Santiago de Kubo (urbo)
Ĉi tiu artikolo temas pri urbo en Kubo. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Santiago. |
Santiago de Kubo | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo municipo de Kubo urbego vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 444 851 (2011) [+] | ||||
Loĝdenso | 431 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 20° 1′ N, 75° 50′ U (mapo)20.021666666667-75.829444444444Koordinatoj: 20° 1′ N, 75° 50′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 82 m [+] | ||||
Areo | 1032,29 km² ( 103 229 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC-05:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Santiago de Cuba [+] | |||||
Santiago de Kubo aŭ pli ĝuste Santjago de Kubo (en la hispana: Santiago de Cuba [elparolu: santjAgo de kUba] estas la historie dua plej grava urbo en Kubo. Ĝi estas ĉefurbo de samnoma provinco, en la sudoriento de la insulo.
Santiago troviĝas ĉe golfeto en la Kariba Maro. Ĝi estas krome grava haveno.
Historio
[redakti | redakti fonton]Santiago de Kubo estis fondita de la hispana konkeranto Diego Velázquez De Cuéllar je la 28-a de junio de 1514. Inter 1522 kaj 1589 Santiago estis la ĉefurbo de la kuba kolonio.
En ĝia golfo okazis la plej grava batalo de la kuba sendependenco, en kiu usonaj kirasŝipoj dronigis la hispanajn navigajn fortojn.
En Santiago troviĝas la Kazerno Moncada, kiu estis atakita je la 26-a de julio de 1953 de grupo de revoluciuloj, sub la komando de juna Fidel Castro, kio fariĝis la unua agado post kelkaj jaroj kondukanta al la forigo de la diktatora reĝimo de Fulgencio Batista.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Du gravaj lokoj de Santiago, la fortreso de San Pedro de la Roca del Morro kaj la aro de ruinoj de francaj kafplantejoj, donis al ĝi la kategorion de Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.
Aliaj lokoj: la Domo de la Trova (kanto), la Muzeo de la Rumo, la Tombejo de Sankta Ifigenia kaj la Baziliko de la Kupro (Santuario de la Virgen de la Caridad del Cobre) en El Kobre.
Famuloj
[redakti | redakti fonton]Esperanto-movado
[redakti | redakti fonton]Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://santiagodecubacu.ags.myareaguide.com
- http://dmoz.org/World/Fran%c3%a7ais/R%c3%a9gional/Am%c3%a9rique/Cuba[rompita ligilo]
- http://perso.wanadoo.fr/cuba.libre
- Retejo de la urbo
- Stanislavo Belov (2017-08-25) Santiago de Kubo — urbo de historio (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2017-08-2. Alirita 2017-08-26 . (raporto pri vizito en 2016)
- Stanislavo Belov (2017-09-17) El Cobre kaj Santa Ifigenia (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2017-09-17. Alirita 2017-09-17 . (raporto pri vizito en 2016)
- Stanislavo Belov (2017-09-19) Rumo kaj Biblio en Santiago de Kubo (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2017-09-23. Alirita 2017-09-23 . (raporto pri vizito al du muzeoj en 2016)
- Vojaĝraportoj pri Santiago de Kubo esperante