Lieĝo (urbo)
Lieĝo | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo | |||||
| |||||
urbo episkopejo ĉefurbo urbo de Belgio municipo en Belgio urbego vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Lando | Belgio | ||||
Provinco | Lieĝo | ||||
| |||||
Poŝtkodo |
| ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | Willy Demeyer | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 196 970 (januaro 2016) | ||||
Loĝdenso | 2 740 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 50° 38′ N, 5° 34′ O (mapo)50.6333333333335.5666666666667Koordinatoj: 50° 38′ N, 5° 34′ O (mapo) | ||||
Alto | 66 m [+] | ||||
Areo | 68,94 km² (6 894 ha) | ||||
Horzono | GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro) | ||||
Lieĝo en la provinco | |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Liège [+] | |||||
| |||||
Lieĝo (france Liège [ljeĵ], nederlande Luik, germane Lüttich, valone Lîdje) estas municipo en Belgio, unu el la 133 municipoj, kiuj ricevis la honortitolon "urbo". Ĝi ricevis la titolon en la jaro 1825. Komence de januaro 2016 la urbo havis 196 970 loĝantojn.
Ekde 1977 la municipoj Glain, Rocourt, Bressoux, Jupille-sur-Meuse, Wandre, Grivegnée, Angleur kaj Chênée apartenas al Liège, la ĉefa municipo.
Lieĝo estas urbo en orienta Belgio, ĉe la kuniĝejo de la riveroj Mozo (Meuse/Maas) kaj Ourthe. Ĝi estas la ĉefurbo de la provinco Lieĝo kaj la kultura centro de Valonio. Ĝia aglomeraĵo havas ĉirkaŭ 600 000 loĝantojn.
De Lieĝo devenas interalie la krim-novela aŭtoro Georges Simenon.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Servoj
[redakti | redakti fonton]Industrio
[redakti | redakti fonton]La urbo gravas por la enlanda navigacio kaj estas transporta kaj industria centro por la oriento de Belgujo. Oni produktas i.a. armilojn, kemiaĵojn, vitraĵojn, kaŭĉukaĵojn, elektronikaĵojn kaj tranĉilojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]En Lieĝo estas la Katedralo Sankta Paŭlo el la 13./14. jc. kaj la preĝejo Sankta Dionizo el la 11-a jarcento. Estiĝis en la 14-a jarcento la Princepiskopujo Lieĝo. La en la 1793-a jaro dum la Franca Revolucio detruita Katedralo Sankta Lamberto simbole en partoj rekonstruitis en la jaro 2000. Ĉe ties piedo informas du ekspozicioj pri la historio de la urbo kiel ankaŭ de la iama plej granda gotika katedralo en tuta Eŭropo.
Krome estas surloke universitato (fondita en 1817), la Palaco de la Princoj-elektistoj el la 16-a jarcento (nuntempe justicpalaco) kaj pluraj belaj muzeoj.
La urbo estis fondita en la 8-a jarcento kiel episkopujo. Poste ĝi estis batalloko de longdaŭraj luktoj inter la princoj-episkopoj kaj la civitanoj. En 1468 ĝin konkeris kaj bruligis Karlo la Brava. En 1794 okupis ĝin la francoj kaj en 1815 la nederlandanoj. La lieĝanoj ege helpis en 1830 - per ribeletoj - prepari la sendependecon de Belgujo en 1831.
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Lieĝo naskiĝis ekzemple la katolika beatulo, monaĥo kaj teologiisto Guillaume de Saint-Thierry, aŭ la hungara aktoro András Szigeti. Interesaj estas ankaŭ la latinlingvaj verkoj de Charles Werpen el la 17-a jarcento.
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]- Barcelono en Hispanio
- Esch-sur-Alzette en Luksemburgo
- Kolonjo en Germanio
- Krakovo en Pollando
- Lilo en Francio
- Nancio en Francio ekde 1954
- Plzeň en Ĉeĥio ekde 1954
- Porto en Portugalio
- Roterdamo en Nederlando
- Torino en Italio
- Volgogrado en Rusio
Esperanto
[redakti | redakti fonton]En Lieĝo en 1972 komenciĝis la Someraj Universitataj Kursoj (SUK), universitatnivela scienca aranĝo, kiu uzis nur Esperanton. Prezidanto estis, ĝis sia morto en 1974, Ernest Natalis.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Servoj
[redakti | redakti fonton]- Ateneo Léonie de Waha (mezlernejo)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- france Pri la universitato de Lieĝo
- france Pri la opero de Lieĝo Arkivigite je 2006-04-21 per la retarkivo Wayback Machine
- france valone nederlande germane Oficiala retejo de la municipo
- france nederlande angle Por loĝantoj de Lieĝo Arkivigite je 2007-01-15 per la retarkivo Wayback Machine
|