Vidiŝa
Vidiŝa | |||
---|---|---|---|
urbo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 464001 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 155 959 (2011) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 23° 31′ N, 77° 48′ O (mapo)23.523977.8061Koordinatoj: 23° 31′ N, 77° 48′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 424 m [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Vidisha [+] | |||
Vidiŝa, laŭ (hindie विदिशा, marate मराठी) estas urbego kaj municipo en centra Barato, en subŝtato Madja-Pradeŝo, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo. Vidiŝa estis dum la historiaj tempoj Besnagar.
Demografio
[redakti | redakti fonton]Vidiŝa havis populacion de 155 959 en 2011 kun legopovo 87%, signife pli alta, ol la barata mezumo. Vidiŝa atingis la internacian kvalifikon (pli granda, ol cent mil) en la 1990-aj jaroj.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Vidiŝa situas sur promontoro laŭ rivero 425 metrojn super la marnivelo. Subŝtata ĉefurbo Bopalo troviĝas 49 (laŭvoje jam 60), Sagar 101, Maksi 172, Indaur 219, tutlanda ĉefurbo Delhio 571, Mumbajo 724, Kolkato 1085 kilometrojn (aere) [1].
Historio
[redakti | redakti fonton]Vidiŝa jam estis menciita en la Ramajana epopeo. Ĝi estis grava komerca centro en la 6-a kaj 5-a jarcentoj antaŭ Kristo. En la 6-a aŭ 7-a jarcento la inundo detruis Besnagar-on, la rekonstruo okazis 3 km pli sude sub la nomo de Bhelsa. Baldaŭ ĝi apartenis al la Mogola Imperio. En 1956 la loko estis renomita Vidiŝa.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Ĉirkaŭaĵo de Vidiŝa estas agrikultura, sed la urbo mem estas grava komerca nabo. Ankaŭ metiaj kaj servaj kompanioj havas gravan parton en la ekonomio.
Lingvoj
[redakti | redakti fonton]En Vidiŝa la ĉefaj lingvoj estas la hindia lingvo kaj la urduo.
Religioj
[redakti | redakti fonton]76% de la populacio estas hinduoj, krome islamanoj 20%, ĝajnistoj 2% kaj iomete ankaŭ aliaj religioj.
Eduko
[redakti | redakti fonton]En Vidiŝa la plej alta instruo okazas en instituto kaj kolegioj.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]La alveninta fervoja linio en Vidiŝa rekte kuras plu al Bopalo. 4 signifaj vojoj kuras al la urbego. Ponto helpas la trafikon tra la rivero. La plej proksima flughaveno funkcias en Bopalo.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Vidiŝa havas tropikan klimaton kun influo de musono. La plenjara pluvokanto estas 1047 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter junio-septembro pro la musono. La averaĝa jara temperaturo varias inter 17-33 °C.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- pluraj preĝejoj, ofte hinduaj temploj, la moskeo estis konstruita en la 14-a jarcento
- muzeo
- maŭzoleo
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans
-
Bazaro pri brutoj
-
Ĉefenirejo
-
Muzeo