj taskoj, kiel kiam li sukcesis amasakiri – post malfaciloj – de malgranda kvanto de hispanaj pesetoj.
La sekretario de Trezorejo kontentiĝis pro la fakto ke Keynes estis amasigante sufiĉe por havigi portempan solvon por la Brita Registaro. Sed Keynes ne sukcesis utiligi la pesetojn, kaj elektis anstataŭ vendi ĉiujn el ili por rompi la merkaton: lia kuraĝo venkis ĉar la pesetoj poste iĝis multe malpli malabundaj kaj multekostaj.[29]
Je la enkonduko de la militserva konskripcio en 1916, li postulis sendevigon kiel konscienca objektanto, kio efektive garantiis kondiĉon sub la kontinuado en sia registara laboro.
En la reĝaj naskiĝtagaj celebroj de 1917, Keynes estis nomumita ano de la "Order of the Bath" pro sia militepoka laboro,[30] kaj liaj sukcesoj kondukis lin al la nomumo kiu havos grandan efikon sur la vivo kaj kariero de Keynes; Keynes estis nomumita financa reprezentanto de la Trezorejo por la Versajla Packonferenco de 1919. Li estis nomumita ankaŭ Oficiro de la Belgia Ordeno de Leopoldo.[31]
Versajla Packonferenco
[redakti | redakti fonton]Li estis nomumita delegito al la Versajlaj Kunvenoj, sed post malfaciloj, li rezignis, ĉar li pensis ke la venkintoj estis agantaj tro severe kontraŭ Germanio.
La sperto de Keynes en Versajlo estis influa por formi sian estontan rigardon, kvankam ĝi ne estis sukcesa afero. La ĉefa intereso de Keynes estis klopodi eviti la monkompensoj truditajn al Germanio, kion li konsideris tro altaj kaj kiu ege vundos la senkulpan germanan popolon, damaĝante la nacian kapablon por pagi kaj akre limigos ties kapablon por aĉeti eksportaĵojn el aliaj landoj – tiel damaĝante ne nur la ekonomion de Germanio sed ankaŭ tiujn de la aliaj landoj.
Malfeliĉe por Keynes, la konservativaj povoj en la koalicio kiuj aperis el la britia ĝenerala balotado de 1918 kapablis certigi, ke kaj Keynes mem kaj la Trezoro estos tre ekskluditaj el la formalaj altnivela parolado koncerne al la kompensoj. Ilia loko estis okupita de la nomitaj "Heavenly Twins" (Ĉielaj Ĝemeloj) – nome la juĝisto John Hamilton kaj la bankisto Walter Cunliffe, kies kromnomo derivis el la "astronomie" altaj militkompensoj kiujn ili deziris por peti ilin al Germanio. Keynes estis devigita fari influon ĉefe el ekster kulisoj.
La tri ĉefaj roluloj en Versajlo estis por Britio Lloyd George, por Francio Clemenceau kaj por Usono la Prezidento Wilson.[32] Nur al Lloyd George Keynes havis relative multe rektan aliron; ĝis la balotado de 1918 li estis sentante simpation al Keynes, sed dum la balotkampanjo li konstatis, ke liaj diskursoj estis bone ricevitaj de la publiko nur se li promesis akreg punigi Germanion, kaj tiel li premis sian delegitaron al akiro de altaj pagoj.
Lloyd George tamen ricevis ioman fidelecon el Keynes pro sia agado en la Pariza Konferenco intervenante kontraŭ Francio por certigi la liveradon de la ege necesaj manĝobezonataĵoj al la germanaj civiluloj. Ankaŭ Clemenceau premis por substancaj kompensoj, kvankam ne tiom altajn kiel tiuj proponitaj de Britio, kvankam sur sekurecaj fonoj, Francio argumentis por eĉ pli akraj decidoj ol Britio faris.
Wilson dekomence favoris relative tolereman traktadon de Germanio – li timis, ke tro akraj kondiĉoj helpu la starigon de ekstremismo kaj deziris, ke Germanio konservu sufiĉan kapitalon por pagi importaĵojn. Kontraŭ la opinio de Keynes, Lloyd George kaj Clemenceau sukcesis premi Wilson por ke oni inkludu pensiojn en la monkompensoj.
Ĉirkaŭ la fino de la konferenco, Keynes proponis planon, kiu laŭ lia argumento ne nur helpus Germanion kaj aliajn malriĉigitajn centreŭropajn landojn, sed ankaŭ bona por la tutmonda ekonomio kiel tuto. Ĝi konsistis en la radikala malaltigo de la militŝuldoj, kio estus havinta la eblan efikon pliigi la internacian komercon entute, sed samtempe estus metinta la tutan koston de la rekonstruado de Eŭropo sur Usono.
Lloyd George akceptis, ke ĝi estus akceptebla por la Britia balotantaro. Tamen, Usono estis kontraŭ la plano; Usono estis tiam la plej granda kreditanto, kaj en tiu konjunkturo Wilson estis ekkredinta en la meritoj de akra paco kaj pensanta, ke lia lando jam estis farinta troan oferaron. Tial spite lia plej bonaj klopodoj, la rezulto de la konferenco estis traktato kiu malkontentigis Keynes kaj sur moralaj kaj sur ekonomiaj grundoj kaj tio kondukis finfine al rezigno el la Trezoro.[33]
En Junio 1919 li malakceptis proponon por iĝi proparolanto de la Brita Banko de Norda Komerco, laboro kiu promesis salajron de 2000 pundoj page por unu mateno por laborsemajno.
