Viktor Sztankovics
Viktor Sztankovics | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 8-an de aprilo 1908 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | la 9-an de julio 1988 en Parizo (Francio) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto radio editor (en) |
Viktor Sztankovics [stankoviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sztankovics Viktor estis hungara radioparolisto. Origine liaj personaj nomoj estis Győző Ferenc Antal, liaj familiaj nomvarinatoj estis Stankovich, Sztankovits.
Viktor Sztankovics naskiĝis la 8-an de aprilo 1908 en Budapeŝto, li mortis la 9-an de julio 1988 en Parizo.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Viktor Sztankovics akiris 2 diplomojn en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1932 kaj post 2 jaroj, poste li trovis laborlokon en oficejo. Inter 1935 kaj 1937 li estis radioparolisto kaj raportisto de la Hungara Radio, inter 1937-1941 li estis redaktoro de germanlingva ĵurnalo. En 1941 en Beogrado li aliĝis al britaj radiistoj, li havis taskojn en Kairo kaj Londono. Inter 1945-1952 li estis kunlaboranto de BBC, inter 1952-1953 de Radio Libera Eŭropo (hungara dissendo). Li estis anoncisto kaj redaktoro de radio de NATO inter 1961-1981. Li ofte havis postenojn en hungaraj eksterlandaj organizaĵoj.
Li estis edzo inter 1932-1935.
Elektitaj laboroj
[redakti | redakti fonton]- Tomi, a megfagyott gyermek (sola filmrolo, 1936) – usona anoncisto
- Raporto de UNO pri la Hungara revolucio de 1956 - tradukaĵo