Karlo Vilhelmo Ferdinando, germaneKarl Wilhelm Ferdinand, Fürst von Braunschweig-Wolfenbüttel, Herzog zu Braunschweig und Lüneburg, (naskiĝis la 9-an de oktobro1735, mortis la 10-an de novembro1806), princo de Brunsvigo-Wolfenbüttel, estis suverena princo de la Sankta Romia Imperio, kaj profesia soldato kiu servis kiel Generala Marŝalo de la Reĝlando Prusio. Naskiĝinta en Wolfenbüttel, Germanio, li estis princo de Brunsvigo-Wolfenbüttel de 1780 ĝis sia morto en 1806. Li ankaŭ havis la (heredan, ne regantan) titolon de "duko de Brunsvigo-Luneburgo", kiel ĉiuj, regantaj aŭ neregantaj, anoj de lia dinastio. Li estis agnoskita majstro de moderna milito en la mezo de la 18-a jarcento, klera kaj bonfara despoto laŭ la modelo de Frederiko la Granda, kaj estis edziĝinta al la Princino Augusta Frederica, nome fratino de Georgo la 3-a de Britio. La botanika genro Brunsvigia ricevis nomon je lia honoro.