La analizo de Keynes pri la antaŭviditaj damaĝaj efikoj de la traktato aperis en la tre influa libro, nome The Economic Consequences of the Peace, publikigita en 1919.[34] Tiu laboro estis priskribita kiel la plej bonkvalita libro de Keynes, kie eblas trovi ĉiujn liajn meritojn – lia pasio same kiel lia lerteco kiel ekonomikisto. Aldone al la ekonomika analizo, la libro enhavas alvokojn al la sento de la leganto por kompato:
|
Ankaŭ rimarkindas bildoj kiel "jaron post jaro Germanio estos pli kaj pli malriĉigita kaj ties infanoj malsategos kaj malsaniĝos" kune kun kuraĝaj antaŭdiroj kiuj poste estos pravigitaj per okazaĵoj:
|
La sekvantoj de Keynes asertas, ke liaj antaŭdiroj pri katastrofo estis konfirmitaj kiam la germana ekonomio suferis pro la tro-inflacio de 1923, kaj poste pro la falo de la Vajmara Respubliko kaj poste pro la eksplodo de la Dua Mondmilito. Tamen, la historiisto Ruth Henig postulas, ke "plej historiistoj de la Pariza packonferenco nuntempe konsideras, ke el ekonomia vidpunkto, la traktato ne estis tro akra por Germanio kaj ke, kvankam la devigoj kaj la damaĝoj estis neeviteblaj pro la multa streso en la debatoj en Parizo por kontentigi la balotantojn kiuj legas ĉiutage la ĵurnalojn, la intenco estis simple havigi al Germanio substancan helpon por ke ĝi povu pagi siajn ŝuldojn, kaj trafi multajn el la germanaj objektoj pere de amendoj al la maniero per kiu la kompensa kalendaro estos praktike plenumita".[35][36]
Nur malgranda parto de la militkompensoj estis fakte pagitaj. La historiisto Stephen A. Schuker demonstris en American 'Reparations' to Germany, 1919–33, ke la fluo de kapitalo el usonaj pruntoj substance superis la germanajn elpagojn kaj tiel Germanio ricevis subtenon egalan al kvar fojoj la kvanto de la Plano Marshall de post la Dua Mondmilito.
Schuker montris ankaŭ, ke en la jaroj post Versajlo, Keynes iĝis neformala konsilisto pri kompensoj por la germana registaro, verkis unu el la ĉefaj germanaj notoj pri kompensoj, kaj subtenis la troinflacion je politika grundo. Tamen, The Economic Consequences of the Peace havigis al Keynes internacian famon, kvankam ĝi okazigis ankaŭ ke li estos konsiderita kiel kontraŭ-establulo – nur post la eksplodo de la Dua Mondmilito Keynes ricevis proponon de direktoreco de grava Brita Banko, aŭ de akceptebla propono reveni al la registaro per formala posteno. Tamen, Keynes ankoraŭ povis influi la registaran politikon pere de sia reto de kontaktoj, siaj publikigitaj verkoj kaj per servado en registaraj komitatoj; tiu inkludis partoprenon en alt-nivelaj politikaj kunvenoj kiel konsilisto.[33]
En la 1920-aj jaroj
[redakti | redakti fonton]Keynes estis finkompletiginta sian verkon A Treatise on Probability antaŭ la milito sed li publikigis ĝin en 1921.[33] Tiu verko estis elstara kontribuo al la filozofiaj kaj matematikaj subteniloj de la probablokalkulo, defendante la gravan punkton ke probabloj estis pli malpli veraj valoroj (logikaj valoroj) intermezaj inter simpla vero kaj falseco. Keynes disvolvigis la unuan alt-malaltan alproksimigon al la probableca intervalo de probablo en la ĉapitroj 15 kaj 17 de tiu libro, same kiel disvolvigis sian unuan pezdecidan alproksimigon per sia konvencia koeficiento de risko kaj pezo, c, en la ĉapitro 26. Aldone al sia akademia verko, en la 1920-aj jaroj Keynes estis aktiva kiel ĵurnalisto, kiu venis sian verkaron internacie kaj laboris en Londono kiel financa konsilisto. En 1924 Keynes verkis nekrologon por sia iama tutoro Alfred Marshall kiun Joseph Schumpeter nomis "la plej brila vivo de scienculo kiun mi legis iam."[37] La vidvino de Marshall estis "fascinita" pro la memoraĵo, dum Lytton Strachey markis ĝin kiel unu el la "plej bonkvalitaj verkoj de Keynes".[33]
En 1922 Keynes plue defendis la reduktigon de la germanaj kompensoj per A Revision of the Treaty.[33] Li atakis la deflaciigajn politikojn de post la Unua Mondmilito per A Tract on Monetary Reform en 1923[33] – arda argumento, ke landoj devus celi stabilecon de enlandaj prezoj, evitante deflacion eĉ je la kosto permesi ke ilia valuto devaloriĝu. Britio suferis pro alta indico de sendungeco laŭlonge de plej el la 1920-aj jaroj, kio kondukis Keynes al rekomendo de la devalorigo de la pundo por helpi kreadon de laborpostenojn kio farus la britajn eksportaĵojn pli alireblaj. El 1924 li estis defendanta ankaŭ fiskan reagon, per kiu la registaro kreu laborlokojn elspezanta en publikaj vorkoj.[33] Dum la 1920-aj jaroj la ideojn de Keynes pro stimulado havis nur limigitan efikon sur la politikistoj kaj la ĉeftendenca akademia opinio – laŭ Hyman Minsky unu tialo estis ke tiam lia teoria pravigo estis "muddled" (konfuza).[25] La Tract ankaŭ alvokis al la fino de la ora bazo. Keynes konsilis, ke ne kreis jam klaran profiton por landoj kiel Britio partopreni en la orbazo, ĉar ĝi kontraŭas la neceson de enlanda politika aŭtonomeco. Ĝi devigus landojn sekvi deflaciajn politikon ĝuste kiam necesas etendigaj mezuroj cele al malaltigo de la sendungeco. La Trezorejo kaj la Banko de Anglio estis ankoraŭ favoraj al la orbazo kaj en 1925 ili sukcesis konvinki la tiam kancelieron Winston Churchill re-establi ĝin, kio havis depresiigan efikon sur la brita industrio. Keynes respondis per la verkado de The Economic Consequences of Mr. Churchill (La ekonomiaj konsekvencoj de Sro. Churchill) kaj plue argumentis kontraŭ la orbazo ĝis Britio finfine abandonis ĝin en 1931.[33]
