Kaĉuo
En franca kuirarto, la kaĉuo[1] (france cachou IFA:[kaʃu]) estas malgranda pastelo de glicirizo aŭ anizo.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La kaĉuo estas malgranda bombono, ofte nigra kaj vendata en skatoloj. La kaĉuo konsistas el sukero kaj glicirizo aŭ anizo, kelkfoje kun iom da kateĉuo.
Kaĉuoj estas ordinare manĝata post manĝo, por purigi la buŝon kaj forigi restantajn odorojn kaj gustojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La kaĉuo estis nomita laŭ la kateĉuo, planta ekstraktaĵo origine enhavita de la kaĉuoj. La kaĉuo estis inventita en Tuluzo en 1880 de apotekisto Léon Lajaunie (1841–1914),[2] origine kiel medikamento kontraŭ tusoj kaj malbonodora buŝo.
La varmarko de Lajaunie famiĝis, kaj Lajaunie vendis siajn kaĉuojn en flava skatolo. Hodiaŭ, la varmarko restas fama, kaj sub tiu varmarko vendas kaĉuojn la usona firmao Mondelez International.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: kaĉuo
- ↑ Le Pestipon, Alain (2005-03). “Léon Lajaunie (1841 – 1914). Un Toulousain à la fois très connu et méconnu”, L’Auta (fr), p. 104–112.