Telefaso
Telefaso | |
---|---|
rolulo de helena mitologio | |
Informoj | |
Sekso | ina |
Edzo/Edzino | Agenoro |
Infanoj | Eŭropa • Kilikso • Kadmo • Phoenix • Fineo • Taso |
Laŭ la helena mitologio, Telefaso (el la greka Τηλέφασσα «brila el distanco») estis la edzino de la reĝo Agenoro de Tiro (Fenicio), ĉefo de la homaro, etimologie[1]. Ŝia nomo, same kiel Telefo[2], estis epiteto de la Luno, ofte anstataŭita per Argiopo («blank-vizaĝulino»), alia nomo de la edzino de Agenoro[3].
Laŭ kelkaj versioj ŝi estis filino de Nilo (dio de la samnoma rivero) kaj Nefelo, nimfo de la suplaj nuboj, do oni konsideras Telefason unu el la najadoj. Ŝi naskis multnombran idaron, personigo de la disvastigo de la fenica popolo tra la Mediteraneo[1]: Eŭropo, Kilikso, Kadmo, Taso (eponimo de insulo proksima al Samotrako kaj Fenikso. Ŝia edzo estis Agenoro, aŭ Fenikso laŭ la Iliado, kiu emfazigas la rilaton inter la filoj de Telefaso kaj ilia fenica deveno.
Partneroj kaj idaro | |
---|---|
Agenoro[4] aŭ Fenikso[5] | |
La dia reĝo Zeŭso forrabis Eŭropon kaj portis ŝin al Kreto, kie ŝi naskis la estontajn reĝojn de la insulo. Sciante nenion, Agenoro ordonis siajn filojn serĉi ŝin, kaj ne reveni hejmen sensukcese. Telefaso akompanis sian filon Kadmo tiucele, unue al la insulo Rodiso, kie ili starigis templon kaj kultadon al dio Pozidono. De tie li vojaĝis al Tero, kie ili agis same, kaj finfine ili atingis Trakion, ricevante gastimeman bonvenon fare de la edonia popolo. Tie Telefaso mortis pro subita malsano, tuj post naski sian lastan filon, Fineo[4].
Post entombigi sian patrinon, Kadmo obeis la konsilon de la trakianoj kaj demandis al Orakolo de Delfo, kiu ordonis lin sekvi bovinon kaj fondi urbon en la loko kie ĝi ripozu. Tiu urbo poste nomiĝis Tebo. Kilikso, rezignis pri daŭre serĉadi Eŭropon, kaj instaliĝis en Malgrand-Azio, kie fondis novan regnon: Kilikio.
Multaj fakuloj konsideras ke tiuj mitaj rakontoj atentigas pri la rilato inter Fenicio kaj Antikva Grekio, malfacila tasko por arkeologio kaj historio.