Saltu al enhavo

Mikalojus Konstantinas Čiurlionis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mikalojus Konstantinas Čiurlionis
Persona informo
Mikalojus Konstantinas Čiurlionis
Mikołaj Konstanty Czurlanis
Naskiĝo 22-an de septembro 1875 (1875-09-22)
en Varėna
Morto 10-an de aprilo 1911 (1911-04-10) (35-jaraĝa)
en Varsovio
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Pneŭmonito Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Rasos Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Etno Litovoj vd
Lingvoj polarusaanglahispanalitova vd
Ŝtataneco Rusia Imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Altlernejo por Muziko kaj Teatro „Felix Mendelssohn Bartholdy“ Lepsiko (1901–1902)
Muzika Universitato Frederiko Ŝopeno (1894–1899)
Academy of Fine Arts, Warsaw (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Gefratoj Stasys Čiurlionis (en) Traduki, Jonas Čiurlionis (en) Traduki kaj Jadvyga Čiurlionytė (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Sofija Kymantaitė-Čiurlionienė (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Danutė Čiurlionytė-Zubovienė (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo komponisto
pentristo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Pentrado Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1900–1911 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mikalojus Konstantinas Čiurlionis (esperantigite ankaŭ kiel Nikolao Konstantino Ĉurlionis ĝis 1955, ruse: Николай Константинович Чурлянис, pole: Mikolaj Konstanty Czurlanis) naskiĝis la 22-an de septembro 1875 en Senoji Varėna, Litovio (tiam parto de la Rusa Imperio) kaj mortis la 10-an de aprilo 1911 en Pustelnik, proksime al Varsovio, Pollando. Li estis litova komponisto kaj pentristo, ĉefa reprezentanto de simbolismo kaj unu el la unuaj artistoj, kiuj kreis abstraktajn verkojn[1]. Čiurlionis komponis ĉirkaŭ 300 muzikaĵojn kaj kreis similan kvanton da pentraĵoj. Depost la 1960-aj jaroj, li estas konsiderata la plej grava litova komponisto. La asteroido 2420 Čiurlionis, monto en la Pamiro kaj rokformacio en la Arkta Oceano portas lian nomon.

Biografio

[redakti | redakti fonton]
M. K. Ĉiurlionis: La rakonto pri reĝoj.

Mikalojus Konstantinas Čiurlionis naskiĝis en familio de orgenisto en Druskininkai, suda Litovio, kie lia patro, Konstantinas Ĉiurlionis, estis orgenisto. Lia patrino, Adele Radmann, estis de germana origino, descendante de evangelianoj el Regensburg, Germanio, kiuj elmigris pro religia persekutado fare de la Romkatolika Eklezio. La familio de Čiurlionis parolis la polan lingvon, kaj dum sia tuta vivo Čiurlionis verkis siajn taglibrojn kaj leterojn en la pola[2].

Muzika kaj arta kariero

[redakti | redakti fonton]

Ĉiurlionis komencis sian muzikan edukadon ĉe la orkestro kaj muziklernejo de princo Michał Ogiński en Plungė (1889-1893). Dank' al stipendio de la princo, li daŭrigis siajn studojn ĉe la Varsovia Muzika Instituto (1894-1899), kie li diplomiĝis kaj ricevis pianon kiel donaco. Tiam li komponis sian unuan simfonian poemon "En la Arbaro", kiu estis la unua simfonia verko el Litovio.

Poste li studis muzikon ĉe la Konservatorio de Leipzig (1901-1902) sub la gvidado de Carl Reinecke kaj Salomon Jadassohn. En 1902, li ekinteresiĝis pri pentra arto kaj studis en la pentro-lecionoj en Varsovio (1902-1905), kaj poste en la Varsovia Artlernejo en Sankt-Peterburgo (1905). En tiu periodo, li komencis ekspozicii siajn verkojn kaj partoprenis artajn ekspoziciojn en Varsovio kaj Sankt-Peterburgo.

Pli posta vivo kaj malsano

[redakti | redakti fonton]

Inter 1907 kaj 1908, Čiurlionis vivis kaj kreis en Vilno kaj Sankt-Peterburgo. Tamen, fine de sia vivo, li suferis de mensaj kaj fizikaj malsanoj kaj estis enhospitaligita en pluraj klinikoj. Li mortis en 1911 pro pneŭmonio en la aĝo de 35 jaroj.

Postmorte

[redakti | redakti fonton]

Post lia morto, Čiurlionis iĝis vaste aprezata artisto en Litovio. Lia muzika kaj pentrarta heredaĵo estas konsiderata inter la plej gravaj de la nacia kultura historio. En 1987 fondiĝis la Čiurlionis-societo, kaj la muzika sciencisto kaj politikisto Vytautas Landsbergis estas rekonata kiel elstara fakulo pri la verkoj de Čiurlionis. Liaj verkoj estis plu aprezataj post la ŝtata sendependiĝo de Litovio, kaj en 2013, la brita reĝisoro Robert Mullan kinematografie bildigis lian vivon per la filmo Laiškai Sofijai.

