Staĝo
Staĝo estas periodo de trejniĝo, lernado aŭ perfektiĝo kies daŭro estas anticipe limigita je kelkaj tagoj aŭ monatoj. Staĝon povas fari studento por konatiĝi kun la labora medio de sia fako, aŭ jama dungito kiel enkondukon en sian posten tuj post la dungiĝo aŭ por ekhavi novajn kapablojn por estonta laboro. Staĝanta studento kutime rajtas, sed ne devas ricevi salajron de la organizo por kiu li aŭ ŝi staĝas; kelkfoje alia eduka organizo pagas al la studento stipendion dum la daŭro de la staĝo. Staĝo ofte okazas ekster la kutima lernejo, studejo aŭ laborejo.
Esperanto
[redakti | redakti fonton]En la jaro 2010, la organizo E@I ekhavis pere de programo Erasmus de la Eŭropa Komisiono sian unuan staĝanton, Marek Blahuš, kies tasko estis plentempe staĝi en la organizo laborante pri esperanto-rilataj komputillingvistikaj projektoj dum la periodo de 8,5 monatoj, plene subvenciata de stipendio de la Eŭropa Komisiono.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Duala profesia edukado (La staĝo daŭras 3 aŭ 4 jaroj en entreprenoj aŭ firmaoj kun samtempa profesia lernejo de ĉirkaŭ 1-2 tagoj pro semajno en Germanujo kaj Svisujo. La duala sistemo donas tre bonajn junajn gelaboristiojn en multaj profesio. Poste la staĝo de 3 aŭ 4 jaroj kun diplomo, la junaj geprofesuloj povos lerni en aliaj specialaj altaj profesiaj lernejoj por specialaj temoj. Ankaŭ en Austrio la edukado estas simila kun staĝoj. Sed aliaj landoj havas diversajn sistemojn, kaj ofte la landoj ne havas tre bonajn rezultojn en profesia edukado.)
- Profesia edukado
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- svisa portalo pri duala profesia edukado en germana, franca kaj itala lingvo kun multaj ligiloj kaj libroj: SDBB. Lexikon der Berufsbildung. Berno : Eldonejo: SDBB Verlag, 2011. 224 p. ISBN 978-3-03753-064-1. CHF 27.00, poŝlibro, germana lingvo, ankaŭ en franca kaj itala lingvo Arkivigite je 2011-05-07 per la retarkivo Wayback Machine; (la paĝo en itala lingvo estas proksima al la internacia lingvo)
- germana profesia edukada leĝo, (ne oficiala eldono) de 23 marto 2005 23 paĝoj Arkivigite je 2011-05-16 per la retarkivo Wayback Machine germane
- germana ministrejo pri formado kaj esplorado Arkivigite je 2009-09-06 per la retarkivo Wayback Machine (germane kaj angle)
- [https://web.archive.org/web/20050213060200/http://www.berufsinfo.at/lehre/html/l03.htm Arkivigite je 2005-02-13 per la retarkivo Wayback Machine pri edukado en Aŭstrio] germane
- [https://web.archive.org/web/20080303014053/http://www.berufsinfo.at/lehre/html/l02.htm Arkivigite je 2008-03-03 per la retarkivo Wayback Machine pri edukado en Aŭstrio] germane