Kaŭko-valaj sekaj arbaroj
Kaŭko-valaj sekaj arbaroj | ||||
---|---|---|---|---|
ekoregiono | ||||
Griza pikumno, endemia birdo en la ekoregiono. | ||||
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | ||||
Koordinatoj | 3° 52′ 13″ N, 76° 21′ 13″ U (mapo)3.87027778-76.35361111Koordinatoj: 3° 52′ 13″ N, 76° 21′ 13″ U (mapo) [+] | |||
|
||||
Kaŭko-valaj sekaj arbaroj | ||||
La kaŭko-valaj sekaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la nord-anda ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al la tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj de Kolombio. La kaŭko-valaj sekaj arbaroj estas parto de la tutmondaj 200-regiono "sekaj arbaroj de Tumbesio kaj andaj valoj" kaj ankaŭ en la biodiverseco-riĉaĵejo "Tropikaj Andoj" de la organizaĵo Naturprotekto Internacie.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La kaŭko-valaj sekaj arbaroj kovras areon de 7 300 kvadrataj kilometroj, etendiĝante en longa, mallarĝa zono laŭlonge de Kaŭko. Kaŭko-Valo situas inter Okcidenta Kordilero kaj Centra Kordilero en nordaj Andoj. Tiuj montaroj kreas pluvombron, kiu kaŭzas ke Kaŭko-Valo estas pli seka ol la ĉirkaŭantaj arbaroj. La kaŭko-valaj sekaj arbaroj troviĝas sub altitudo de 1 000 metroj; la pli altaj deklivoj estis okupataj de la diferencaj kaŭko-valaj montarbaroj. La plimulto de tiuj arbaroj estis senarbarigataj por agrikulturo. Tial ĝi estas unu el la plej krize endanĝerigataj ekoregionoj en Kolombio. Naturrezervejo Laguna de Sonso havas etan areon de protektata arbaro.
Flaŭro
[redakti | redakti fonton]La precipaj plantokomunumoj estas duonarbaro, ĉiamverda seka arbaro, ĉerivera arbaro, kserofitaro kaj malsekejo. La natura vegetaĵaro estis preskaŭ tute anstataŭita per homa agado, precipe agrikulturo.
Faŭno
[redakti | redakti fonton]Tri endemiaj aŭ preskaŭ-endemiaj birdoj kiuj troviĝas en la ekoregiono estas la blankbrusta cipselo (Cypseloides lemosi), griza pikumno (Picumnus granadensis), kolombia muŝkaptulo (Myiarchus apicalis).
Minacoj kaj konservado
[redakti | redakti fonton]La kaŭko-valaj sekaj arbaroj estis plejparte transformataj al agrikulturaj kampoj. La urbego Kaliurbo situas en la ekoregiono.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
Neotropisaj tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj | |
---|---|
NT0202 Atlantikaj sekaj arbaroj | Brazilo |
NT0204 Baĥiaj sekaj arbaroj | Meksiko |
NT0205 Balsasaj sekaj arbaroj | Meksiko |
NT0207 Kaŭko-valaj sekaj arbaroj | Kolombio |
NT0210 Ĉako | Argentino, Bolivio, Paragvajo |
NT0212 Ĉikitaj sekaj arbaroj | Bolivio, Brazilo |
NT0213 Kubaj sekaj arbaroj | Kubo |
NT0216 Sekaj arbaroj de Insuloj Revillagigedoj | Meksiko |
NT0218 Jamajkaj sekaj arbaroj | Jamajko |
NT0223 Maranjonaj sekaj arbaroj | Peruo |
NT0226 Portorikaj sekaj arbaroj | Porto-Riko |
NT0227 Laguna-montaraj sekaj arbaroj | Meksiko |
NT0231 Sekaj arbaroj de Trinidado kaj Tobago | Trinidado kaj Tobago |
NT0232 Tumbesiaj kaj pjuriaj sekaj arbaroj | Ekvadoro, Peruo |
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle Ekoregiono NT0207 : Kaŭko-valaj sekaj arbaroj (WWF)
- angle Kaŭko-valaj sekaj arbaroj (WWF-Wildworld)
- angle Kaŭko-valaj sekaj arbaroj (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Kaŭko-valaj sekaj arbaroj (The Encyclopedia of Earth)
- angle Kaŭko-valaj sekaj arbaroj (Globalspecies) Arkivigite je 2016-03-07 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Situo de la ekoregiono : tajpu Cauca Valley dry forests Arkivigite je 2011-10-14 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Tutmondaj 200;numero 57 : Sekaj arbaroj de Tumbesio kaj andaj valoj (WWF) Arkivigite je 2017-05-30 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Kolombiaj ekoregionoj (The Encyclopedia of Earth)
- angle Biodiverseco en Tropikaj Andoj (The Encyclopedia of Earth)
- angle Kolombio (Conservation International)
- angle Tropikaj Andoj (Naturprotekto Internacie)