Naturaj satelitoj de Urano
Urano havas 27 konatajn naturajn satelitojn, disdonitaj laŭ tri grupoj: dektri internaj satelitoj, kvin ĉefaj satelitoj kaj naŭ neregulaj satelitoj
Malkovroj
[redakti | redakti fonton]William Herschel, malkovrinte Uranon ses jaroj antaŭ, malkovris la du unuajn satelitojn Oberono kaj Titanjo la 11-an de januaro 1787. Arielo kaj Umbrielo estis malkovrataj de William Lassell la 24-an de oktobro 1851. Ĉi-tiuj lunoj ricevis la numerojn I, II, III IV, ne ĉiam en la sama ordo[1] ĝis kiam John Herschel, filo de John Herschel, elektis en 1852 la nomojn[2] de la kvar lunoj tiam konataj. La kvina satelito, Mirando estis trovita de Gerard Kuiper en 1948.
Oni devis atendi la jarojn 1985-86 por malkovri, per la kosmosondilo Voyager 2, dek internajn lunojn, (dekunua luno, perdita, estis retrovita en 1999 sur malnovaj kliŝaĵoj far de Voyager 2). De 1997, naŭ neregulaj satelitoj estis malkovritaj per surteraj teleskopoj[3] kaj du lunoj, Kupido kaj Mabo estis malkovritaj per la kosmoteleskopo Hubble en 2003.
Falsa malkovro
[redakti | redakti fonton]Malkovrinte Titanjon kaj Oberonon, Herschel kredis observi kvar aliajn lunojn la 18-an de januaro kaj 9-an de februaro 1790, kaj la 28-an de februaro kaj 26-an de marto 1794, sed neniu alia astronomo sukcesis vidi ilin. Kiam Lassel malkovris Arielon kaj Umbrielon, li konstatis ke ties orbitaj parametroj kongruis kun neniaj el tiuj de la satelitoj asertitaj de Herschel. Astronomoj konkludis, ke Herschel konfuzis malgrandajn stelojn kun uranaj satelitoj[4], kaj oni atribuis la malkovron de Arielo kaj Umbrielo al Lassel.
Nomoj
[redakti | redakti fonton]John Herschel, filo de William Herschel donis, en 1852, al la tiam konataj uranaj lunoj nomojn de feoj de la angla literaturoj: Titanjo kaj Oberono ŝuldas siajn nomojn al la feaj gereĝoj de Somermeznokta sonĝo de William Shakespeare; Arielo kaj Umbrielo estas elfoj en la poemo "The Rape of the Lock" (La Rabita Buklo) de Alexander Pope, Arielo estas ankaŭ aera spirito en la ŝekspira "La ventego". John Herschel estimis ke planedo nomita laŭ Urano, dio de la ĉielo kaj de la aero, havu satelitojn kun nomoj de aeraj feoj[5]. Laŭ ĉi-tiu tradicio, ĉiuj uranaj satelitoj ricevos nomojn devenaj aŭ el "The Rape of the Lock", aŭ el teatraĵoj de Shakespeare, kvankam malofte tiuj de feoj.
- Lunaj nomoj devenaj el la Alexander Pope-a "La Rabita Buklo"
- Arielo, Umbrielo, Belindo
- Lunaj nomoj devenaj el verkoj de William Shakespeare
- El Somermeznokta sonĝo : Titanjo, Oberono, Puko.
- El La Ventego : Arielo, Mirando, Kalibano, Sikorakso, Prospero, Setebo, Stefano, Trinkulo, Francisko kaj Ferdinando
- El La Tragedio de Reĝo Lear : Kordelio
- El Hamleto : Ofelio
- El La dresado de la megero : Bianko
- El Trojlo kaj Kresida : Kresido
- El Otelo : Dezdemono
- El Romeo kaj Julieta : Julieto, Mabo
- El La Venecia Komercisto : Porcio
- El Kiel plaĉas al vi : Rozalindo
- El Multa bruo pri nenio : Margareto
- El La Vintra Fabelo : Perdito
- El Timono de Ateno : Kupido
Ecoj
[redakti | redakti fonton]El la kvar gasgigantoj, Urano havas malplej masan salelitaron: la sumo de la masoj de ĝiaj kvin pli grandaj lunoj estas malpli ol duono de la maso de Tritono, neptuna luno. Plej granda urana satelito, Titanjo, havas duonon de la diametro de nia Luno.
Nenia urana satelito havas notindan atmosferon.
Internaj kaj ĉefaj satelitoj (kaj la ringoj) orbitas en la ekvatora ebeno de Urano. Ĉar la planedo havas ĝian rotacian akson preskaŭ paralela al ĝia orbita ebeno (Aksa dekliniĝo = 97,77°), la orbitoj de ĝiaj regulaj satelitoj estas proksimume ortaj al la planeda orbita ebeno, kaj estas retrogradaj rilate al la orbita movo. Tiaj satelitoj ĉu estus formiĝintaj en la alkreska disko de Urano post la hipoteza kolizio kiu renversus la planedon, ĉu ili suferis la saman influon[6], kiu modifis la uranan rivoluakson ĝis ĝia nuana klineco.