Čiurlionis kiel komponisto

[redakti | redakti fonton]

La verkoj de Čiurlionis havas sian radikon en la fina fazo de la romantika epoko. Abundaj akordoj kaj entuziasmaj sonaj "pentraĵoj" jam karakterizas la unuajn verkojn. Ankaŭ la popola muziko de sia lando havis grandan signifon: li kolektis mulnombrajn tradiciajn kantojn, adaptis ilin por korusoj kaj enplektis erojn en la orkestrajn verkojn. Sed aliflanke Čiurlionis estis tre inventema kaj komencis mirigajn komponajn eksperimentojn. Liaj verkoj iĝis tre liberaj de ĝisnunaj muzikaj konvencioj, sen forlasi la komprenon pri tonaloj. Ankaŭ laŭ ritmoj li tre eksperimentis pri komplikaj ritmaroj. Kelkaj el la pli postaj verkoj aliflanke karakteriziĝas per forte polifoniaj strukturoj.

Interesa estas la influo de pentrado al la komponaĵoj. Multaj verkoj tute evidente provas per sonoj vivigi pentritajn pejzaĝojn. Kaj en multaj komponaĵoj kvazaŭ eblas "vidi" sonajn kolorojn. Čiurlionis estis la unua litova komponisto de internacia signifo, kaj en Litovio restas vaste konataj.

Komponaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Čiurlionis estas aŭtoro de la unuaj litovaj simfoniaj poemoj "En la Arbaro" (1900-1901) kaj "La Maro" (1903-1907, uverturo "Kyastutis" (1902), kantato por koruso kaj simfonia orkestro "De profundis" (1899), arĉa kvarteto, verkoj por koruso, cappella laŭ tekstoj de psalmoj. Li verkis pli ol 60 litovajn popolkantojn kaj komponis pli ol 200 verkojn por piano (preludoj, variaĵoj, "pejzaĝoj", verkoj por arĉa kvarteto kaj orgeno).

  • Orkestraj verkoj
    • „Miške“ (arbare), simfonia verko (1900/01)
    • „Jūra“ (la maro), simfonia verko (1903-07)
    • Kęstutis“, uverturo (skizoj, 1902)
  • Voĉa muziko
    • Jūratė“, opero (skizoj, (1908/09)
    • „De profundis“, kantato por koruso kaj orgeno (1899)
    • pluraj ekleziaj verkoj por korusoj (1898-1902)
    • verkoj por korusoj kaj kantoj
    • proksimume 60 korusaj adaptoj de popolaj kantoj
  • Muziko por kordaj instrumentoj
    • violinkvarteto en tonalo c minora (1901/02)
    • temo kaj variaĵoj por violinkvarteto en tonalo h minora (1898)
  • Porpiana muziko
    • porpiana sonato en tonalo F maĵora (1898)
    • „Jūra“ (la maro), ciklo (1908)
    • cikloj de variaĵoj
    • 16 cikloj de preludoj
    • fugoj
    • entute proksimume 200 verkoj porpianaj
  • Orgena muziko
    • preludoj
    • fugoj

Čiurlionis kiel pentristo

[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ tio, ke la verkaro de Čiurlionis staras iom dise de la konataj tendencoj en pentorarto, oni klasifikas lian arton inter simbolismo kaj abstraktismo, kun agnoskita influo de muziko. Ideologie, li estas konsiderita kiel plej proksima al Nietzsche kaj Rudolf Steiner[3]. Ĉiurlionis preferis pejzaĝojn kaj kreis multajn filozofie fiksitajn pentraĵojn, kies muzika influo estas videbla en la strukturo kaj ritmo.

Li kreis plurajn ciklojn da pentraĵoj, kiujn li nomis "sonatoj", kaj titolis iliajn unuopajn partojn laŭ muzikaj esprimoj kiel „Allegro“, „Andante“, kaj „fugo“. Tiu sintezo de muziko kaj pentrado estas unika en la historio de arto. Ĉiurlionis kreis ĉirkaŭ 280 pentraĵojn, el kiuj proksimume 200 estis oleaj pentraĵoj kaj 80 grafikaĵoj.

Pentraĵoj

[redakti | redakti fonton]

Pentraĵoj de Čiurlionis estis montritaj en internaciaj ekspozicioj i.a. en Japanio, Germanio, kaj Hispanio. En 2005, la muzeo de nuntempa arto en Los Angeles aranĝis la eventon "vida muziko", dediĉitan al sinesteziaj artistoj, kie videblis verkoj de Čiurlionis kune kun verkoj de Vasilij Kandinskij, James Abbott McNeill Whistler, kaj Paul Klee. En 1921, la Nacia Muzeo de Arto Mikalojus Konstantinas Čiurlionis estis malfermita en Kaŭno, kie troviĝas la plimulto de liaj pentraĵoj.

