Saltu al enhavo

Skandinavoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Skandinavoj estas nordĝermana etno loĝanta en Skandinavujo. La skandinava lingvaro havas multajn dialektojn, kies kategoriigo varias laŭ historia epoko, sed en moderna tempo oni kutimas arigi ilin en tri grupojn laŭ landaj limoj: dana, norvega kaj sveda lingvoj. Tamen notendas ke la norvega dividiĝas en du dialektajn grupojn: la novnorvega, bazita je mezepoka norvega lingvo, kaj la dannorvega, kiu historie radikas en multjarcenta dana koloniigo. Kaj la sveda estas parolata kaj en Svedujo kaj en Finnlando, kie ĝia akĉento estas diferenca.

La diseco de lokaj dialektoj en kelkaj regionoj, kvankam nun malaperanta, estis rimarkinda. Ekzemple la dalekarlaj dialektoj de Mora, Orsa kaj Elvedalo (Älvdalen) - kiuj kune konstituas unu lingvan regionon - estas inter si same diversaj kiom la naciaj variantoj de sveda, norvega kaj dana inter si, krome al aliaj svedoj ĝenerale nekomprenebla. Simile forta dialektiĝo ekzistis en ĉiu rivervalo de Norlando, en distriktoj de Ostrobotno en Finnlando kaj en fjordaj valoj de suda kaj okcidenta Norvegujo.

La samecon de la skandinava lingvo montras ke provincoj povis ŝanĝi landapartenon sen ŝanĝi lingvon. Ekzemple provincoj Jemtlando kaj Herjedalo apartenis foje al Svedujo, foje al Danujo aŭ Norvegujo, plu parolante kun naciaj oficistoj sian lokan dialekton. Ankaŭ danaj provincoj Skanujo, Halando kaj Blekingo fariĝis svedaj en 1645. Iliaj dialektoj, origine danaj, nun konsideriĝas kiel svedaj kaj tiel jam kiam la malnovaj kamparanaj dialektoj ankoraŭ paroliĝis en tre dana maniero. La lokan gotlandan dialekton oni eĉ ne povas difini ĉu sveda aŭ dana laŭ lingvaj trajtoj.

Svedaj skandinavoj antaŭ la dua mondmilito loĝis ankaŭ sur estonaj insuloj ĝis plej multajn el ili forpelis Stalino. Ilia dialekto, ankoraŭ trovebla ĉe fuĝintaj familioj en Gotlando, havas kelkajn tre malnovajn lingvotrajtojn, ekzemple ofta interŝanĝo inter dentaj senvoĉaj frikativo kaj plozivo, kio antaŭlonge malaperis en aliaj skandinavaj lingvoj.

Feroanoj kaj islandanoj, elmigrintaj de Norvegujo antaŭ pli ol mil jaroj, lingve disiĝis de la skandinavoj kaj komunikas kun ili per dua lingvo, ĝenerale la dana.