Dum la Granda Depresio
[redakti | redakti fonton]Keynes estis ekverkante teorian verkon por ekzameni la rilaton inter sendungeco, mono, kaj prezoj en la 1920-aj jaroj.[38] Tiu verko, Treatise on Money, estis publikigita en 1930 en du volumoj. Centra ideo de la verko estis, ke se la kvanto de mono ŝparita superas la kvanton investitan – kio povas okazi se la interezaj indicoj estas tro altaj – tiam ankaŭ sendugeco plialtiĝos. Tio okazas parte kiel rezulto de la fakto ke la personoj kiuj ne deziras elspezi tro altajn proporcion de ti kion la dungantoj pagis, malfaciligas por la dungantoj profiti. Alia ŝlosila temo de la libro estas la nefidindeco de la financaj indicoj por reprezenti akuratan – aŭ almenaŭ signifan – indikon de la ĝeneralaj ŝanĝoj en la aĉetopovo de la valutoj laŭlonge de la tempopaso. Partikulare, li kritikis la justigon de la Britia reveno al la orbazo en 1925 en antaŭmilita valorigon reference al la pogranda prezindico. Li argumentis, ke tiu indiso subkomprenas la efikojn de la ŝanĝoj sur la kostoj de kaj servoj kaj laboro.
Keynes estis tre forta kritikanto de la politiko por aŭstero fare de la brita registaro dum la Granda Depresio. Li kredis, ke la buĝetaj deficitoj dum recesioj estis bona afero kaj natura produkto de ekonomia falego. Li verkis, "Por la registaro prunti je unu maniero aŭ je alia estas natura rimedo, alivorte, por preventi negocajn perdojn en tiom severa falego kiel tiu nuntempa, tiom granda kiel por konduki la tutan produktadon al haltego."[39]
Je la pinto de la Granda Depresio, en 1933, Keynes publikigis The Means to Prosperity, kiu enhavis specifajn politikajn rekomendojn por trakti sendungecon en tutmonda recesio, ĉefe per kontraŭ-cikla publika elspezo. The Means to Prosperity enhavas unu el la unuaj mencioj de la "multobliga efiko". Kvankam ĝi estis adresita ĉefe al la Brita Registaro, ĝi enhavis ankaŭ konsilojn por aliaj landoj suferantaj pro la tutmonda recesio. Ekzemplero estis sendita al la ĵus elektita Prezidento Franklin D. Roosevelt kaj al aliaj tutmondaj estroj. La verko estis serioze komprenita kaj de la usona kaj de la brita registaroj, kaj laŭ Robert Skidelsky, helpis pavi la vojon por la posta akceptado de la ideoj de Keynes, kvankam ĝi havis malmultan tujan praktikan influon. En la Londona Ekonomia Konferenco de 1933 opinioj restis tro diversaj por ke unuigita agadplano povus esti interkonsentita.[40]
Keynes-ecaj politikoj estis adoptitaj de Svedio kaj Germanio, sed Svedio estis vidita tro malgranda por okazigi multan atenton, kaj Keynes restis intence silentema pri la sukcesaj klopodoj de Germanio, ĉar li estis seniluziigita pro ties imperiismaj ambicioj kaj ties traktado al judoj.[40] Krom al Granda Britio, la atento de Keynes estis ĉefe fokuzita al Usono. En 1931, li ricevis konsiderindan subtenon pro siaj ideoj pri kontraŭ-cikla publika elspezo en Ĉikago, tiam la plej grava centro en Usono por ekonomikaj pensaroj alternativaj al la ĉeftendenco.[25][40] Tamen, la ortodoksa ekonomia opiniaro restis ĝenerale kontraŭa al la fiska interveno por mildigi la depresion, ĝis ĝuste antaŭ la eksplodo de la Dua Mondmilito.[25] Fine de 1933 Keynes estis konvinkita de Felix Frankfurter direkti sin al Prezidento Roosevelt rekte, kion li faris per leteroj kaj vizaĝalvizaĝe en 1934, post kio ambaŭ homoj favore parolis unu pri la aliaj.[40] Tamen, laŭ Skidelsky, la konsento estas ke la klopodoj de Keynes ekhavis pli ol marĝenan influon en la ekonomika politiko de Usono nur post 1939.[40]
La magnum opus de Keynes, nome The General Theory of Employment, Interest and Money estis publikigita en 1936.[41] Ĝi estis studita kaj ordigita fare de unu el la preferataj lernantoj de Keynes, nome la estonta ekonomikisto David Bensusan-Butt.[42] La verko utilis kiel teoria pravigo por la politikoj de ekonomia intervenismo kiun Keynes favoris por trakti recesion. La General Theory defiis la pli fruan paradigmon de la novklasika ekonomiko, kiu estis defendanta, ke nur liberigita el la registara interfero, la merkato povus establi la ekvilibron de la plena dungeco. Farante tion Keynes estis parte rompante kontraŭ siaj iamaj instruistoj Marshall kaj Pigou. Keynes kredis, ke la klasika teorio estis "speciala kazo" kiu aplikiĝas nur al partikularaj kondiĉoj ekzistantaj en la 19-a jarcento, dum lia teorio estus la ĝenerala. Klasikaj ekonomikistoj kiuj kredis en la Leĝo de Say, kiu, simple asertas, ke la "ofertado kreas mendadon", kaj ke en libera merkato laboristoj ĉiam estus pretaj malaltigi siajn salajrojn ĝis niveloj en kiuj la dungistoj povus profite oferti al ili laborpostenojn. Nova afero el Keynes estis la koncepto de "prez-lanteco" – nome rekono ke reale laboristoj ofte malakceptas malaltigi siajn salajropetojn eĉ en okazoj en kiuj klasikaj ekonomikistoj povus argumenti, ke estus racia por ili fari tion. Parte pro prez-lanteco, estis establita ke la interagado de la "agregacia mendado" kaj de la "agregacia ofertado" povus konduki al stabila ekvilibro de sendungado – kaj en tiuj okazoj, estas el la ŝtato, kaj ne el la merkato, de kio la ekonomioj devas dependi por ties savo.
