Aŭgusto de 2014
Aspekto
aŭgusto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 |
aranĝo de 2025 tagoj |
Jen estas listo de okazaĵoj en aŭgusto 2014.
- Finiĝis la 99-a Universala Kongreso de Esperanto en Bonaero.
- Ebola epidemio en Afriko jam kaŭzis la morton de 887 homoj, precipe en Sieraleono, Niĝerio, Gvineo kaj nun en Liberio.
- Okazis en Lieĝo ceremonio pri la 100-a datreveno de la invado de la lando fare de germanaj fortoj dum la Unua mondmilito. Ĝin interalie ĉeestis François Hollande, Joachim Gauck kaj princo Vilhelmo.
- La libiaj deputitoj elektitaj okaze de la parlamenta baloto de la 25-a de junio organizis sian unuan oficialan kunvenon en Tobruk, for de la tumultoj en Tripolio.
- 81-jara politika opoziciulo kaj eksa ĉefministro Étienne Tshisekedi urĝe forlasis la Demokratian Respublikon Kongon en kuraceja aviadilo direkte al Bruselo pro malsano.
- Guberniestro de Misurio Jay Nixon deklaris krizostaton kaj elirblokadon en la urbo Ferguson post novaj tumultoj, kiuj sekvas la morton de 18-jara afrik-usonano pro pafo de loka policisto.
- Post kiam la konstitucia tribunalo de Portugalio nuligis reformon rilate al la kreado de imposto pri pensioj, anoncis ĉefministro Pedro Passos Coelho, ke li rezignis plureformi la portugalan pensiosistemon ĝis la fino de sia mandato en 2015.
- Fondinto de Wikileaks Julian Assange senkonvinkige anoncis, ke li baldaŭ eliros el la ambasadejo de Ekvadoro en Londono, kie li estas sin enŝlosiĝinta jam de 26 monatoj.
- Helpe de la usona militaviadilaro rekonkeris kurdaj militistoj la grandan akvobaraĵon de Mosulo en decidiga batalo kontraŭ la Nacio Islama en Irako kaj Sirio.
- Okazis potenca tertremo en okcidenta Irano dum la nokto de dimanĉo ĝis lundo, vundante 250 homojn sed mortigante neniun.
- Kriza renkontiĝo de Vladimir Putin kaj Petro Poroŝenko en Minsko. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
|