Luiziano
Luiziano State of Louisiana État de Louisiane Léta de la Lwizyàn | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtata kromnomo: Pelican State (pelikana ŝtato) | |||||
Aliaj subŝtatoj de Usono | |||||
Ĉefurbo | Baton Rouge | ||||
Plej granda urbo | New Orleans | ||||
Guberniestro | John Bel Edwards (ekde 11-a de januaro 2016) | ||||
Areo | 135.382 km² (31) | ||||
- Tero | 113.000 km² | ||||
- Akvo | 22.000 km² (16 %) | ||||
Loĝantaro (2020) | |||||
- Loĝantaro | 4 657 757 (25-a) | ||||
- Denso | 34,4 /km² (24-a) | ||||
Aliĝo | |||||
- Dato | 30-a de aprilo 1812 | ||||
- Ordo | 18 | ||||
Horzono | CST: UTC-6/-5 | ||||
Latitudo | 28°56' N al 33°01' N | ||||
Longitudo | 88°49' U al 94°03' U | ||||
Larĝeco | 210 km | ||||
Longeco | 610 km | ||||
Alteco | |||||
- Plej alta | 163 m | ||||
- Meza alteco | 30 m | ||||
- Plej malalta | −2,5 m | ||||
Mallongigoj | |||||
- USPS | LA | ||||
- ISO 3166-2 | US-LA (FIPS-kodo 04) | ||||
Retejo | www.louisiana.gov | ||||
Luiziano (angle Louisiana [lu-IZ-i-AN'-a]) estas usona subŝtato. Ĝi fariĝis la 18-a subŝtato de Usono je la 30-a de aprilo 1812.
Eŭropaj influoj kaj etna diverseco distingas Luizianon el la aliaj ŝtatoj. Kiam ĝi eniris la Union, ĝi kunportis francan leĝsistemon kaj dulingvecon, kiuj ankoraŭ ekzistas tie.
La kulturoj de Afriko kaj Francio kunmiksiĝis kun la indiĝenoj en Luiziano kaj kreis riĉan kulturon kiu estas fama pro, interalie, siaj muziko kaj kuirarto. Vidu: Kaĵunoj
La lokaj registar-dividoj de Luiziano nomiĝas angle parish (paroĥo), sed estas pli-malpli la sama afero kiel la (kantonoj) de aliaj usonaj ŝtatoj.
Ĉefurbo: Baton Rouge
Plej granda urbo: Nov-Orleano
TTT-ejo de Luiziano en la angla http://www.state.la.us Arkivigite je 2003-12-23 per la retarkivo Wayback Machine
Historio: Akiro fare de Usono
[redakti | redakti fonton]Ĉirkaŭ 1800 Luiziano estis franca kolonio kaj etendiĝis de la Golfo de Meksiko ĝis la limo de Kanado; ĝia areo estis la 15-oblo de la nuna. Usono deziris akiri la regionon ĉirkaŭ Nov-Orleano; sed en 1803 Francio ofertis vendi ĉiom. Je la 30-a de aprilo 1803 Usono aĉetis la teritorion je 60 milionoj da francaj frankoj.
Lingvoj
[redakti | redakti fonton]La kaĵun-franca lingvo estas unu el tri variantoj aŭ dialektoj de la franca lingvo parolata unuavice en la Usona ŝtato Luiziano, aparte en la sudaj paroĥoj. Aliaj luizianaj francaj dialektoj inkluzivas la napoleonan francan kaj la kolonian aŭ Bieneg-Societan francan, parolatajn unuavice en la paroĥoj Orleans, S-ta Bernard, S-ta Tammany, S-ta Karlo, S-ta Johano la Baptiste, Jefferson, Okcidento Bâton-Ruĝigilo, Pointe-Coupée, Avoyelles, S-ta Mary, Iberia kaj S-ta Landry. La kaĵuna franca ne estas la sama kiel la luiziana kreol-franca.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Nafto-rafinejo ĉe New Orleans
Servoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.louisiana.gov Oficiala subŝtata retejo de Luiziano
- http://www.state.la.us Arkivigite je 2003-12-23 per la retarkivo Wayback Machine Alternativa adreso de tiu retejo
- http://quickfacts.census.gov/qfd/states/22000.html Arkivigite je 2014-01-19 per la retarkivo Wayback Machine Informoj de la censa oficejo
|