Internaj satelitoj
[redakti | redakti fonton]Dektri internaj uranaj satelitoj estas nun konataj. Ili estas ligataj al la uranaj ringoj, kiuj verŝajne devenas de la diseriĝo de unu aŭ pluraj lunoj.
Kordelio kaj Ofelio estas paŝtist-satelitoj de la ringo epsilono, Mabo estas probable la materiala fonto de la ringo muo.
Ĉiuj estas malhelaj objektoj, ili konsistiĝas el akva glacio nigrigita el malhela materialo, kiu estas eble organikaj kombinaĵoj.
Ĉefaj satelitoj
[redakti | redakti fonton]Urano havas kvin grandajn satelitojn : Mirando, Arielo Umbrielo, Titanjo kaj Oberono, la solaj, kiuj estas sufiĉe masaj por havi sferan (au elipsoidan) formon. Ili komponiĝas el miksaĵo de glacio kaj roko. Ili povas esti diferenciĝitaj en roka kerno kaj glacia mantelo. Titanjo kaj Oberono povus havi tavolon da likva akvo inter la kerno kaj la mantelo.
Naŭ lunoj orbitas preter la orbito de Oberono. Ili estus asteroidoj kaptataj de Urano. Male al la satelitoj de Jupitero aŭ de Saturno, nenia grupiĝo estis trovita laŭ iliaj grandaj duonaksoj kaj orbitaj klinecoj. La retrogradaj lunoj tamen povas esti klasigitaj en du grupoj: la interna grupo, kun orbito modere discentraj (e ≈ 0,2) : Francisko, Kalibano, Stefano kaj Trinkulo; kaj la ekstera grupo kun tre discentraj orbitoj (e ≈ 0,5) Sikorakso, Prospero, Setebo kaj Ferdinando.
Margareto estas la ununura prograda neregula satelito de Urano. Ĝi estas (kun Nereido, satelito de Neptuno) la natura satelito kiu havas plej grandan orbitan discentrecon : e = 0,7979 (en 2008).
Listo
[redakti | redakti fonton]La uranaj satelitoj estas tie listitaj laŭ kreskanta orbita periodo.
Internaj satelitoj | Ĉefaj satelitoj | Retrogradaj satelitoj |
Rango | Numero | Nomo | Diametro[7] (km) |
Maso[7] (1018kg) |
Granda duonakso[7] (km) |
Rivoluperiodo[7][8] (tago) |
Orbita inklinacio[7] | Discentreco[7] | Jaro de malkovro[3] |
Malkovrinto(j)[3] |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
1 | VI | Kordelio | 40,2 ± 6 | 0,044 | 49 751 | 0,335 | 0,08479° | 0,00026 | 1986 | Terrile (Voyager 2) |
2 | VII | Ofelio | 42,8 ± 8 | 0,053 | 53 764 | 0,3764 | 0,1036° | 0,00992 | 1986 | Terrile (Voyager 2) |
3 | VIII | Bianko | 51,4 ± 4 | 0,092 | 59 165 | 0,434579 | 0,193° | 0,00092 | 1986 | Smith (Voyager 2) |
4 | IX | Kresido | 79,6 ± 4 | 0,34 | 61 766 | 0,46357 | 0,006° | 0,00036 | 1986 | Synnott (Voyager 2) |
5 | X | Dezdemono | 64 ± 8 | 0,18 | 62 658 | 0,473650 | 0,11125° | 0,00013 | 1986 | Synnott (Voyager 2) |
6 | XI | Julieto | 93,6 ± 8 | 0,56 | 64 360 | 0,493065 | 0,065° | 0,00066 | 1986 | Synnott (Voyager 2) |
7 | XII | Porcio | 135,2 ± 8 | 1,70 | 66 097 | 0,513196 | 0,059° | 0,00005 | 1986 | Synnott (Voyager 2) |
8 | XIII | Rozalindo | 72 ± 12 | 0,25 | 69 927 | 0,558460 | 0,279° | 0,00011 | 1986 | Synnott (Voyager 2) |
9 | XXVII | Kupido | ~18 | 0,0038 | 74 800 | 0,618 | 0,1° | 0,0013 | 2003 | Showalter kaj Lissauer |
10 | XIV | Belindo | 90 ± 16 | 0,49 | 75 255 | 0,623527 | 0,031° | 0,00007 | 1986 | Synnott (Voyager 2) |
11 | XXV | Perdito | 30 ± 6 | 0,018 | 76 420 | 0,638 | 0,0° | 0,0012 | 1986 | Karkoschaka (Voyager 2) |
12 | XV | Puko | 162 ± 4 | 2,90 | 86 004 | 0,761833 | 0,3192° | 0,00012 | 1985 | Synnott (Voyager 2) |
13 | XXVI | Mabo | ~25 | 0,01 | 97 734 | 0,923 | 0,1335° | 0,0025 | 2003 | Showalter kaj Lissauer |
14 | V | Mirando | 471,6 ± 1,4 | 66 ± 7 | 129 390 | 1,413479 | 4,232° | 0,0013 | 1948 | Kuiper |