La General Theory argumentas, ke mendado, kaj ne ofertado, estas la ŝlosila varieblo kiu regas la ĝeneralan nivelon de ekonomia aktiveco. Agregacia mendado, kiu egalas totalan ne-akumulitan enspezon en socio, estas difinita per la sumo de konsumo kaj investado. En stato de sendungeco kaj malkutima produktokapablo, oni povas plibonigi sendungadon kaj la totalan enspezon nur pere de unuaj pliiĝantaj elspezoj ĉu por konsumo ĉu por investado. Sen interveno de la registaro super pliiĝantaj elspezoj, ekonomio povas resti kaptita en malalta ekvilibro de sendungeco. La demonstrado de tiu eblo estis priskribita kiel la revolucia formala atingo de la verko.[43] La libro defendis aktivan ekonomian politikon fare de la registaro por stimulo mendadon en epokoj de alta sendungeco, por ekzemplo pere de elspezo en publikaj vorkoj. "Oni lasu nin aktivi, uzante niajn neproduktivajn rimedojn por pliigi nian riĉon" li verkis en 1928. "Kun homoj kaj fabrikoj nelaborantaj, estas ridinda diri ke ni ne povas permesi al ni tiujn novajn disvolvigojn. Estas precize kun tiuj fabrikoj kaj tiuj homoj kiel ni povos havigi ilin.[39]
La General Theory estas ofte vidita kiel la fundamento de moderna makroekonomiko. Kelkaj veteranaj usonaj ekonomikistoj konsentis kun Keynes tra plej el la 1930-aj jaroj.[44] Tamen liaj ideoj estis tuj atingantan ampleksan akcepton, kaj elstaraj usonaj profesoroj kiel Alvin Hansen konsentis kun la General Theory antaŭ la eksplodo de la Dua Mondmilito.[45][46][47]
Keynes mem havis nur limigitan partoprenon en la teoriaj debatoj kiuj sekvis la publikigon de la General Theory ĉar li suferis koratakon en 1937, kio postulos al li fari longajn periodoj de ripozo. Inter aliaj, Hyman Minsky kaj post-Keynes-anaj ekonomikistoj argumentis, ke kiel rezulto, la ideoj de Keynes estis mildigitaj ĉe tiuj kiuj estis pretaj kompromisi kun klasikaj ekonomikistoj aŭ or to reprodukti liajn konceptoj kun matematikaj modeloj kiel la modelo IS–LM (nome kongruo de "investment–saving" (IS, investado-ŝparado) kaj "liquidity preference–money supply" (LM, monprefero-monliverado), kio, ili argumentas, distordas la ideojn de Keynes).[25][47] Keynes ekrekuperiĝis en 1939, sed por la cetero de sia vivo liaj profesiaj energioj estis direktitaj ĉefe al la praktika flanko de ekonomiko: nome la problemoj certigi optimumam lokigon de la rimedoj por la militklopodoj, poste por la post-militaj negocadoj kun Usono, kaj pri la nova internacia financa ordo kiu estis prezentita en la Konferenco de Bretton Woods.
