Laknaŭo
Laknaŭo | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbego vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 226001–226026 • 227101–227132 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 3 382 000 (2017) [+] | ||||
Loĝdenso | 5 360 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 26° 51′ N, 80° 57′ O (mapo)26.84780.947Koordinatoj: 26° 51′ N, 80° 57′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 123 m [+] | ||||
Areo | 631 km² (63 100 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Lucknow [+] | |||||
Laknaŭo (hindie लखनऊ [lakhanaū; laĥanau] , angle Lucknow [laknaŭ], urdue لكناو) estas milionurbo en Barato. Hodiaŭ Laknaŭo estas granda, industria urbo. Multaj historiaj monumentoj situas en la nordokcidento de la malnova urbo. Ĝi estas la ĉefurbo de Utar-Pradeŝo kaj estis ĉefurbo de la regno de la Aŭad-dinastio en la tempo de la Naŭab Asaf ud-Daŭla (1775-1797).
Laŭ la stato de 2017 en la urbo vivis 3 382 000 loĝantoj sur areo de 631 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 5 360 loĝantoj/km².
Tiutempe Laknaŭo iĝis urbo de kulturo, poezio, scienculoj kaj nobeloj. Tiel restis ĝis ĉirkaŭ 1920. La naŭaboj igis multaj "Imambara"-ojn, moskeojn kaj aliajn monumentojn. Tio estas nomigata "Naŭaba Arkitekturo". La Imambara-oj ankoraŭ estas uzata en la monato de Muharram.
En la jaro 1856 Laknaŭo iĝis brita (pri tiu epizodo vidu filmon Shatranj ke Khilari), sed la Naŭaboj restis gravaj. En la jaro poste, 1857, Laknaŭo estis centro de la granda Ribelo de Sipajoj, kiun la britoj venkis.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Laknaŭo situas sur ebenaĵo 123 metrojn super la marnivelo proksimume meze de la subŝtato. Kanpur troviĝas 78, Agra 291, Gaziabad 401, ĉefurbo Delhio 417, Kolkato 888, Mumbajo 1208 kilometrojn (aere) [1].
Klimato
[redakti | redakti fonton]Laknaŭo situas en humida subtropika klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen Cwa. La someroj estas ekstreme varmaj pro proksimeco al tropika zono. La temperaturo varias inter 18-32 °C. En la plena jaro pluvas averaĝe 917 mm, plej ofte pro la musonoj inter junio-septembro.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Romano Umrao Jaan Ada
- Metroo de Laknaŭo