Varna
Ĉi tiu artikolo temas pri urbo en Bulgario. Por samnoma provinco rigardu la paĝon Provinco Varna. Por komunumo "Vahrn" (itale "Varna") en aŭtonoma provinco Sudtirolo legu la artikolon Vahrn. Por hinduisma termino disponeblas la paĝo Varno. |
Varna · Варна | |||||
---|---|---|---|---|---|
large city (en) provinca ĉefurbo municipa ĉefloko urbo en Bulgario vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Ŝtato | Bulgario | ||||
Provinco | provinco Varna | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 9000–9030 • 9103 | ||||
Telefonkodo | (+359) 052 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 350 745 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 274 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 43° 13′ N, 27° 55′ O (mapo)43.21137527.91108Koordinatoj: 43° 13′ N, 27° 55′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 38 m [+] | ||||
Areo | 154,24 km² | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Varna [+] | |||||
Varna aŭ Varno (bulgare Варна) havas loĝantaron de 357 198 (2006), kio laŭ kelkaj faras ĝin la dua plej granda urbo de Bulgario; tamen probable Plovdiv estas iom pli granda. Varna estas marhavena urbo kaj marbanejo en la orienta parto de la lando, situanta sur la bordo de la Nigra Maro. Varna estas nomata ankaŭ mara ĉefurbo de Bulgario, ĉar ĝi estas la plej granda marborda urbo de Bulgario.
Historio
[redakti | redakti fonton]Varna estis fondita fare de la helenaj koloniistoj en la 6-a jarcento a.K. kiel urbo Odessos. En 1444 okazis la Batalo de Varna tie, kun la malvenko de krucmilitistoj kaj murdo de la reĝa armegvidanto Ladislao la 3-a de Pollando. Tie troviĝas la maŭzoleo de Ladislao la 3-a. La urbo estis nomata "Stalin", laŭ Stalino, ekde 1949 ĝis 1956. En 1962 okazis tie ŝakolimpiko, en 1969 mondĉampionado de moderna gimnastiko.
Varna estas la plej granda marborda urbo de Bulgario kaj pro tio ĝi estis bazo de la Bulgaria Mararmeo.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Nuntempe funkcias en la urbo Mararmea Muzeo kun muzea ŝipo torpedoboato Draski. La arkeologia muzeo posedas parton el la t.n "Oro de Varna", tombeja kaŝitaĵo el la ŝton-kupra epoko.
Proksimaj vizitindaĵoj estas Zlatni pjasaci, la Alaĝa monaĥejo, Sanktaj Konstantino kaj Heleno kaj Eŭksinogrado.
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En batalkampo de Varna mortis reĝo Ladislao la 3-a (Pollando).
Esperanto
[redakti | redakti fonton]La 8-an de decembro 1937 la Esperanto-societo „Albatro“ en Varna fariĝis objekto de barbara atenco. Nekonataj elementoj dum la nokto ĵetis bombojn kontraŭ la klubejon, kaŭzante domaĝojn. La atencintoj restis nekaptitaj[1].
En 1978 en la urbo okazis la 63-a Universala Kongreso de Esperanto.
Pluraj junaj esperantistoj studis en Varna kaj tiutempe estis aparte aktivaj en Bulgara Esperanto-Junularo kaj en TEJO, inter ili ekzemple Saŝa Ŝivarov kaj Daniela Georgieva.
Esperantistoj
[redakti | redakti fonton]- Biser Hadzhiev [Biser Hadĵiev] estas gastiganto de Pasporta Servo en la urbo.
- Saŝa Ŝivarov (naskiĝis en 1974);
- Daniela Georgieva
Ĝemelaj urboj de Varna
[redakti | redakti fonton]- Aalborg, Danio
- Dordrecht, Nederlando
- Ĥarkivo, Ukrainio
- Akaba, Jordanio
- Odeso, Ukrainio
- Malmö, Svedio
- Turku, Finnlando
- Bradford, Britio
- Miami, Usono
- Rostock, Germanio
- Novorossijsk, Rusio
- Pireus, Grekio
Iuj bildaj impresoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (bulgare)
- http://www.bulgaria.com/varna/ Arkivigite je 2004-06-11 per la retarkivo Wayback Machine (en)
- http://www.varna-bg.com/ arkeologia muzeo (bg)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Aŭstria Esperantisto (revuo) n.148 (nov 1937)
Blagoevgrad | Burgaso | Dobriĉ | Gabrovo | Ĥaskovo | Jambol | Kardĵali | Kjustendil | Loveĉ | Montana | Pazardĵik | Pernik | Pleven | Plovdiv | Razgrad | Ruse | Silistra | Sliven | Smoljan | Sofio | Stara Zagora | Ŝumen | Targoviŝte | Varna | Veliko Tarnovo | Vidin | Vraca