Raphael Eglin
Raphael Eglin (1559-1622) | |
---|---|
Prophetia Halieutica nova et admiranda, verko publikigita en 1598 | |
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Angelus Medicus • Heliophilus a Percis • Heliophilus Philochemicus • Hermophilus Philiochemicus • Nicolaus Niger Hapelius |
Naskiĝo | 28-a de decembro 1559 en Russikon, Kantono Zuriko, Svislando |
Morto | 20-a de aŭgusto 1622 en Marburgo, Germanio |
Lingvoj | latina |
Ŝtataneco | Svislando |
Alma mater | Universitato de Ĝenevo |
Okupo | |
Okupo | teologo universitata instruisto |
Rafaelo Eglino (1559-1622) (pseŭdonimo: Nicolaus Niger Hapelius, Raphaelus Iconius Eglinus, Philippo a Gabella) estis germana teologo kaj alkemiisto, sekvanto de Paracelsus (1493-1541), Giordano Bruno (1548-1600), Elizeo Roslino (1545-1616), Johann Jakob Grynaeus (1540-1617), Tobias Hess (1558-1614) kaj Teodoro Beza (1519-1605).
Rafaelo Elgino estas la kojnanto de la vorto "φλογιστός", kiu signifas "flogistono" aŭ "brulemaĵo", en la fino de la 16-a jarcento, por klarigi la ŝanĝojn okazantajn dum brulado, pli malfrue ellaboritaj de Georg Ernst Stahl (1659-1734). Liaj studentoj estis Osvaldo Krolo (1563-1609), Johann Thölde (1565-1614), Benedictus Figulus (1567-1619) kaj Mikaelo Sendivojo (1566-1636).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Rafaelo Eglino estis filo de predikisto en Zuriko, unue studis en la urboj Kojro kaj Kiaveno, kaj pli malfrue li studis en la Universitato de Ĝenevo kie Teodoro Beza estis lia profesoro kaj en Bazelo li studis kun Johann Jakob Grynaeus. Li aktivis kiel profesoro en Sondrio ĝis esti ekspelita de la kontraŭ-reformistoj, en 1586. En Winterthur li iĝis profesoro kaj ekde 1588 li estis "alunato"[1] en Zuriko. Pli malfrue li fariĝis profesoro pri teologio, diakono kaj ĉefdiakono en la Granda Monaĥejo en Zuriko.
Li estis partiano de la rozkrucismo kaj alkemio, komencante de esploro kiun faris pri la apokalipso. Pro liaj alkemiaj eksperimentoj li estis persekutata kaj devis fuĝi el Zuriko, en 1601. En Kaselo li ricevis apogon de la landgrafo Maŭrico de Hesio (1572-1632), kiu ŝatis alkemion. Tie li fariĝis profesoro, kaj en 1606, li estis profesoro pri teologio en la Universitato de Marburgo. La landgrafo aĉetis al li alkemian laboratorion kaj tenis korespondadon kun li. En 1607, li ricevis sian diplomon pri teologidoktoreco kaj en 1614 li estis nomumita kortega ĉapelano en Marburgo. Alia patrono de Rafaelo Eglino estis la nobelo Bruno Carolus von Uffel, al kiu li dediĉis la verkon "Confessio Fraternitatis" sub la pseŭdonio Philippo à Gabella.
Krom siaj teologiaj verkoj, Rafaelo Eglino publikigis, en 1609, libron de sia profesoro Giordano Bruno (1548-1600), sub la titolo "Summa terminorum metaphysicorum"[2]. Ĉiuj liaj verkoj pri alkemio estis publikigitaj sub la pseŭdonimo Nicolaus Niger Hapelius, kaj multaj el ili estis presitan en la "Theatrum Chemicum".
