Sulpicia
Aspekto
Sulpicia, filino de Servio Sulpicio Rufo kaj Valeria, la fratino de Mesalo, estis la unua konata ina poeto en la latina lingvo. Ŝiaj datoj estas nekonataj, sed ĉar ŝia onklo Marko Valerio Mesalo Korvino ja estas konata (ĉ. 64 a.Kr.-ĉ. 13 p.Kr.), ni almenaŭ havas imagon pri ŝia vivtempo.
Ĉar ŝi jam tre juna perdis la patron, ŝi estis edukita de sia onklo Mesalo. Sekrete ŝi enamiĝis je certa Cerinto, junulo el iom malpli alta socia tavolo. Kiel finiĝis ilia idilio, ne estas sciate.
Sulpicia, kiu estis eminente edukita, verkis kelkajn elegiojn pri tiu ĉi amo. Ses ŝiaj poemoj konserviĝis al ni en la t.n. Kolekto Tibula. Ĉu ŝi verkis pli, ne estas sciate.
Eble ŝi vidis la Grekan poetinon Sapfoa kiel sian ekzemplon ĉe la poeziado.
En Esperanto
[redakti | redakti fonton]- Du el ŝiaj poemoj en Tutmonda Sonoro de Kálmán Kalocsay, 1a volumo, paĝo 215
- Ĉiuj ses ŝiaj poemoj en Antologio Latina de Gerrit Berveling, 2a volumo, paĝ. 433-435.