15 | I | Arielo | 1 157,8 ± 1,2 | 1 350 ± 120 | 191 020 | 2,520379 | 0,260° | 0,0012 | 1851 | Lassell |
16 | II | Umbrielo | 1 169,4 ± 5,6 | 1 170 ± 130 | 266 300 | 4,144177 | 0,205° | 0,? | 1851 | Lassell |
17 | III | Titanjo | 1 577,8 ± 3,6 | 3 530 ± 90 | 435 910 | 8,705872 | 0,340° | 0,0011 | 1787 | Herschel |
18 | IV | Oberono | 1 522,8 ± 5,2 | 3 010 ± 70 | 583 520 | 13,463239 | 0,058° | 0,0014 | 1787 | Herschel |
19 | XXII | Francisko | ~22 | 0,0072 | 4 276 000 | −266,56 | 147 459° | 0,1459 | 2001 | Holman kaj al. |
20 | XVI | Kalibano | ~72 | 0,25 | 7 231 000 | −579,73 | 139 885° | 0,1587 | 1997 | Gladman kaj al. |
21 | XX | Stefano | ~32 | 0,022 | 8 004 000 | −677,37 | 141,873° | 0,2292 | 1999 | Gladman kaj al. |
22 | XXI | Trinkulo | ~18 | 0,0039 | 8 504 000 | −749,24 | 166,252° | 0,2200 | 2001 | Holman kaj al. |
23 | XVII | Sikorakso | ~150 | 2,30 | 12 179 000 | −1 288,28 | 152,456° | 0,5224 | 1997 | Nicholson kaj al. |
24 | XXIII | Margareto | ~20 | 0,0054 | 14 345 000 | 1 687,01 | 51,455° | 0,6608 | 2003 | Sheppard kaj Jewitt |
25 | XVIII | Prospero | ~50 | 0,085 | 16 256 000 | −1 978 29 | 146,017° | 0,4448 | 1999 | Holman kaj al. |
26 | XIX | Setebo | ~48 | 0,075 | 17 418 000 | −2 225,21 | 145,883° | 0,5914 | 1999 | Kavelaars kaj al. |
27 | XXIV | Ferdinando | ~20 | 0,0054 | 20 901 000 | −2 805,51 | 167,346° | 0,3682 | 2001 | Holman kaj al. |
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Naturaj satelitoj de Marso
- Naturaj satelitoj de Jupitero
- Naturaj satelitoj de Saturno
- Naturaj satelitoj de Neptuno
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Satellites of Uranus observations by Mr. Lassel (angle)
- ↑ The fifth satellites of Uranus (angle)
- ↑ 3,0 3,1 3,2 http://planetarynames.wr.usgs.gov/append7.html#UranianSystem] (angle)
- ↑ Scientific American Supplement, no 303, October 22, 1881 Arkivigite je 2013-06-15 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
- ↑ William Lassell, « Beobachtungen der Uranus-Satelliten », dans Astronomische Nachrichten, vol. 34, 1852 (angle)
- ↑ Scenaro sen kolizio por la renverso de Urano[rompita ligilo] (paĝaro de Observatorio de Parizo) (france)
- ↑ 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 7,5 Uranian Satellite Fact Sheet(angle)
- ↑ Negativaj periodoj markas la retrogradajn lunojn
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- france Urano kaj ĝia multenombraj satelitoj
- france La satelitoj de Urano (el "Planète Astronomie")[rompita ligilo]
- france La satelitoj de Urano (el "L'univers dans tous ses états ") Arkivigite je 2010-03-29 per la retarkivo Wayback Machine
- france Orbitaj elementoj de la uranaj satelitoj[rompita ligilo]
- france La malgrandaj satelitoj de Urano[rompita ligilo]
- angle Hubble trovas pliajn lunojn kaj ringojn ĉirkaŭ Urano Arkivigite je 2009-05-30 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Novaj uranaj lunoj malkovritaj en 2003
- angle Malkovro de malbrilaj neregulas satelitoj de Urano Arkivigite je 2020-01-10 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Fotoj de Urano, ĝiaj lunoj kaj ĝiaj ringoj, de Voyager 2 Arkivigite je 2015-01-04 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Hubble malkovras novajn ringojn kaj lunojn ĉirkaŭ Urano
- angle kaj france Ĉirkaŭ Urano svarmas satelitoj
- germane Urano kaj ĝiaj lunoj (el "Projekto Luno")
|