Novembro de 2019
Aspekto
(Alidirektita el Novembro 2019)
novembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | |||||
3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 |
10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 |
17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 |
24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 |
aranĝo de 2025 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en novembro 2019:
- Okazis prifestoj en Germanio pro la 30-a datreveno de la Falo de la berlina murego.
- Eksiĝis la prezidanto de Bolivio Evo Morales. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Amnestio Internacia informis, ke la turkaj aŭtoritatuloj malliberigis centojn da homoj pro iliaj komentoj ĉe socia retoj, pridubantaj aŭ kritikantaj la turkan operacon en Roĵavo (Sirio).
- Amasaj kontraŭregistaraj protestoj eksplodis en Irano post duobligo de fuelprezoj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Unu iraka ĵurnalisto mortis kaj pli ol 30 aliaj vundiĝis dum novaj tumultoj ĉe grava ponto en Bagdado. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Ondoj de studentoj fuĝis el sia kampuso de Politeknika Universitato en Honkongo, kie ili sin barikadis dum la pasinta semajno. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Daŭras amasaj protestoj en Irano, la aŭtoritatoj malŝaltis Interreton. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Senatanino Jeanine Áñez proklamas sin prezidanto de Bolivio post la foriro de Evo Morales premita de la armeo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La ĝenerala sekretario de TEJO Catherine Neilson anoncis sian demision. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La por-demokratiaj Hongkongaj partioj gajnis grandegan venkon en la loka balotado. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Forta tertremo je magnitudo 6,4 frapis la nordokcidentan parton de Albanio. La epicentro estis 12 kilometroj for de la urbeto Mamurras. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La usona prezidanto Donald Trump subskribis leĝon subtenantan la manifestantojn de Hongkongo, la ĉinia registaro minacis Usonon pri reprezalioj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La nova Eŭropa Komisiono de Ursula von der Leyen ekhavis la aprobon de investitura baloto de la Eŭropa Parlamento.
|