Malvin Szterényi
Aspekto
Malvin Szterényi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 28-an de novembro 1886 en Lugos (Hungara reĝlando) |
Morto | la 9-an de aprilo 1957 en Baden (Malsupra Aŭstrio) (Aŭstrio) |
Okupo | |
Okupo | kantisto |
SZTERÉNYI Malvin [pr. stere:nji] estis hungara operkantistino (soprano) naskiĝinta en Lugos (Hungara reĝlando, nuntempa Lugoj en Rumanio) la 28-an de novembro 1886 kaj mortinta en Baden (Malsupra Aŭstrio) la 9-an de aprilo 1957.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Malvin Szterényi debutis en 1906 en spektakloj de la trupo de Ignác Krecsányi. En la Reĝa Operejo de Budapeŝto ŝi aperis en rolo Erzsébet (Wagner: Tannhäuser) la 23-an de februaro 1906. En 1915 ŝi iĝis solistino de la Operejo de Vieno.
Roloj
[redakti | redakti fonton]- Amelia (Verdi: Álarcosbál);
- Manon Lescaut (Puccini);
- Siebel (Gounod: Faust);
- Tosca (Puccini);
- Erzsébet (Erkel: Hunyadi László).
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Enyedi Sándor: Színészek, színházak, városok, Budapest, 2005.