Selektita verkaro
[redakti | redakti fonton]- C. Valerii Catvlli Casta Carmina: ad usum studiosae Adolescentiae selecta ..., 1506, Gaius Valerius Catullus, Raphael Eglin
- De forma Dei et servi theses: An videlicet locus Pauli ad Phil. 2. 5 ..., 1582, Johann Jakob Grynaeus, Raphael Eglin
- Svmma Terminorvm Metaphysicorvm: ad capessendum Logicae & Philosophiae studium, 1595, Giordano Bruno, Raphael Eglin, Rudolph (der Ältere) Goclenius
- Prophetia Halieutica nova et admiranda, ad Danielis et sacrae apocalypseos ..., 1598
- Ratio totius controversiae de coena domini ex mente et verbis testatoris in ..., 1602, Raphael Eglin, Oswald Cellarius
- Captivitatis babylonicae theologica pericope princeps, historiam sacram, quo ad res in Iudaea gestas, inde a morte Iosiae regis Iudae, 1607, Raphael Eglin, Philipp Caesar
- Disquisitio de Helia Artista, 1608
- Disquisitio de Helia Artista, 1608
- Tobiae Eglini Tigurini carminum fragmenta posthuma, 1591, Tobias Eglin, Raphael Egli
- Disputatio theologica de precatione et ieiunio ex loco Matth. XVII, 21, 1609
- Disput. theol. de Jesu Christo vero Deo et homine unico mundi salvatore et mediatore nostro, 1609
- Diexodus theologica: de magno illo insitionis nostrae in christum mysterio, 1609, Raphael Eglin, Regnerus Barels
- Problematum Harmoniae chronologiae sacra, ab origine mundi usque ad ..., 1609, Raphael Eglin, Regnerus Barels
- Schedisma theol. de persona, et duabus naturis d. n. Jesu Christi ..., 1610
- Expressa et solida totius apocalypsis cominicae epilysis, 1611
- Coniectvrae Halievticae Novae Et Admirandae: E Notis & Characteribus ..., 1611
- Cheiragogia Heliana De Auro Philosophico Necdum cognito: Unde Iŭta Facile ..., 1612, Raphael Eglin, Wenceslaus Lavinius
- Cheiragogia Heliana De Auro Philosophico Necdum cognito: Unde Iŭta Facile ..., 1612, Raphael Eglin, Wenceslaus Lavinius
- Apocalypsis dominicae Epilysis, 1640
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Personensuche
- Allgemeine Deutsche Biographie
- The Golden Builders: Alchemists, Rosicrucians, First Freemasons, Tobias Churton
- Alchemy and Chemistry in the 16th and 17th Centuries, Piyo Rattansi
- The Invisible History of the Rosicrucians: The World's Most Mysterious ..., Tobias Churton
- A Short History of Chemistry, James Riddick Partington
- History of Protestant Theology, Isaak A. Dorner
- Nineteen Eighty-Four: Science Between Utopia and Dystopia, Everett Mendelsohn, Helga Nowotny
- Unity and Continuity in Covenantal Thought: A Study in the Reformed ...[rompita ligilo], Andrew A. Woolsey
- Riechstoffe, zwischen Gestank und Duft: Vorkommen, Eigenschaften und ..., Wolfgang Legrum
- Giordano Bruno: His Life, Thought, and Martyrdom, William Boulting
- The Worst of Evils: The Fight Against Pain, Thomas Dormandy
- Oxygen and Living Processes: An Interdisciplinary Approach, D.L. Gilbert
- Giordano Bruno: Philosopher / Heretic, Ingrid D. Rowland
- The Invisible History of the Rosicrucians: The World's Most Mysterious ..., Tobias Churton
- Rose Cross Over the Baltic: The Spread of Rosicrucianism in Northern Europe, Susanna Åkerman
- Secrets of Nature: Astrology and Alchemy in Early Modern Europe, William R. Newman, Anthony Grafton
- The Rosicrucian Enlightenment, Volume 4[rompita ligilo], Frances A. Yates
- La meta secreta de los rosacruces, Jean-Pierre Bayard
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Alunato aŭ "alumnat" aŭ "alumnus" estis lernanto en seminario kiu prepariĝas por esti ministro.
- ↑ Biographie universelle ancienne et moderne ou histoire par ordre ..., Michaud