Čiurlionis verkis proksimume 300 verkojn, kun influo de Secesio (stilo), simbolismo (arto), kaj elementoj de popolaj artoj kaj metioj. Li inspiris sin per diversaj kulturoj, inkluzive de Japana, Egipta, kaj Hinda kulturoj, serĉante sintezon de artoj. Tio videblas klare en liaj cikloj "Sonato de la Suno", "Sonato de Printempo", "Sonato de la Maro", kaj "Sonato de Steloj" (1907-1908).

Li kreis simbol-ĝeneraligitajn verkojn, kiuj alportas fabelojn kaj mitojn al la mondo, kiel la triptiko "La rakonto", la ciklo "La rakonto de reĝoj" (1907), "La kreo de la mondo" (1904-1906), kaj la serio "Zodiakoj" (1907-1909).

  • "Entombiga Simfonio", 7 bildoj (1903)
  • "La kreo de la mondo" (Pasaulio sutverimas), 13 bildoj (1905/06)
  • "Printempa sonato" (Pavasario sonata) (1907)
  • "Suna sonato" (Saulės sonata) (1907)
  • "Serpenta sonato" (1908)
  • "Somera sonato" (Vasaros sonata) (1908)
  • "Mara sonato" (Jūros sonata) (1908)
  • "Piramida sonato" (Piramidžių sonata) (1908)
  • "Stela sonato" (Žvaigždžių sonata) (1908)
  • "Zodiakoj", 12 bildoj (1907-09)
  • "Abia fugo" (1907/08)
  • "Reĝo" (Rex) (1908/09)

Simbolismo kaj mitologio

[redakti | redakti fonton]

Li kreis simbol-ĝeneraligitajn verkojn, kiuj respegulas filozofiajn kaj mistikajn temojn, ofte inspirataj de mitologio kaj astraj mitoj. Tiuj verkoj, kiel la cikloj "La rakonto de reĝoj" kaj "La kreo de la mondo", alportas fortajn filozofiajn kaj spiritajn signifojn.

La kreo de la mondo

[redakti | redakti fonton]

Printempa sonato (1907)

[redakti | redakti fonton]

Suna sonato (1907)

[redakti | redakti fonton]

Somera sonato (1908)

[redakti | redakti fonton]

Mara sonato (1908)

[redakti | redakti fonton]

Piramida sonato (1908)

[redakti | redakti fonton]

Stela sonato (1908)

[redakti | redakti fonton]

Rakontaj pentraĵoj

[redakti | redakti fonton]

Personecaj trajtoj

[redakti | redakti fonton]

Lia proksima amiko Wlodzimierz Moravsky, frato de la komponisto Eugeniusz Moravsky-Dąbrowa, diris: "Ni ĉiuj sentis, ke inter ni estas eksterordinara persono, markita ne nur per elstara intelekto, sed ankaŭ per granda morala forto."

“Kiam Čiurlionis estis kun ni, ni ĉiuj estis pli bonaj. Apud li povis esti nek malbona homo nek malbonaj sentoj. Li verŝis ian lumon ĉirkaŭ li”, rememoris la edzino de la angla konsulo en Varsovio, Galina Velman  .

La nura afero kiu povis kolerigi lin estis peto adresita al li por "klarigi" la enhavon de unu aŭ alia el liaj pentraĵoj. Li indignis “...kial ili ne rigardas. Kial ili ne streĉas sian animon! Ja ĉiu alimaniere alproksimiĝas kaj perceptas artaĵojn”  

Memorejoj (elekto)

[redakti | redakti fonton]

Diversaj stratoj en Litovio, Belorusio kaj Rusio portas lian nomon. Ekde 1965 okazas la konkurso Čiurlionis, en kiu partoprenas pianistoj kaj orgenistoj. Litovio eldonis en 1999 memormoneron kiu portas lian nomon.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Vytautas Landsbergis, "M. K. Čiurlionis. Time and Content". Vilno 1992 – Biografio anglalingva fare de la elstara fakulo pri Čiurlionis

Čiurlionis-muzeo

[redakti | redakti fonton]

La Čiurlionis-muzeo en Kaŭno montras liajn verkojn (vide kaj aŭde) en la placo de unueco (Vienybes aikštė) en la strato K. Donelaičio gatvė.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (it) Vassilij Kandinskij di Vittorio Sgarbi Arkivigite je 2022-09-20 per la retarkivo Wayback Machine, venividivici.us
  2. (lt) Yadviga Ciurlionite. Memoroj de M. K. Chiurlionis. Vilno: Eldonejo "Vaga", 1975
  3. Michael Gibson . Symbolismus. Taschen GmbH.2006. ISBN 3-8228-5029-2

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Secesio (stilo)

Sinestezio

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]