En la General Theory kaj poste, Keynes respondis al la socialistoj kiuj argumentis, speciale dum la Granda Depresio de la 1930-aj jaroj, ke estas kapitalismo kio okazigas la militon. Li argumentis, ke se kapitalismo estus administrita enlande kaj internacie (per kunordigitaj internaciaj Keynes-aj politikoj, nome internacia monsistemo kiu ne luktigu la interesojn de unuj landoj kontraŭ tiuj de aliaj, kaj alta grado de komerclibereco), tiam tiu sistemo de administrita kapitalismo povus helpi pacon pli ol la konfliktojn inter landoj. Liaj planoj dum la Dua Mondmilito por post-militaj internaciaj ekonomiaj institucioj kaj politikoj (kiuj kontribuis al la kreo en Bretton Woods de la Internacia Monfonduso kaj de la Monda Banko, kaj poste al la kreo de la Ĝenerala Interkonsento pri Tarifoj kaj Komerco kaj finfine al la kreo de la Monda Organizaĵo pri Komerco) celis okazigi efikon al tiu vizio.[48]
Kvankam Keynes estis amplekse kritikita – speciale fare de membroj de la Ekonomika Skolo de Ĉikago – pro la defendo de senrespondeca registara elspezo financita de monprunto, fakte li estis firma kredanto en la ekvilibraj buĝetoj kaj rigardis la proponojn por programoj de publikaj vorkoj dum la Granda Depresio kiel escepta mezuro por kontentigi la necesojn de esceptaj cirkonstancoj.[49]
Dua Mondmilito
[redakti | redakti fonton]Dum la Dua Mondmilito, Keynes argumentis en How to Pay for the War (Kiel pagi la militon), publikigita en 1940, ke la militklopodo devus esti financita ĉefe per pli alta impostado kaj speciale per deviga ŝparado (esence fare de laboristoj pruntante monon al la registaro), pli ol per deficita spezo, por eviti inflacion. La deviga ŝparado agadus por malpliigi enlandan mendadon, helpus en la kanaligo de la aldona produkto al la militklopodoj, kaj estus pli justa ol la puna impostado kaj havus la avantaĝon helpi eviti post-militan stagnon pere de la pliigo de la mendado post la laboristoj estus rajtigitaj retiri siajn ŝparojn. En Septembro 1941 li estis proponita por plenigi vakaĵon en la Stabanaro de la Banko de Anglio, kaj poste plenumis regotempon en la sekvanta Aprilo.[50] En Junio 1942, Keynes estis premiita pro siaj servoj pere de hereda nobeleco en la Honoroj de la Reĝa Naskiĝtago.[7] La 7an de Julio lia titolo estis gazetita kiel "Barono Keynes, de Tilton, en la Graflando Sussex" kaj li ekhavis sidlokon en la House of Lords en la flanko de la Liberala Partio.[51]
Kiam la venko de la Aliancanoj ekŝajnis certa, Keynes iĝis tre engaĝiĝinta, kiel estro de la Britia delegitaro kaj proparolanto de la komisiono de la Monda Banko, en la negocado de la mezo de 1944 kiu establis la ekonomian modelon de Bretton Woods. La plano Keynes, rilate al internacia komercakceliga unio, argumentis por radikala sistemo por la administrado de la valutoj. Li proponis la kreadon de komuna tutmonda valuto, nome Bankor, kaj de novaj tutmondaj institucioj – monda centra banko kaj la "International Clearing Union" (internacia komercakceliga unio). Keynes planis tiujn instituciojn administrantaj la internacian komercon kaj la pagosistemon kun fortaj spronoj por ke la landoj evitu gravajn komercdeficitojn aŭ surplusojn.[52] Tamen la plej granda negocada forto de Usono trudis, ke la rezultoj interkonsentitaj estus pli proksimaj al la pli konservativaj planoj de Harry Dexter White. Laŭ la usona ekonomikisto J. Bradford DeLong, je preskaŭ ĉiu punkto en kiu li estis superita de la usonanoj, Keynes estis poste konfirmita kiel pravulo fare de la venontaj okazaĵoj.[53]
La du novaj institucioj, poste konata kiel Monda Banko kaj kiel Internacia Monfonduso (IMF), estis fondita kiel kompromito kiu dekomence obeis la usonajn dezirojn. Ne estis spronoj por ke la landoj evitu gravajn surplusojn; anstataŭe la ŝarĝo por korekti la komercan malbilancon plue falis nur sur la ŝultroj de la deficitaj landoj, kiuj laŭ Keynes estis malplej kapablaj fronti la problemon sen okazigi ekonomiajn malfacilaĵojn al siaj loĝantaroj. Tamen, Keynes estis ankoraŭ kontenta akceptante la finan interkonsenton, dirante, ke se la institucioj restos fidelaj al siaj fondaj principoj, "la frateco de la homaro estos pli ol simpla frazo."[54][55]
Postmilite
[redakti | redakti fonton]Post la milito, Keynes plue reprezentis Brition en internaciaj negocadoj spite sian malboniĝintan sanstaton. Li sukcesis atingi preferatan situacion el Usono rilate la novaj kaj enormaj britaj ŝuldoj por faciligi la rekonstruadon de la Britia ekonomio.[56]
Ĝuste antaŭ sia morto en 1946, Keynes parolis al Henry Clay, profesoro de socialaj ekonomiko kaj konsilisto de la Banko de Anglio,[57] pri sia espero ke la nevidebla mano de Adam Smith povos helpi Brition eliris el la ekonomia truo kie ĝi estas: "Mi trovas min mem pli kaj pli fidema je solvo de niaj problemoj el la nevidebla mano, kiun mi klopodis forigi el la ekonomia pensaro antaŭ du dek jaroj."[58]
Verkadoj kaj ideoj
[redakti | redakti fonton]Dum la Versajla Kunveno li kontraŭis la homojn kiuj volis punegi Germaniojn pro la milito. Li skribis libron "La Ekonomika Konsekvenco de la Paco" en 1919 kiu avertis pri danĝero de tro severa puno kontraŭ Germanio kio Kejns pensis ke ĝi malriĉigos ĉiujn. Li timis ke la degradado de Germanio kaŭzos novan militon. Dum la 1920-aj jaroj, li skribis pri Probablokalkulo kaj kontraŭ la Orbazo.
