Spratli-insularo
Aspekto
Spratli-Insularo | |||||
---|---|---|---|---|---|
grupo de insuloj • pridisputata teritorio | |||||
Akvejo | Sudĉina Maro | ||||
Geografia situo | 8° 38′ N, 111° 55′ O (mapo)8.6330555555556111.91638888889Koordinatoj: 8° 38′ N, 111° 55′ O (mapo) | ||||
| |||||
Nombro de insuloj | pli ol 100 | ||||
Tuta areo | 5 km² | ||||
Loĝantoj | (neloĝata) | ||||
| |||||
La Spratli-insularo estas grupo da insuloj kaj rifoj inter la sudo de Vjetnamio kaj la sudaj Filipinoj.
La tuta terareo estas malpli ol 5 km², sed la arkipelago estas fruktodona fiŝareo. Krom tio troviĝas nafto- kaj tergasorezervoj tie. La insuloj estas entute postulataj de Ĉinio, Vjetnamio kaj Tajvano. Brunejo, Malajzio kaj la Filipinoj nur postulas partojn de la insularo. Krom kelkaj garnizonoj ne estas loĝantoj sur la insuloj.