Saltu al enhavo

Kongresejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kongresejo, kongresocentrokonferencejo servas por organizi kaj okazigi kongresojnkonferencojn de kutime signife pli ol 1 000 partoprenantoj. Grandaj instalaĵoj tendencas esti referitaj kiel kongresejoj, dum malgrandaj tendencas esti referitaj kiel konferencejojseminariejoj - la esperanta vorto kunvenejo iel estas malpli difinita: kunvenejo povas esti granda kongresejo aŭ koncertejo, ankaŭ povas esti pli malgranda konferencejo au seminariejo, sed ankaŭ publikaj eventejoj sen tegmento kiel amfiteatro aŭ sporta stadiono estas kunvenejo.

Konferenca centro do servas por organizi kaj okazigi grandajn, plejparte internaciajn kongresojn kaj kongresojn - ĉu politikaj aŭ sciencaj konferencoj aŭ alispecaj kunvenoj. Tiaj centroj kutime kombinas almenaŭ du kondiĉojn:

  • la konferenca konstruaĵo kun malsamgrandaj asembleoj aŭ prelegosalonoj, rilataj komunaj, helpaj kaj administraj salonoj kaj ampleksaj antaŭhaloj por ke la konferencanoj ankaŭ ekster la oficialaj kunvenoj en etaj grupoj povu interbabili, manĝeti aŭ trinketi, povu sidiĝi ie en pli trankvila angulo por legi iujn materialojn, skribi iujn notojn papere aŭ per sia tekokomputilo aŭ uzi saĝtelefonon, kaj nelaste ankaŭ por povi gastigi iujn informstandojn de gastaj institucioj kaj eventuale grandan libroservon (tiaj libroservoj ne nur kutimas en Esperanto-kongresoj aŭ en fakaj kongresoj de instruistoj pri aliaj lingvoj, sed ankaŭ same kutimas en ĉiaj sciencaj kunvenoj, kaj aparte multaj libroj estas en kongresoj pri psikologio kaj psikoterapio),
  • la kapablo organizi la kunvenojn: profesia dungitaro, administrado kaj infrastrukturo,
  • ofte ankaŭ loko de komerca spaco por eksteraj organizaĵoj implikitaj en la konferencoj - do ne nur tablon por informstando en la antaŭhalo, sed proprajn salonojn ludonatajn al eksteraj organizaĵoj, por aldonaj prelegoj ekster la oficiala programo aŭ por ekspozicioj de tiuj institucioj.

Se do devas esti sufiĉe granda centra salonego en kiu ĉiuj pli ol 1000 partoprenantoj povas sidante aŭskulti centran programon, samtempe ankaŭ ĉirkaŭe devas ekzisti abundaj salonoj (10, 20, 30...), por ke ĉiuj partoprenantoj povas dividiĝi en pli malgrandajn prelegojn aŭ laborgrupojn de eble 50 ĝis 100 homoj, kaj krome ankaŭ devas ekzisti sufiĉe vastaj koridoroj kaj antaŭhaloj, tiel ke ĉiuj partoprenantoj (daŭre estas pli ol 1000) samtempe duope aŭ en etaj grupoj povas interbabili, interkonatiĝi, iom trinketi kaj manĝeti, promeni inter informstandoj de institucioj kaj libroservoj kaj havu ankaŭ trankvilajn angulojn kie eblas sidiĝi kaj ripozi aŭ legi, tiam klaras ke ĉiu kongresejo devas esti sufiĉe granda domo.

Kongresejoj preskaŭ ekskluzive situas en grandaj urboj kaj postulas bonajn transportajn ligojn al la respektiva ĉefstacidomoflughaveno per tramoj, busoj, subtera fervojo kaj por propraj aŭtoj per rapidvojoj (por la lasta trafika vojo ankaŭ necesas sufiĉaj parkumejoj, kiuj pro manko da spaco ofte konstruiĝis subtere). Loko ekster la urbocentro principe faciligus la starigon de novaj transportaj ligoj, sed la proksimeco de universitato aŭ - pro la speciala etoso - loko en historia urbocentro estis kutime preferata. Krome loko en historia urbocentro garantias mallongajn vojojn al diversaj restoracioj kaj ankaŭ hoteloj.

Multaj kongresejoj estis ekipitaj por la aldona funkcio de kultura centro, aŭ foirocentro. Tiam ankaŭ eblas okazigi grandajn koncertojn, prezentojn de operoj, baledoj kaj teatraĵoj tie, ankaŭ grandaj baloj tiam eblas. Kelkaj ejoj ankaŭ havas propran hotelon en la kongresejo mem.