Joseph von Fraunhofer
Aspekto
Joseph von Fraunhofer | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Joseph Fraunhofer | |||||
Naskiĝo | 6-an de marto 1787 en Straubing, Elektoprinclando Bavario, Sankta Romia Imperio | ||||
Morto | 7-an de junio 1826 (39-jaraĝa) en Munkeno, Reĝlando Bavario, Germana Federacio | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Tuberkulozo vd | ||||
Tombo | Alter Südfriedhof (en) 48° 07′ 37″ Nordo 11° 33′ 50″ Oriento / 48.126972 °N, 11.563917 °O (mapo) vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Bavario Sankta Romia Imperio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | fizikisto astronomo kemiisto vd | ||||
Laborkampo | Fiziko vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Joseph von FRAUNHOFER (Straubing, 6a de marto de 1787 - Munkeno, 7a de junio de 1826) estis astronomo, optikisto kaj fizikisto germana, agnoskita ĉar inventis la spektroskopon kaj ĉar estis unu el la fondintoj de la spektrometrio kiel scienca fako.
Kiel sciencisto, inĝeniero kaj entreprenisto li faris atingojn kiaj la malkovro de la "linioj de Fraunhofer" en la optika spektro de la sunlumo, inventis novan metodon de fabrikado de lensoj kaj iniciatis negocon de produktado de vitro por mikroskopoj kaj teleskopoj. Pro lia multfaka karaktero, la instituto teknologia Fraunhofer-Gesellschaft portas lian familinomon.