Luigi Luca Cavalli-Sforza
Aspekto
Luigi Luca CAVALLI-SFORZA (naskiĝis la 25-an de januaro 1922 - mortis la 31-a de aŭgusto 2018) estis itala genetikisto pri biohistorio de la homaro.
Li komencis sian karieron studante la pigmeojn en la ekvatora praarbaro.
Uzante la rimedojn de analizo al precipaj konsisteroj aplikitajn al la geno-konsisto de la popolaroj, li montris, ke disvastiĝo de agrikulturo en Eŭropo, en la aŭroro de historio, estis ne migrado de la konduto, sed migrado de la homoj ĝin praktikantaj. Li evidentigis ankaŭ la praecon de la Eŭska gento, kaj multajn aliajn interesajn rezultojn.
Lia filo estas kinoreĝisoro, kunlabore kun li, li verkis libron pri la temo "homa diverseco".
Kategorioj:
- Naskiĝintoj en 1922
- Mortintoj en 2018
- Ĝermoj pri italo
- Viroj
- Naskiĝintoj la 25-an de januaro
- Mortintoj la 31-an de aŭgusto
- Sforza
- Italaj biologoj
- Genetikistoj
- Anoj de la Reĝa Societo de Londono
- Membroj de la franca Akademio de Sciencoj
- Membroj de la Nacia Akademio de la Linkoj
- Membroj de la Usona Nacia Akademio de Sciencoj
- Membroj de la Papa Akademio de la Sciencoj