Prevezo
Prevezo | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 481 00 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 16 894 (2001) [+] | ||||
Loĝdenso | 25 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 38° 57′ N, 20° 45′ O (mapo)38.957520.751666666667Koordinatoj: 38° 57′ N, 20° 45′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 3 m [+] | ||||
Areo | 668 km² (66 800 ha) [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Preveza [+] | |||||
Prevezo (novgreke Πρέβεζα, Preveza), estas malgranda havenurbo kaj komunumo ĉe la greka marbordo, inter la Ambrakia golfo (Αμβρακικός κόλπος, Amvrakikos kolpos) kaj la Ionia maro aliflanke, en provincio Prevezo. Ĝi estas administra centro de la samnoma provinco en la regiono Epiro. Prevezo havas 16.000 loĝantojn kaj estas sidejo de ortodoksa episkopo.
Oni produktas en Prevezo precipe olivojn, laktaĵojn kaj vegetalaĵojn. Sur la duoninsulo Actium (sude de Prevezo) troviĝas trafika flughaveno. La haveno de Prevezo situas sur la okcidenta marbordo de la ambrakia golfo. La urbo ne havas fervojajn kontaktojn.
La Eŭropa ŝoseo 55 trairas la komunumon.
Ceteraj informoj
[redakti | redakti fonton]6 km norde situis la antikva urbo Nikopolis (Νικόπολις), kie okazis en 31 a.K. la batalo de Actium (latine proelium Actiacum, kadre de la samnoma milito, latine Bellum Actiacum) inter la militŝiparo de Aŭgusto Cezaro kaj tiu de Marko Antonio kaj Kleopatra.
Ĉe Prevezo okazis en 1538 la marbatalo de Prevezo, en kiu la osmana mararmeo venkis la kristanan.
Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]Partneraj urboj de la koumuno interalie estas (elektiĝis ĉiuj urboj pri kiuj jam estas esperantaj artikoloj)
- Altea, Valencilando, Hispanio
- Bad Kötzting, Bavario, Germanio
- Bellagio, Lombardio, Italio
- Chojna kaj Dębica, Pollando
- Granville, Normandio, Francio
- Holstebro, Danio
- Houffalize, Valonio, Belgio
- Judenburg, Stirio, Aŭstrio
- Karkkila (Högfors), Finnlando
- Kőszeg, Okcidenta Transdanubio, Hungario
- Marsaskala, Malto
- Meerssen, Nederlando
- Pafoso (Πάφος), Kipro
- Prienai, Litovio
- Sherborne, Dorset, Anglio
- Siret, Rumanio
- Sigulda, Latvio
- Sušice, Ĉeĥio
- Spišská Nová Ves kaj Zvolen, Slovakio