Kolegio Winchester
Aspekto
Kolegio Winchester | ||
---|---|---|
sendependa lernejo sendependa lernejo en Britio internulejo lernejo por knaboj | ||
moto | Manners makyth man Manieroj faras la homon | |
Informoj | ||
fondodato | 1382 | |
fondinto(j) | William of Wykeham vd | |
Situo | ||
Geografia situo | 51° 3′ 29″ N, 1° 18′ 46″ U (mapo)51.058055555556-1.3127777777778Koordinatoj: 51° 3′ 29″ N, 1° 18′ 46″ U (mapo) | |
lando | Anglio | |
urbo | Winchester | |
adreso | Winchester College, College Street, Winchester, Hampshire, SO23 9NA | |
poŝtkodo | SO23 9NA | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
| ||
Kolegio Winchester [vinĉester] (angle Winchester College) estas la plej renoma kaj plej fama publika lernejo (public school) de Anglio. Ĝi funkcias en Winchester kaj fondis ĝin episkopo William of Wykeham en 1382, por antaŭprepari lernejanojn por la Oksforda Universitato. La struktura konstruo de tiu lernejo servis kiel ekzemplo por aliaj lernejoj (ekz. Eton).
La lernejon vizitas 700 junuloj en aĝo inter 13 kaj 18 jaroj. La vizito de la lernejo estas pagdeva, la vizitantoj devas pagi la plej altan sumon en Anglio, ĉ. 25.000 GBP. Eĉ la stipendiitaj devas pagi mem duonon de la lernejmono.
La lernejanoj vivas en 11 domoj po 70 junuloj. La stipendiuloj ("scholars") vivas en propra domo, la Kolegio ("college").
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]