Landskrona
Aspekto
Landskrona | |||
Bazaj informoj | |||
---|---|---|---|
ŝtato: | Svedio | ||
provinco: | Skåne län | ||
historia provinco: | Skanio | ||
komunumo: | Landskrona | ||
ricevo de urbaj rajtoj: | en 1413 | ||
nombro de loĝantoj: | 33 859 (stato de 2023) | ||
areo: | 13 km² | ||
internacia telefona prefikso: | (+46) 418 | ||
koordinatoj: | 55° 52' norde, 12° 50' oriente |
Landskrona - prononco [LANDSkruna] - estas urbo en la sveda provinco Skåne län kaj la historia provinco Skanio. La tuta historia provinco iĝis parto de la reĝlando Danio meze de la 10-a jarcento kaj restis dana ĝis la traktato de Roskilde en 1658, kiu cedis ĝin al Svedio. Do ankaŭ la urbo, fondita en 1413 je la malnovdana nomo Landskrone, estis dana dum la unuaj 240 jaroj de sia ekzisto.
Laŭ la stato de 2023 en la urbo vivis 33 859 loĝantoj.
Konataj urbanoj
[redakti | redakti fonton]- Allvar Gullstrand, oftalmologo, en 1911 nobelpremiito
- Siw Malmkvist, kantistino