Podůlší
Podůlší | |||
municipo | |||
Kolono kun statuaro de La plej santa Triunuo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Podůlší | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Hradec Králové | ||
Distrikto | Distrikto Jičín | ||
Administra municipo | Jičín | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Jiĉina montetaro | ||
Situo | Podůlší | ||
- alteco | 345 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 28′ 29″ N 15° 20′ 31″ O / 50.47472 °N, 15.34194 °O (mapo) | ||
Katastro | 1,37 km² (137 ha) Podůlší | ||
Loĝantaro | 251 (2024) | ||
Denseco | 183,21 loĝ./km² | ||
Pejzaĝa regiono | Bohemia Paradizo | ||
Unua skribmencio | 1399 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 506 01 | ||
NUTS 3 | CZ052 | ||
NUTS 4 | CZ0522 | ||
NUTS 5 | CZ0522 573345 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Podůlší | |||
Retpaĝo: www.moa-jc.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Podůlší estas municipo en Ĉeĥio troviĝanta en Ĉeĥa paradizo en distrikto Jičín. En 2024 ĉi tie vivis 251 loĝantoj.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Brada-Rybníček, Dílce, Jinolice kaj Železnice.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skribmencio pri la vilaĝo estas el la 3-a de septembro 1399, kiam Detřich z Podůlší vendis sian korton kaj la tutan vilaĝon Podůlší al Kuneš ze Sukorady (apud Hořice) kontraŭ 125 sesdekoj da groŝoj. Ĉirkaŭ la jaro 1500 bradan senjorujon akiris Mikuláš Trčka el Lípa kaj Vlašim, kiu alligis ĝin al senjorujo Veliš. En 1606 liaj sekvantoj vendis ĝin al Jindřich Matyáš Thurn, sed urbon Jičín kaj kelke da ĉirkaŭaj vilaĝoj inkluzive de Podůlší ili alligis al senjorujo Kumburk. La devenaj konstruaĵoj estis sole en malsupra parto de la vilaĝo. La supra parto estiĝadis nur en la jaroj 1756 - 1788. Nova ŝoseo el Jičín ĝis Turnov estis konstruita en la jaroj 1832 - 1838.
La 1-an de julio 1960 estis al Podůlší alligitaj vilaĝoj Brada-Rybníček, Dílce, Jinolice kaj Kbelnice. Tiu ĉi grupiĝo eltenis ĝis la 24-a de novembro 1990, kiam la vilaĝoj denove memstariĝis.
Situo
[redakti | redakti fonton]La municipo troviĝas sur la orienta flanko de monteto Brada, en supermara alteco ĉirkaŭ 345 metroj, proksimume 4 km norde de la distrikta urbo Jičín, sur ŝoseo el Jičín ĝis Turnov, kiu apartigas la municipon en du partojn - Hoření kaj Dolení Podůlší. Sudoriente de Dolení Podůlší estas solejo Luňáček, kie antaŭ konstruo de la ova ŝoseo ĝis Turnov estadis ĉe malnova veturigista vojo poŝtkaleŝa gastejo.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 297 |
1880 | 249 |
1890 | 246 |
1900 | 221 |
1910 | 202 |
1921 | 188 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 177 |
1950 | 140 |
1961 | 137 |
1970 | 117 |
1980 | 124 |
1991 | 171 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 241 |
2011 | 255 |
2014 | 263 |
2016 | 257 |
2017 | 255 |
2018 | 258 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 259 |
2020 | 259 |
2021 | 237 |
2022 | 252 |
2023 | 255 |
2024 | 251 |
Naskiĝintoj
[redakti | redakti fonton]- Josef Vinklář - aktoro