The Dancer Upstairs
The Dancer Upstairs | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | The Dancer Upstairs |
Originala lingvo | hispana lingvo • angla lingvo |
Kina aperdato | 2002, 16 jan. 2003 |
Ĝenro | krimfilmo, drama filmo, filmo bazita de literatura verko, politika filmo, suspensa filmo |
Kameraado | José Luis Alcaine |
Reĝisoro(j) | John Malkovich |
Produktisto(j) | John Malkovich • Andrés Vicente Gómez |
Scenaro | Nicholas Shakespeare |
Filmita en | Portugalio • Madrido |
Muziko de | Alberto Iglesias |
Rolantoj | Javier Bardem • Juan Diego Botto • Laura Morante • John Malkovich • Abel Folk • Elvira Mínguez • Luís Miguel Cintra • Alexandra Lencastre • Oliver Cotton • Yohana Cobo • Nur Levi • Tito García |
Produktinta firmao | Searchlight Pictures Antena 3 Mr. Mudd Atresmedia Open de España |
IMDb | |
Pasos de baile (origine en angla The Dancer Upstairs), konata ankaŭ kiel Sendero de sangre, estas hispan-usona prikrima kaj trilera filmo de 2002 produktorita kaj reĝisorita de John Malkovich (debute kiel reĝisoro), kaj protagonistigita de Javier Bardem, Juan Diego Botto kaj Laura Morante. La filmo estas adaptaĵo de la samnoma libro The Dancer Upstairs de Nicholas Shakespeare, kiu verkis ankaŭ la scenaron. La intrigo estas bazita sur la geril-terorista perua organizo Luma Vojo.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]La leŭtenanto Agustín Rejas (Javier Bardem), policano de sennoma latinamerika ĉefurbo devas esplori serion de perfortaĵoj, dekomence okazintaj en malproksimaj vilaĝoj, sed nun eĉ ene aŭ proksime de la ĉefurbo. Ĉiuj havas du komunajn trajtojn: iras kontraŭ politikistoj, kaj estas asociaj kun mistera roluloa nomita Prezidanto Ezequiel, kiu ŝajna klopodas por elfosado de korupta kaj malefika registaro.
Rejas estas edzo de kuraĝa kaj enmemigita virino, sed sentas sin iom post iom altirita de Yolanda (Laura Morante), dancistino kaj instruistino pri baleto de sia adoleska filino. Ambaŭ estas kune atingitaj paron da fojoj de la atakoj de Ezequiel. Rejas pasigas tempon kun Yolanda por mildigi la estreson de la esplorado. La altirado estas reciproka.
Kiam la sekvantoj de Ezequiel murdas du gravajn registarajn funkciulojn en la ĉefurbo, oni deklaras la militan juron kaj la militistoj elprenas la iniciaton en la esplorado. Rejas komprenas, ke li devas trovi kaj aresti Ezequiel; male la registaro dependos pli kaj pli de la militistoj kaj abundos fitraktadoj fare de militista registaro. Lia obstina esplorado rezultas en malkovro de ŝlosila indiko por trovi Ezequiel, sed tiu kondukas lin laŭ vojo kiu eĉ se sukcesos endanĝerigos siajn personajn kaj profesiajn rilatojn.
Geaktoraro kaj roluloj
[redakti | redakti fonton]- Javier Bardem kiel detektivo Agustín Rejas.
- Juan Diego Botto kiel Sucre.
- Laura Morante kiel Yolanda (Maritza Garrido-Lecca).
- Elvira Mínguez kiel Llosa.
- Wolframio Sinué kiel Santiago.
- Abel Folk kiel presidente Ezequiel (Abimael Guzmán).
- Alexandra Lencastre kiel Sylvina Rejas.
- Oliver Cotton kiel Merino.
- Luís Miguel Cintra kiel Calderón.
- Natalia Dicenta kiel Marina.
- John Malkovich (eksterliste) kiel Abimael Guzmán.