Dum la Granda Depresio li argumentis ke la ŝtato devas elspezi monon por krei laboron por malkreskigi senlaborecon. La ŝtato povis prunti la monon ĉar buĝeta deficito estas malplia malbona kiel granda senlaboreco. Lia plej fama libro, "La Ĝenerala Teorio de Dungiteco, Interezo kaj Mono" eldoniĝis en 1936. Ĝi emfazas, ke mikroekonomikaj konceptoj ne aplikeblas al grandskala ekonomiko (makroekonomiko). Li kontraŭis la Leĝon de Say (kiu diris ke "Proponado kreas sian propran postuladon") kaj anstataŭis ke prezoj kaj sajlaroj povis malfleksiĝi. Tio signifas ke la ekonomio povas daŭri en stato de malekvilibro.
Post la Dua Mondmilito li volis krei tutmondan super-nacian valuton, kiu nomiĝis Bankor, por la celo konservi la ekonomian pacon de la mondo.
Interesaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Keynes estis kolektisto de artaĵoj kaj konanto pri pentrarto. Li aĉetis kaj financis aferojn pri teatro kaj baleto.
- Keynes estis ankaŭ ambaŭseksemulo.
Citaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Je longtempa perspektivo ni ĉiuj estos mortaj.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- 1913 Indian Currency and Finance
- 1914 Ludwig von Mises's Theorie des Geldes (EJ)
- 1915 The Economics of War in Germany (EJ)
- 1919 The Economic Consequences of the Peace
- 1921 A Treatise on Probability
- 1922 The Inflation of Currency as a Method of Taxation (MGCRE)
- 1922 Revision of the Treaty
- 1923 A Tract on Monetary Reform
- 1925 Am I a Liberal? (N&A)
- 1926 The End of Laissez-Faire
- 1926 Laissez-Faire and Communism
- 1930 A Treatise on Money
- 1930 Economic Possibilities for our Grandchildren
- 1931 The End of the Gold Standard (Sunday Express)
- 1931 Essays in Persuasion
- 1931 The Great Slump of 1930
- 1933 The Means to Prosperity
- 1933 An Open Letter to President Roosevelt (New York Times)
- 1933 Essays in Biography
- 1936 The General Theory of Employment, Interest and Money
- 1940 How to Pay for the War: A radical plan for the Chancellor of the Exchequer
- 1949 Two Memoirs. Eld. de David Garnett (pri Carl Melchior kaj G. E. Moore.)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Deflacio
- Depresio (ekonomiko)
- Granda Depresio
- Inflacio
- Kapitalismo
- Kejnsisma ekonomiko
- Kejnsisma revolucio
- Recesio
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Jenkins, Nicholas. "John Maynard Keynes 1st Baron Keynes (I7810)". W. H. Auden – 'Family Ghosts'. Stanford University. [1] Arkivigite je 2016-01-01 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 18an de Oktobro 2011.
- ↑ Daniel Yergin and Joseph Stanislaw. book extract from The Commanding Heights (PDF). Public Broadcasting Service. Alirita 13a de Novembro 2008 .
- ↑ "How to kick-start a faltering economy the Keynes way", BBC. Kontrolita 13a de Novembro 2008.
- ↑ Cohn, Steven Mark. (2006) Reintroducing Macroeconomics: A Critical Approach. M.E. Sharpe, p. 111. ISBN 0-7656-1450-2.
- ↑ Davis, William L, Bob Figgins, David Hedengren, and Daniel B. Klein. "Economic Professors' Favorite Economic Thinkers, Journals, and Blogs," Econ Journal Watch 8(2): 126–146, Majo 2011.[2]
- ↑ Time Value of Money. How John Maynard Keynes Changed the World of Economics. InvestingAnswers. Arkivita el la originalo je 2015-02-21. Alirita 2a de Oktobro 2013 .
- ↑ 7,0 7,1 London Gazette, 35586, paĝo 2475, 5a de Junio 1942, alirita la 4an de Aŭgusto 2009.
- ↑ "To Set the Economy Right", Time magazine. Kontrolita 13a de Novembro 2008.
- ↑ Chris Giles in London, Ralph Atkins in Frankfurt and Krishna Guha in Washington. "The undeniable shift to Keynes", Financial Times. Kontrolita 23a de Januaro 2009.
- ↑ Robert Reich. "The Time 100: John Maynard Keynes", Time. Kontrolita 18a de Junio 2009.
- ↑ "The IMF in Britain: Toothless truth tellers", Economist.com. Kontrolita 2a de Oktobro 2013.
- ↑ The Bloomsbury Group. Therem.net (22a de Aŭgusto 2007). Alirita 26a de Majo 2012 .
- ↑ Mulley, Claire. (2009) The Woman Who Saved the Children: A Biography of Eglantyne Jebb: Founder of Save the Children.. Oxford: One World Publications.
- ↑ 14,0 14,1 Skidelsky, Robert. (2003) John Maynard Keynes: 1883–1946: Economist, Philosopher, Statesman. Pan MacMillan Ltd., p. 14, 43–46, 456, 263, 834. ISBN 0330488678.
- ↑ Fontoj:
- John Maynard Keynes – St Faith's School Website. Arkivita el la originalo je 30a de Majo 2016. Alirita 28a de Aprilo 2016 .
- Deane, Phyllis. (2001) The Life and Times of J. Neville Keynes: A Beacon in the Tempest. Edward Elgar Publishing, p. 168–. ISBN 978-1-84064-534-7.
- Skidelsky, Robert. (1983) John Maynard Keynes: Hopes Betrayed, 1883–1920 Vol 1. Picador, p. 69–73. ISBN 978-0333115992.
