Nikolao Petroviĉ Ŝeremetev
Nikolao Petroviĉ Ŝeremetev | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 28-an de junio 1751 en Sankt-Peterburgo | |
Morto | 2-an de januaro 1809 (57-jaraĝa) en Moskvo | |
Tombo | Lazarev Cemetery (en) vd | |
Lingvoj | rusa vd | |
Ŝtataneco | Rusia Imperio vd | |
Familio | ||
Dinastio | Sheremetev family vd | |
Patro | Pyotr Sheremetev (en) vd | |
Patrino | Varvara Cherkasskaya (en) vd | |
Gefratoj | Anna Sheremeteva (en) vd | |
Edz(in)o | Praskovia Kovaljova vd | |
Infanoj | Dmitriy Nikolaevich Sheremetev (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | politikisto teatrestro muzikisto vd | |
Laborkampo | Arto, muziko kaj politiko vd | |
Aktiva en | Leiden • Anglio • Germanio • Svislando • Moskvo • Sankt-Peterburgo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Nikolao Petroviĉ ŜEREMETEV (ruse Николай Петрович Шереметев; naskiĝis la 28-an de junio 1751 en Sankt-Peterburgo, mortis la 1-an de januaro 1809 samurbe.
La familia nomo de grafoj Ŝeremetev estas fame konata en Rusio kaj ekstere de la lando pro gravaj filantropaj kontribuoj de li mem, liaj prauloj kaj idoj por ilia patrujo.
Liaj gepatroj nomiĝis grafo Petro Borisoviĉ Ŝeremetev (1713—1788) kaj princino Barbara Aleksejevna Ĉerkasskaja (1714 - 1767).
La grafo Nikolao estis perfekte klera; jam en la dektrijara aĝo li profesie ludis pianon, violonon kaj violonĉelon, bone komprenis malfacilajn partiturojn kaj sukcesis direkti orkestron. En 1769 la grafo komencis sian longan vojaĝon en Eŭropon. Li studis en prestiĝa Lejdena (Nederlando) universitato. Tiam li konatiĝis kun eminentaj muzikistoj - Händel kaj Mozart.
Ĉar grafo Nikolao infanaĝee instruiĝis kaj amikis kune kun la rusa carido Paŭlo, do kiam tiu entroniĝis en 1896 li iĝis lia ĉefa favorito kaj superulo de la regno. Ekde 1799 li kromalie estis la ĉefo de imperiestraj teatroj kaj poste - la ĉefo de la Paĝia korpuso.
Nikolao Ŝeremetev estis elstara eksperto pri arkitekturo kaj konstruado. Dum dudek jaroj sub lia gvido oni konstruis majestajn palacojn en Ostankino, Kuskovo, Markovo, Ŝamperto, Pavlovsko, Gatĉino kaj Fontannij domon en St.Peterburgo. Li ankaŭ konstruis multajn templojn: preĝejon de Dipatrina Signo en moskva Novospasskij klostro, preĝejon de Sankta Triunuo en moskva Strannopriimnij domo (almozulejo), preĝejon honore de Dmitrio Rostova en urbo Rostovo Granda k.a.
Unu el plej ĉefaj agadosferoj de la grafo Ŝeremetev estis teatro. Tiam en Rusio funkciis ĉ.170 teatroj, inkluzive 53 en Moskvo. Li heredis de sia patro la trupon de servutaj geaktoroj, kiujn li aktive instruis helpe de eminentaj pedagogoj en Moskvo, St.Peterburgo kaj eĉ eksterlande. Lia unua teatro ekfunkciis en la nova palaco en Kuskovo somere de 1787.
Sed plej rimarkinda estis lia trupo en alia submoskva bieno - Ostankino, kiu komencis prezenti siajn spektaklojn julie 1795. La palacon konstruis liaj servutuloj A.Mironov kaj P.Argunov laŭ projekto far Camporesi, Brenna kaj Starov. La teatro en Ostankino havis plej modernajn teknikajn instalaĵojn de la tiama epoko, kiuj aparte funkcias ĝis nun.
Plej bela kaj talenta en la trupo estis fraŭlino Praskovia Kovaljova (surscene oni kromnomis ŝin Ĵemĉugova - [Perla], pro tiamaj kutimoj). Nikolao Ŝeremetev enamiĝis al ŝi kaj neniel sukcesis malvarmigi sian pasion. Do, post iom da tempo okazis geedziĝo kaj plue gravedeco de la novedzino. Bedaŭrinde la patrino ne vartis sian bebon, ĉar ŝi mortis baldaŭ post nasko. Tre ĉagreniĝinta edzo ordonis por bona memoro pri lia amata edzino konstrui grandiozan almozulejon (t.n. Strannopriimnij domo) por malriĉuloj kaj mizeruloj laŭ projekto de lia amiko, itala arkitekto Kvarengi (Quarenghi), kiu funkcias ĝis nun. Tiu-ĉi bela impresa konstruaĵo situas en centro de Moskvo kaj estas parto de ampleksa medicina komplekso portanta nomon de profesoro Nikolaj Sklifosovskij.
Siajn lastajn jarojn la grafo travivis en St.Peterburgo, kie li mortis la 1-an de januaro 1809. Nikolao Petroviĉ Ŝeremetev estas sepultita en la familia kripto de la tombejo en Aleksandro-Nevskaja Laŭro de Sankt Peterburgo.
Honore al li same nomiĝas larĝa strato Ŝeremetevskaja situanta en la distrikto Marjina Roŝĉa de Moskvo, kiu kunligas la centron de la urbo kun la Ostankino-distrikto.
Galerio
[redakti | redakti fonton]-
Portreto de Praskovia Kovaljova-Ĵemĉugova en scena kostumo por La edziĝfestoj de Samaritanoj far André Grétry
-
Instituto de urĝa medicina helpo aŭ Strannopriimnij domo en Moskvo
-
Kuskovo
-
Ostankino
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://intv.ru/view/?film_id=68062&playNow=1 Arkivigite je 2008-12-22 per la retarkivo Wayback Machine filmo "Grafino Ŝeremeteva" ruse
- http://www.museum.ru/m334 muzeo-bieno Ostankino ruse, angle