Saltu al enhavo

Ostaĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ostaĝo estas persono, kiu per sia libereco aŭ vivo garantias por iu promeso aŭ postulo.

En la historio multfoje iĝis homoj garantioj por plenumado de kontrakto, kiam oni devis transdoni ostaĝon kaj tiu devis vivi ĉe la alia kontraktanto. Temis plej ofte pri filoj de nobla reprezentanto de la tributodeviga ŝtato. En la gastiganta lando ili ĝuis estimplenan pritraktadon kaj edukon. Konata ekzemplo estas Teodoriko la Granda kaj Atilo.

Hodiaŭ oni prenas ostaĝojn kiel kaptitojn ĉe rabatakoj, por ĉantaĝi elaĉetan monon aŭ por plenumigi terorismajn postulojn aŭ simple certigi la sekuran retiriĝon.

Oni parolas en figura senco pri uloj, kiuj estas ostaĝoj de iu falsa penso, ideologio.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]