Otto Julius Bierbaum
Otto Julius Bierbaum | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Martin Möbius |
Naskiĝo | 28-an de junio 1865 en Zielona Góra |
Morto | 1-an de februaro 1910 (44-jaraĝa) en Radebeul |
Tombo | Tombejo Waldfriedhof en Munkeno |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio |
Alma mater | Thomas-lernejo je Lepsiko |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto libretisto verkisto de porinfana literaturo poeto verkisto publikigisto |
Otto Julius BIERBAUM (naskiĝinta la 28-a de junio 1865 en Zielona Góra, mortinta la 1-a de februaro 1910 en Dresdeno) estis germana verkisto kaj ĵurnalisto kiu reformis la kabaredan artoĝenron.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Bierbaum pasigis la junajn jarojn en Dresdeno kaj Lepsiko kaj studis en Zuriko, Lepsiko, Munkeno kaj Berlino jursciencojn kaj filologion. En la germana ĉefurbo li lernis dum 2 jaroj la ĉinan por prepari sin al konsuleja laboro. En 1887, mallonge antaŭ la finaj ekzamenoj, li devis ĉesigi la studojn pro patra bankroto kaj iĝis ĵurnalisto en Munkeno.
En la kuro de malmultaj jaroj li iĝis fama felietonisto kaj artoverkisto kaj baldaŭ, post la eldono de 2 volumoj kun poeziaĵoj, ankaŭ iel lirikisto (1892 kaj 1894). La verko Studentenbeichten (1892) famigis lin pluse. Li unue vivis en la bavara ĉefurbo kaj en Malsupra Bavario, poste en Berlino (redaktisto de "Freie Bühne", kunfondinto de "Pan" en 1895), poste en Italujo kaj Sudtirolo. En 1899 li kunfondis la gazeton "Insel" de la samnoma eldonejo.
Post mallonga redaktista deĵoro en Vieno ( "Die Zeit") li loĝis en 1900-09 denove en Munkeno. En la aŭtuno de 1909 li transloĝiĝis Dresdenon.
Graveco
[redakti | redakti fonton]Bierbaum en ĉiuj ĝenroj estis diligenta kaj laborema, ne sukcesante fari daŭripovajn verkojn (rimarkindas Irrgarten der Liebe, 1901, kaj pro kulturhistoriaj kialoj la romanoj Stilpe, 1897, kiel ankaŭ Prinz Kuckuck, 1906/07). Plej gravis (krom diversaj inspiroj por la berlina artista kabaredo "Überbrettl") lia rolo kiel reformanto de germana libroarto: li eldonis belegajn almanakojn, kalendarojn, presitaĵojn, gazetojn. Jes ja, ŝuldiĝas la posta artista pliboniĝo de germana libroeldonado ankaŭ al liaj ideoj.
Verkoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- 1893 Studenten-Beichten (rakontoj, 2 serioj)
- 1895 Lobetanz (dramo)
- 1896 Die Freiersfahrten und Freiersmeinungen des weiberfeindlichen Herrn Pankrazius Graunzer (romano)
- 1896 Die Schlangendame (romano, 1905 ankaŭ kiel dramo)
- 1897 Stilpe. Ein Roman aus der Froschperspektive (romano)
- 1899 Stuck (eseo)
- 1899 Das schöne Mädchen von Pao (romano)
- 1899 Gugeline (dramo)
- 1900 Pan im Busch (baleto)
- 1901 Irrgarten der Liebe (komedio)
- 1903 Stella und Antonie (dramo)
- 1903 Eine empfindsame Reise im Automobil (vojaĝrakonto)
- 1904 Das seidene Buch. Eine lyrische Damenspende
- 1906/07 Prinz Kuckuck (romano)
- 1908 Sonderbare Geschichten (rakontoj)
- 1909 Yankeedoodlefahrt (vojaĝrakonto)
Literaturo
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vikifontaro
- Informoj pri Otto Julius Bierbaum en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- Bibliografio pri Bierbaum Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine
- Muzikigoj por bierbaumaj poemoj
- Sciencaj ligiloj Arkivigite je 2014-02-16 per la retarkivo Wayback Machine
- Literaturarkivo munkena Monacensia Arkivigite je 2012-05-12 per la retarkivo Wayback Machine
- Verkoj surrete
- Literaturportal: Otto Julius Bierbaum
- Otto Julius Bierbaum ĉe 'Klassika'
- "Stilpe" kiel sonlibro