Saltu al enhavo

Lotte Ingrisch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lotte Ingrisch
Persona informo
Naskonomo Charlotte Gruber
Naskiĝo 20-an de julio 1930 (1930-07-20)
en Vieno
Morto 24-an de julio 2022 (2022-07-24) (92-jaraĝa)
en Vieno,  Aŭstrio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Gottfried von Einem (1966–1996)
Hugo Ingrisch (en) Traduki (1949–1965) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Tessa Tüvari • Tessa Tüköryi • Charlotte Herbst vd
Okupo verkisto
publikigisto
libretisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Literatura aktiveco, spiritual literature (en) Traduki, scenejofarado, radiodramo kaj libreto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Vieno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lotte INGRISCH (naskiĝinta Charlotte Gruber la 20-an de julio 1930 en Vieno, mortis la 24-an de julio 2022), estis aŭstra verkistino kaj skribantino de teatraĵoj kaj radidramoj.

Lotte Ingrisch dum podia diskutado en Pinkafeld, 2017

Ŝi estis edzino de la filozofo Hugo Ingrisch de 1949 ĝis 1965, kies familia nomo iĝis ŝia artista nomo. Ekde 1966 Ingrisch estis la edzino de la komponisto Gottfried von Einem por kiu ŝi ankaŭ verkis kelkajn libretojn kaj kantotekstojn. La plej konata verŝajne estas la gnostika mistera opero Die Hochzeit Jesu kies premiero en 1980 ĉe Teatro ĉe la Vieno kaŭzis teatran skandalon pro supozata blasfemo. Eĉ leterbombo de la teroristo Franz Fuchs tiam sendis al ŝi, feliĉe al malmoderna adreso.

En ŝia frua kreiva periodo (1950-aj jaroj kaj 1960-aj jaroj), Lotte Ingrisch unue publikigis humurajn romanojn sub la pseŭdonimo Tessa Tüvari, tiam psikologiajn romanojn sub sia propra nomo. De la mez-1960-aj jaroj ŝi skribis komediojn, magiajn kapricojn, sciencfikcion, radioteatraĵojn, televidajn teatraĵojn, libretojn kaj nefikciaĵojn.

Ekde 1970 ŝi okupiĝas, ankaŭ en siaj libroj, pri esploroj pri konscio, morto kaj postvivo, bestaj rajtoj, sociaj utopioj kaj dekstra-hemisfera reformpedagogio. Krome, ŝi skribis, krom kontribuoj al transcendeco, du krimromanojn. Tiutempe ŝi vivis kun sia edzo Gottfried von Einem ĉefe je Waldviertel-regiono en Malsupra Aŭstrio, precipe en Rindlberg (kvartalo de Bad Großpertholz), Oberdürnbach (kvartalo de Maissau) kaj finfine je Weikertschlag (Raabs an der Thaya). En ŝiaj libroj, ŝi plurfoje referencas al ĉi tiuj geomancie interesaj lokoj pro iliaj ĝenaj zonoj. Post la morto de sia edzo ŝi donacis sian domon en Oberdürnbach kiel muzeon al la municipo de Maissau, kiu ĉiujare organizas tie koncertojn.

En 1990, Lotte Ingrisch transdonis ŝian literaturan heredaĵon al Aŭstra Literatura Arkivo. En 1993 ŝi fondis Lernejon de senmorteco por forpreni la timon de la homoj antaŭ morto. Krome ŝi estas engaĝiĝanta por memdetermina morto kun digno. Ingrisch estas vicprezidantino la privata Gottfried-von-Einem-fondaĵo fondinte en 2010 Internacian Gottfried-von-Einem-societon kiu heredu universale la Einem-aĵojn. Ties prezidanto estas la komponisto kaj direktisto Heinz Karl (Nali) Gruber. Per ŝia geedziĝo al Gottfried von Einem, ŝi estis la duonpatrino de la iama ministro pri internaj aferoj, scienco kaj transporto Caspar Einem.