- Felix, David. (1999) Keynes: A Critical Life. Greenwood Press. ISBN 978-0-313-28827-2.
- Harrod, Roy. (1951) The life of John Maynard Keynes. Harcourt, Brace. ISBN 1-125-39598-2.
- Moggridge, Donald. (1992) Maynard Keynes: An Economist's Biography. Routledge. ISBN 978-1-134-79866-7.
- ↑ Fontoj:
- Hession, Charles Henry. (1984) John Maynard Keynes: A Personal Biography of the Man Who Revolutionized Capitalism. MacMillan Ltd., p. 12–. ISBN 0025513109.
- Dostaler, Gilles. (2007) Keynes and His Battles. Edward Elgar Publishing, p. 262–. ISBN 978-1-78100-837-9.
- John Maynard Keynes. MacTutor History of Mathematics (October 2003). Alirita 25a de Januaro 2014 .
- John Maynard Keynes – Timeline. Alirita 26a de Majo 2012 .
- Gümüş, Erdal (2003), "J. M. Keynes; Liberalism and Keynes; Keynes's Personal Life; Keynes's School Years", Dumlupinar University Journal of Social Sciences (Eskisehir Osmangazi University) 5 (9): 81–100, MPRA Paper No. 42373, http://mpra.ub.uni-muenchen.de/id/eprint/42373, retrieved 25a de Januaro 2014 (cites Skidelsky)
- 130 years of Perse Girls – Stephen Perse Foundation, 2011, p. 8, archived from the original on 2015-08-22, https://web.archive.org/web/20150822072052/http://www.stephenperse.com/resource.aspx?id=1666, retrieved 25-a de januaro 2014 Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-08-22. Alirita 2021-01-10 . inkludas foton kiu ŝajne montras Keynes infano en Perse School Kindergarten
- ↑ Thorpe, D.R.. (2010) Supermac: The Life of Harold Macmillan. Chatto & Windus.
- ↑ McGee, Matt. (2005) Economics – In terms of The Good, The Bad and The Economist. S.l.: IBID Press. ISBN 1-876659-10-6. OCLC 163584293.
- ↑ Moggridge, Donald Edward. (1992) Maynard Keynes: An Economist's Biography. Oxford: Routledge, p. [htt://archive.org/details/maynardkeyneseco0047mogg/e/52 52–81]. ISBN 9781134798667.
- ↑ Keynes, Milo. (29-a de novembro 1979) Essays on John Maynard Keynes (angle). Cambridge University Press. ISBN 9780521296960.
- ↑ Cave, Peter. (1a de Marto 2009) Humanism: A Beginner's Guide (angle). Oneworld Publications. ISBN 9781780740294.
- ↑ David Gowland Biography of Baron John Maynard Keynes. LiberalHistory.org. Arkivita el la originalo je 16a de Junio 2011. Alirita 29a de Majo 2009 . Arkivigite je 2011-06-16 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-06-16. Alirita 2021-01-10 .
- ↑ Aschheim, J.. (1994) “The Monetary Thought-Ideology Nexus: Simons verses Keynes; Marx and Keynes – Private Property and Money”, 'John Maynard Keynes: Critical Assessments', pp. 101–120, 135, Second. ISBN 978-0-415-11415-8.
- ↑ London Gazette, numero 11879, 6a de Novembro 1906, p. 1124.
- ↑ 25,0 25,1 25,2 25,3 25,4 Hyman Minsky (16a de Aprilo 2008). John Maynard Keynes, chapter 1. and McGraw-Hill Professional. ISBN 978-0-07-159301-4.
- ↑ Vidu Keynes, John Maynard. (1913) Indian Currency and Finance. Macmillan & Co..
- ↑ London Gazette, numero 28711, p. 2809, 18a de Aprilo 1913.
- ↑ Clarke, Peter (2009). Keynes: The Twentieth Century's Most Influential Economist. Bloomsbury. pp. 1, 56–59, 80. ISBN 978-1-4088-0385-1.
- ↑ Spiegel, Henry William. (1991) The Growth of Economic Thought. Durham, UK: Duke University Press. ISBN 0-8223-0973-4.
- ↑ London Gazette, numero 30111, p. 5456, 1a de Junio 1917.
- ↑ London Gazette, numero 31928, p. 6175, 1a de Junio 1920.
- ↑ McDonough, Frank. (1997) The Origins of the First and Second World Wars. Cambridge University Press, p. 43–46. ISBN 1-4051-0664-6.
- ↑ 33,0 33,1 33,2 33,3 33,4 33,5 33,6 33,7 Skidelsky, Robert. (2003) John Maynard Keynes: 1883–1946: Economist, Philosopher, Statesman. Pan MacMillan Ltd., p. 217–220, 245, 260–265, 283, 342–355. ISBN 0-330-48867-8.
- ↑ John Maynard Keynes. Policonomics. Alirita 26a de Majo 2012 .
- ↑ Henig, Ruth. (1995) Versailles and After, 1919-1933. Routledge. ISBN 978-1-134-79873-5.
- ↑ (Septembro 2013) “Mistakes and Myths: The Allies, Germany, and the Versailles Treaty, 1918–1921”, The Journal of Modern History 85 (3), p. 632–659. doi:10.1086/670825. 154166326. “For nearly forty years, historians of twentieth-century diplomacy have argued that the Versailles treaty was more reasonable than its reputation suggests and that it did not of itself cause the Depression, the rise of Hitler, or World War II" (p. 632). Marks also claims that the book is a "brilliant but warped polemic" (p. 636) that is "long-discredited by scholars" and which Keynes regretted writing (p. 656).”.
