Pál Szende
Pál Szende | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Schwarz Pál |
Naskiĝo | 7-an de februaro 1879 en Nyírbátor |
Morto | 15-an de julio 1934 (55-jaraĝa) en Seini |
Lingvoj | germana • hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (1896–1900) |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto filozofo politikisto juristo |
SZENDE Pál (sende) estis hungara politikisto, financministro, verkisto ekonomika naskita en Nyírbátor la 7-an de februaro 1879 kaj mortinta en Seini la 15-an de julio en 1934.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Szende studis juron kaj iĝis advokato en 1904. Ekde 1908 ĝis 1918 li estis sekretario, poste ĉefsekretario de la Országos Magyar Kereskedelmi Egyesülés (OMKE). Kune kun Oszkár Jászi li partoprenis en la radikala politika movado kaj en la grupo ĉirkaŭ revuo Huszadik Század. Ekde 31-a de oktobro 1918 li estis ŝtatsekretario pri financafero en la registaro de Mihály Károlyi, inter 25-a de novembro kaj 21-a de marto 1919 li estis ministro pri financaj aferoj. En majo 1919 li translokiĝis Vienon. Li publikis multe, prelegis en Parizo kaj en aliaj urboj. En Vieno li aliĝis al centreca socialdemokrata grupo. En 1934 li partoprenis en la ribelo, poste rifuĝis Ĉeĥoslovakion, poste Rumanion.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Önálló vámterület és osztályharc (Bp., 1907);
- A magyar adórendszer igazságtalanságai (Bp., 1908);
- Nemzeti jog és demokratikus fejlődés (Bp., 1911);
- Adóreform és osztálytagozódás (Bp., 1913);
- Az adóreform (Bp., 1914);
- Háborús adópolitika (Bp., 1917);
- Die Krise der mitteleuropäischen Revolution (Heidelberg, 1921);
- Új október felé (Bécs, 1922);
- Verhüllung und Enthüllung (Leipzig, 1922);
- Eine soziologische Theorie der Abstraktion (1923).
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Magyar Életrajzi Lexikon