Karl Brjulov
Karl Brjulov | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de decembro 1799 en Sankt-Peterburgo |
Morto | 11-an de junio 1852 (52-jaraĝa) en Manziana |
Tombo | Tombejo nekatolika (Romo) Grave of Karl Briullov (en) |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Rusia Imperio |
Alma mater | Rusia Akademio de Belartoj (–1821) |
Familio | |
Patro | Paul Bruleau (en) |
Edz(in)o | Emilie Timm (en) |
Okupo | |
Okupo | pentristo arkitekto grafikartisto |
Verkoj | La Lasta Tago de Pompejo |
Karl Pavloviĉ BRJULOV (ruse Карл Павлович Брюллов) naskiĝis la 23-an de decembro 1799 en Sankt Peterburgo, Rusia Imperio, mortis la 23-an de junio 1852 en Manziana, Italio. Li estis eminenta rusia (francdevena) pentristo.
Patro Paŭlo Ivanoviĉ Brulleau (1760 – 1833) estis akademiano pri pentrarto kaj skulpturo famiĝinta ĉefe pro siaj miniaturaĵoj. Li havis tri filojn. Teodoron naskis lia unua edzino, Aleksandron kaj Karlon naskis lia dua edzino. Ili poste iĝis same akademianoj de la Rusia Akademio de Belartoj.
En 1809 kiel adolesko Karl venis la Akademion, kie li studis pentrarton ĉe profesoro Andrej Ivanov. En 1821 li sukcese finis ĝin kaj meritis la Oran medalon. Ankaŭ ĝi rajtigis al li vojaĝon en Italion senpage por praktiki tie.
Dum dekdu jaroj (1823 – 1835) Karl laboris en diversaj lokoj de la lando. Ekde 1830 ĝis 1833 li pentris sian bildon “La lasta tago de Pompejo” , kiu estas lia plej fama verkaĵo (ĝi estas videbla en la Rusa Muzeo en Sankt Peterburgo). La urbon detruis vulkano Vezuvio en 79 p.K.
Li faris plurajn pentraĵojn, sed lia kormalsano obstrukcis lian laboron. En 1849 –1850 li kuracis sin en Madejro, kie aperis kelkaj liaj bildoj. En 1850 li revenis en Italion.
Karl Brjulov mortis en urbeto Manziana situanta proksime de Romo la 23-an de junio 1852.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://smallbay.ru/brullov.html biografio kaj kelkaj bildoj ruse
- http://www.tanais.info/art/en/brulloff.html Arkivigite je 2010-08-25 per la retarkivo Wayback Machine liaj bildoj angle