- ↑ Schumpeter, Joseph. (2003) Ten Great Economists. Simon Publications. ISBN 1-932512-09-8.
- ↑ Pressman, Steven (1999). Fifty Major Economists. Routledge. pp. 99–104. ISBN 978-1-134-78082-2.
- ↑ 39,0 39,1 Cassidy, John, "The Demand Doctor", 10a de Oktobro 2011.
- ↑ 40,0 40,1 40,2 40,3 40,4 Skidelsky, Robert. (2003) John Maynard Keynes: 1883–1946: Economist, Philosopher, Statesman. Pan MacMillan Ltd., p. 494–500, 504, 509–510. ISBN 0-330-488678.
- ↑ [3] Arkivigite je 2019-11-26 per la retarkivo Wayback Machine jam ne plu funkcianta.
- ↑ Tribe, Keith. (1997) Economic Careers: Economics and Economists in Britain, 1930–1970. London: Routledge. ISBN 0-415-14708-5.
- ↑ Skidelsky, Robert. (2003) John Maynard Keynes: 1883–1946: Economist, Philosopher, Statesman. Pan MacMillan Ltd., p. 530, 572, 586, 750, 789, 833. ISBN 0-330-488678.
- ↑ Hazlitt, Henry. [1960] (1995) The critics of Keynesian Economics. Irvington-on-Hudson, N.Y.: Foundation for Economic Education. ISBN 978-1-57246-013-3.
- ↑ Harris, Seymour E.. (2005) The New Economics: Keynes's Influence on Theory and Public Policy. Kessinger Publishing. ISBN 1-4191-4534-7.
- ↑ (16a de Marto 1940) “Mr Keynes Has A Plan”, Picture Post.
- ↑ 47,0 47,1 Fletcher, Gordon A. (1989). Keynesian Revolution and Its Critics: Issues of Theory and Policy for the Monetary Production Economy (dua eldono.). Palgrave Macmillan UK. pp. xix–xxi, 88, 189–191, 234–238, 256–261. ISBN 978-1-349-20108-2.
- ↑ Vidu Donald Markwell, John Maynard Keynes and International Relations: Economic Paths to War and Peace, Oxford University Press, 2006.
- ↑ Universal Man Richard Davenport-Hines Collins 2015
- ↑ London Gazette, numero 35279, p. 5489, 19a de Septembro 1941; London Gazette, numero 35511, p. 1540, 3a de Aprilo 1942.
- ↑ London Gazette, numero 35623, p. 2987, 7a de Julio 1942.
- ↑ “Taking Back Globalization: A China-United States Counterfactual Using Keynes's 1941 International Clearing Union”, Review of Radical Political Economics (en) 45 (4), p. 508–516.
- ↑ Review of Robert Skidelsky, John Maynard Keynes: Fighting for Britain 1937–1946. Brad Delong, Berkeley university. Arkivita el la originalo je 2013-05-26. Alirita 14a de Junio 2009 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-10-14. Alirita 2021-01-10 .
- ↑ Keynes, J.M.. (1980) Donald Moggridge: The Collected Writings of John Maynard Keynes 26. London: Macmillan. ISBN 0-333-10736-5. “Speech by Lord Keynes in Moving to Accept the Final Act at the Closing Plenary Session, Bretton Woods, 22 July 1944,”.
- ↑ Griffin, G. Edward. (2004) The Creature from Jekyll Island: A Second Look at the Federal Reserve. American Media, p. 85–106. ISBN 0-912986-40-9.
- ↑ John Maynard Keynes: Career Timeline. Maynardkeynes.org. Alirita 2a de Oktobro 2013 .
- ↑ Sayers, Richard. (1976) The Bank of England, 1891–1944, Volume 1. ISBN 978-0-521-21067-6.
- ↑ "After the War, The World Bank, the IMF, and the End, 1945 to 1946".
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Bateman, Bradley (2010). The return to Keynes. Harvard University Press. ISBN 0-674-03538-0.
- Blaug, Mark (September 1994), "Recent Biographies of Keynes", Journal of Economic Literature (University of Exeter: American Economic Association) 32 (3): 1204–1215 [4] Alirita la 14an de Januaro 2016.
- Dillard, Dudley (1948). The Economics of John Maynard Keynes: The Theory of Monetary Economy. Prentice-Hall, Inc. p. 384. ISBN 978-1-4191-2894-3.
- Keynes, John Maynard (1998). The Collected Writings of John Maynard Keynes (30 Volume Hardback eld.). Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-30766-6.
- Markwell, Donald. Keynes and Australia. Reserve Bank of Australia, 2000.
- Pecchi, Lorenzo and Gustavo Piga (2010). Revisiting Keynes. MIT Press. ISBN 0-262-51511-3.
- Skidelsky, Robert (2010). Keynes: A Very Short Introduction. Oxford: Oxford University Press. ISBN 978-0-19-959164-0.
- Syll, Lars Pålsson (2007). John Maynard Keynes. SNS Förlag. p. 95. ISBN 9789185695270.
- Temin, Peter & David Vines. Keynes: Useful Economics for the World Economy. MIT Press, 2014.
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo John Maynard Keynes en la angla Vikipedio.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Professor Robert Skidelsky explains Keynes theories video
- Professor Robert Skidelsky on economist Keynes video
- Churchill, Keynes & The Gold Standard - UK Parliament Living Heritage
- Correspondence with John Maynard, Baron Keynes, four volumes held at The British Library[rompita ligilo]
- Treaty of Versailles & Keynes - UK Parliament Living Heritage