Muzeo Kapodimonte
Muzeo Kapodimonte | |||||
---|---|---|---|---|---|
Museo e Gallerie Nazionali di Capodimonte | |||||
| |||||
nacia muzeo museum of modern art (en) Italian national museum (en) arta muzeo Museum of the Italian Ministry of Culture (en) Istituto museale ad autonomia speciale (en) (2014–) | |||||
Lando | Italio vd | ||||
Situo | Napolo | ||||
Adreso | Via Miano 2 | ||||
Poŝtkodo | 80131 | ||||
Estiĝo | 1757 | ||||
Malfermo | 1957 | ||||
Koordinatoj | 40° 52′ 1″ N, 14° 15′ 1″ O (mapo)40.8669914.250346Koordinatoj: 40° 52′ 1″ N, 14° 15′ 1″ O (mapo) | ||||
| |||||
Jaraj vizitantoj: | 193 055 (2016) | ||||
| |||||
| |||||
Retpaĝo | http://www.museocapodimonte.beniculturali.it | ||||
Muzeo Kapodimonte (itale Museo di Capodimonte signifante montopinto) situas ĉe la Palaco Kapodimonte, nome granda Burbona palaco en Napolo, Italio. La muzeo estas ĉefa hejmo de Napolaj pentrarto kaj ornamarto, kun kelkaj gravaj verkoj el aliaj italaj skoloj de pentrarto, kaj kelkaj gravaj skulptaĵoj de Antikva Romio.
Historio
[redakti | redakti fonton]La ampleksa kolekto datas el 1738, kian la Napola reĝo Karlo la 7-a de Napolo kaj Sicilio (poste Karlo la 3-a, reĝo de Hispanio) decidis konstruigi ĉaspalaceton sur la monteto Kapodimonte, sed poste li decidis anstataŭ konstruigi grandan palacon, parte ĉar lia tiama sidejo, nome Palaco Portici, estis tro malgranda por gastigi sian kortegon, kaj parte ĉar li bezonis lokon por la enorma artokolekto de la familio Farnese, kun li estis heredinta el sia patrino, Elisabeta Farnese, lasta posteulo de la duka familio de Parmo.
En 1799, Ferdinand la 1-a kunportis al Palermo plej valorajn erojn el la muzeo. Kio restis estis dispartigita de francaj trupoj de la generalo Championnet. Dum la dujara franca okupado (1806 al 1815), la artokolekto estis transmetita al la Napola Nacia Arkeologia Muzeo. Kiam Ferdinando revenis el Sicilio en 1815, li dungis multajn pentristojn kaj skulptistojn por redekori la palacon, kiu estis finfine kompletita en 1840.
Post la fino de la monarkio, la palaco iĝis nacia muzeo en 1950, kaj multaj el la artaĵoj revenis el la Nacia Muzeo.
Kolekto
[redakti | redakti fonton]La unua kaj dua etaĝoj estas hejmo de la Galleria Nazionale (Nacia Galerio), kun pentraĵoj el la 13a al la 18a jarcentoj inklude ĉefajn verkojn de Simone Martini, Raphael, Tiziano, Caravaggio, Masaccio, Lorenzo Lotto, Giovanni Bellini, Giorgio Vasari, El Greco, Jacob Philipp Hackert kaj multaj aliaj, kiaj Ribera, Luca Giordano, ktp.
Kolekta selekto
[redakti | redakti fonton]-
Tuluza Altarero de Simone Martini. ĉirkaŭ 1317
-
Krucumado de Masaccio. ĉirkaŭ 1426
-
Francesco Gonzaga de Andrea Mantegna. ĉirkaŭ 1461
-
Madono kaj infano kaj anĝeloj de Botticelli. ĉirkaŭ 1470
-
Transfigurado de Giovanni Bellini. ĉirkaŭ 1480
-
Misantropo de Pieter Bruegel la pliaĝa. ĉirkaŭ 1568
-
La Parabolo de la Blindulo kondukanta la Blindulon de Pieter Bruegel la pliaĝa. ĉirkaŭ 1568
-
Alessandro Farnese de Raphael. ĉirkaŭ 1509-1511
-
Antea de Parmigianino. ĉirkaŭ 1524-1527
-
Portreto de Galeazzo Sanvitale de Parmigianino. ĉirkaŭ 1524
-
Papo Paŭlo la 3-a kaj familio de Tiziano. ĉirkaŭ 1546
-
Elekto de Heraklo de Annibale Carracci. ĉirkaŭ 1596
-
Vipado de Caravaggio. ĉirkaŭ 1607-1608
-
Baronci Altarero de Raphael. ĉirkaŭ 1500-1501
-
Madono kaj infano kun Sankta Petro Martiro de Lorenzo Lotto. ĉirkaŭ 1503
-
Sankta Familio kun Sankta Johano de Parmigianino. ĉirkaŭ 1528
-
Lukrecio de Parmigianino. ĉirkaŭ 1540
-
Knabo blovanta kandelon de El Greco. ĉirkaŭ 1570-1572
-
Giulio Clovio de El Greco. ĉirkaŭ 1571-1572
-
Danae de Tiziano. ĉirkaŭ 1545
-
Maria Magdalena de Tiziano ĉirkaŭ 1550
-
Anonco de Tiziano. ĉirkaŭ 1557
-
Portreto de Papo Paŭlo la 3-a de Tiziano. ĉirkaŭ 1543
-
Alessandro Farnese de Tiziano. ĉirkaŭ 1545-1546
-
Judith sekapigante Holofernon de Artemisia Gentileschi. ĉirkaŭ 1612-1613
-
Karitaro de Bartolomeo Schedoni. ĉirkaŭ 1611
-
Mistika edziniĝo de Sankta Katerino de Correggio. ĉirkaŭ 1520
-
Mistika edziniĝo de Sankta Katerino de Annibale Carracci. ĉirkaŭ 1585-1587
-
Ferdinando la 4-a kaj sia familio de Angelica Kauffman. ĉirkaŭ 1783
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Nicola Spinosa, Capodimonte, Electa, Milano 1999.
- Le Guide di Dove - Campania, Corriere della sera, 2007.
- Il Museo di Capodimonte, valori di Napoli, Pubblicomit, 2002.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Muzeo Kapodimonte, oficiala retejo Arkivigite je 2017-02-20 per la retarkivo Wayback Machine