Katedralo Nia Sinjorino de Parizo
Katedralo Nia Sinjorino de Parizo | ||||
---|---|---|---|---|
france Notre-Dame de Paris | ||||
katolika katedralo • malgranda baziliko • vidindaĵo • paroĥopreĝejo | ||||
Loko | ||||
Ŝtato | Francio | |||
Regiono | Francilio | |||
Municipo | Parizo | |||
Geografia situo | 48° 51′ 10″ N, 2° 20′ 59″ O (mapo)48.8527777777782.3497222222222Koordinatoj: 48° 51′ 10″ N, 2° 20′ 59″ O (mapo) | |||
Bazaj informoj | ||||
Religio | kristanismo | |||
Rito | romkatolika eklezio | |||
diocezo | Ĉefdiocezo pariza | |||
Statuso | Katedralo | |||
Arkitektura priskribo | ||||
Konstrustilo | Gotika arkitekturo | |||
Tipo de konstruaĵo | Katedralo | |||
Konstruado | 1163 - 1345 | |||
Specifo | ||||
Enhaveco | 9 000 homoj | |||
Longo | 128 m | |||
Larĝo | 40 m | |||
Alto | 69 m | |||
Konstrumaterialo | Masonaĵo, kverka ligno | |||
Mapo | ||||
| ||||
Ligiloj | ||||
Adreso | Cathédrale Notre-Dame de Paris 6 Parvis Notre-Dame Place Jean-Paul II 75004 Paris | |||
Oficiala paĝaro | http://www.notredamedeparis.fr | |||
Nia Sinjorino de Parizo (france Notre-Dame de Paris) aŭ Nia Damo de Parizo, estas la romkatolika katedralo de Parizo. Ĝi situas sur la insulo Cité (france Île de la Cité) meze de la urbo. La konstruado komenciĝis en 1163 kaj finiĝis en 1345 ([1]). Ĝi estas unu el la unuaj grandaj gotikstilaj katedraloj (kun la baziliko de Saint-Denis kaj la katedralo de Laon), kaj servis kiel modelo por multaj katedraloj kaj preĝejoj en Francio kaj Eŭropo.
Ĝin tute restaŭris la fama franca arkitekto Eugène Viollet-le-Duc dum la 19a jarcento (1845-1864).
Beletre ĝi estis fona "scenejo" de la fama romano verkita de Victor Hugo, "Notre-Dame de Paris", kun ties rolantoj Quasimodo kaj Esmeralda.
Notre-Dame de Paris estas ankaŭ titolo de franca muzikalo verkita de Luc Plamondon kaj komponita de Richard Cocciante en 1998.
La 15-an de aprilo 2019 la katedralon grave difektis incendio, la spajro kolapsis, la ligna ĉarpentaĵo (kun plumba tegmento) detruiĝis.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Katolikismo
- Gotiko
- Incendio de Notre-Dame de Paris en 2019
- Notre-Dame de Paris (romano)
- Notre-Dame de Paris (muzikalo)