Ĉe la fino de konversacio pri ŝia loĝejo Lotte Ingrisch diris en aŭtuno 2014 dum evento je Hofburgo: Mi antaŭĝojas la plej malgrandan ĉambron, en kiu mi iam estos loĝinta - la ĉerko. […] Mi dezirus esti mortinta. Se eŭtanazio estus laŭleĝa en Aŭstrio, mi estus subskribinta por forigo de rubo antaŭ longe. Mi havas 84 jarojn kaj mi kantis mian kanton. Fino de la agadaro.[1]

  • 2002: Österreichisches Ehrenkreuz für Wissenschaft und Kunst (unua klaso)
  • 2006: Goldenes Ehrenzeichen für Verdienste um das Bundesland Niederösterreich

prozaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Verliebter September (1958)
  • Das Engelfernrohr (1960)
  • Fest der hungrigen Geister (1961)
  • Amour noir (finfarite en 1960, presite ne antaŭ 1985)
  • Salzburg für jedermann (1978)
  • Reiseführer ins Jenseits (1980)
  • Bauerngärten. Das nützliche Paradies (1984)
  • Schmetterlingsschule oder Die Veränderung der Welt im Kopf (1986)
  • Die Kapelle der Gefahren (1988)
  • Donnerstagebuch (1988) – ein esoterischer Briefwechsel mit dem verstorbenen Jörg Mauthe[2]
  • Auf den Flügeln des Gesanges. Musikalische Novellen und Erzählungen aus zwei Jahrhunderten (1988) – kune kun Gottfried von Einem
  • Die Pestsäule (1989)
  • Nächtebuch (1989)
  • Herr Jacopo reitet (1990)
  • Feenschrei – Ein Wegweiser in die Elbenwelt (1991)
  • Der Engel des Alters oder Methusalem im Wunderland (1993)
  • Die schöne Mörderin (1994)
  • Das Lotte Ingrisch-Lesebuch (1995)
  • Das Leben beginnt mit dem Tod (1996)
  • Ratte und Bärenfräulein. Die Jenseitsreise des Gottfried von Einem (1997)
  • Mich hetzen Klänge – Die Componierzettelchen des Gottfried von Einem (1999) – herausgegeben von Lotte Ingrisch
  • Unsterblichkeit. Protokolle aus dem Jenseits. Eine Dokumentation der Hoffnung (2000)
  • Rindlberg (2000)
  • Schmetterlingsschule oder Die Veränderung der Welt im Kopf (2000)
  • Die Kelten erwachen (KD)(2000)
  • Reiseführer ins Jenseits (libro kaj KD)(2000, 2011)
  • Unsterblichkeit. Protokolle aus dem Jenseits (2000)
  • Die schöne Mörderin (2001)
  • Die ganze Welt ist Spaß. Ein Leben in Anekdoten (2002, 2012)
  • Das Fest der hungrigen Geister
  • Die ganze Welt ist Spaß! Ein Leben in Anekdoten von Lotte Ingrisch und Gottfried von Einem (2002)
  • Der Himmel ist lustig. Jenseitskunde oder Keine Angst vorm Sterben (2003)
  • Physik des Jenseits (2004)
  • Der Geister-Knigge (2006)
  • Die neue Schmetterlingsschule oder die Rückkehr der Seele in den Unterricht (2006)
  • Eine Reise in das Zwielichtland (2007)
  • Die schöne Kunst des Sterbens (2008)
  • Die Erde – unterirdisch, überirdisch, außerirdisch (2010)
  • Die doppelte Lotte (2011)

radiaj dramoj

[redakti | redakti fonton]
  • Alle Vöglein, alle
  • Clementis wilde Jagd oder Ich bin ein phallisches Mädchen, muziko de Gottfried von Einem
  • Nachtmeerfahrt, muziko de Heinz Karl Gruber
  • Mord im Internat
  • Höchste Zeit, dass die Delphine kommen
  • Eine leidenschaftliche Verwechslung
  • Ein Abend zu dritt, muziko de Gottfried von Einem
  • Der Bräutigam
  • Der Unstern
  • Harlekins Himmelfahrt
  • Solo
  • Die schöne Mörderin

televidaj dramoj

[redakti | redakti fonton]
  • Wiener Totentanz (1969)
  • Plejade (1970)
  • Der Schneemann brennt (1971)
  • Der Hutmacher (1972)
  • Teerosen, Musik von Gottfried von Einem (1977)
  • Schlange sucht passendes Paradies (1977)
  • Fairy (1977)
  • Abendlicht oder die Liebe im Alter (1977)

teatraĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Salzpuppen (1963)
  • Vanillikipferln (1964)
  • Mörderballett, später Schwarze Damen Zeit (1964)
  • Letzte Rose (1964)
  • Donau so blau (1965)
  • Ein Abend zu dritt (1965)
  • Die Witwe (1965)
  • Wastopol (1967)
  • Die Wirklichkeit und was man dagegen tut (1968)
  • Glückliches Leben (1968)
  • Affe des Engels (1969)
  • Wiener Totentanz
  • Firmung des Einhorns (1971)
  • Kybernetische Hochzeit
  • Damenbekanntschaften (1973) – sub tiu ĉi titolo publikigitis kune ankaŭ kvar jam de ORF-elsendoj konataj unuaktaĵoj
    • Ein Abend zu dritt
    • Die Heiratsschwindlerin, Posse mit Musik (1973)
    • Vanillikipferln

originale kiel poŝlibroj

[redakti | redakti fonton]
  • Die Heiratsschwindlerin (1973)
  • Das träumende Licht – Einakter
  • Der rote Bräutigam (1974)
  • Der Schacht zum Hades (1975) – parto de tetralogio kune kun „Wiener Totentanz“, „Die Witwe“ kaj „Letzte Rose“
  • Geisterstunde (1976)
  • Kabale und Liebe (1976) – libreto por Gottfried von Einem
  • Die Fünfte Jahreszeit (1978)
  • Herr Floridus (1978)Auch: Herzreise oder Die Zeit der Zeit ist vorbei (1981)
  • Jesu Hochzeit (1980) – libreto por Gottfried von Einem
  • Prinz Chocolat – libreto por Gottfried von Einem
  • Lambert Veigerl macht sein Testament (1980)
  • Mysterienkomodie (1978)
  • Tulifant (1990) – libreto por Gottfried von Einem
  • Wiener Totentanz, früher: Südamerika (1990)
  • Überlaßt den Elementen Euch mit Ihren Geistern (1991)
  • Paracelsusspiel, muziko de Gottfried von Einem (1991)
  • Anubis weint (1992)
  • Der Zimmerherr (1995)
  • Das träumende Licht, Melodram (1995)
  • Der Liebestod, alternative: Der Zimmerherr (1995)
  • Luzifers Lächeln (1998) – lastalibreto por Gottfried von Einem (premiero post ties morto, 4.2.1998)

kantotekstoj

[redakti | redakti fonton]
  • Liderliche Lieder zur Gitarre (1982) – por Gottfried von Einem
  • Waldviertler Lieder (1984)
  • Prinzessin Traurigkeit oder Ein Känguruh im Schnee (1992) – por Gottfried von Einem
  • Alchemistenspiegel (1990) – por Gottfried von Einem
  • Vier Tierlieder (1996) – por Gottfried von Einem

aĵoj neprezentitaj

[redakti | redakti fonton]
  • Das Schloss der Eurydike (1965)
  • Der Alchimist (1965)
  • Die Sieger sind impotent (1965)
  • Kater Murr, muziko deGottfried von Einem (Norddeutscher Rundfunk mendis tion kiel pornografian radidramon kaj pro tio neniam faritis (1968; la mendo faritis post alkoholaĵkonsumo)
  • Ballett Rheumatic (1969)
  • Till Eulenspiegel (1970)
  • Die Mondhexe, mendo fare de BBC kiel sciencfikciaĵo (1971)
  • Blue Box, auch: Spielzeit (1972)
  • Comeback (1976)
  • Mirjam und der Lord (1976)
  • Tanz am Strand (1982)
  • Darwins Engel, Evolutionskomödie (2009)
  1. Lotte Ingrisch-Einem: "Ich habe ein heimliches Gspusi mit dem Nirwana." Ĉe: Der Standard, Wien, 31.10.2014, aneksaĵo Immobilien-Standard, p. I/1. La originala teksto jen: Ich freue mich schon auf den kleinsten Raum, in dem ich je gewohnt haben werde – auf den Sarg. […] Ich wünschte, ich wäre tot. Wenn in Österreich die Sterbehilfe legal wäre, hätte ich mich schon längst für die Müllabfuhr gemeldet. Ich bin 84 und habe mein Lied gesungen. Ende der Vorstellung.
  2. La filo de Jörg Mauthes tiam strebis malpermesi la finfaron de tie ĉi verke tribunale.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]