Vilao Fallet
Vilao Fallet | |||
---|---|---|---|
vilao Unufamilia loĝejo | |||
Bazaj datoj | |||
Konstrustilo | Sapin style vd | ||
Arkitekto | Le Corbusier • René Chapallaz vd | ||
Estiĝo | 1906 | ||
Lando | Svislando vd | ||
Situo | La Chaux-de-Fonds | ||
Adreso | Chemin de Pouillerel 1, 2300 La Chaux-de-Fonds | ||
Poŝtkodo | 2300 | ||
Situo | |||
Geografia situo | CH1903: 552790 / 217310 (mapo)47.10516.81669Koordinatoj: 47° 6′ 18″ N, 6° 49′ 0″ O; CH1903: 552790 / 217310 (mapo) | ||
| |||
Parto de | list of cultural properties in La Chaux-de-Fonds (en) vd | ||
Retejo | https://villafallet.ch | ||
Vilao Fallet estas tradicia ĉaledo (alpdomo) situanta en La Chaux-de-Fonds, Svislando, je 750 metroj de CDELI kaj je 1 km nordeste de la Kultura Centro Esperantista. Ĝi estis projektita kaj konstruita de la dekokjara Charles-Édouard Jeanneret (1887–1965), kiu poste pli famiĝis kiel Le Corbusier. Jeanneret instruis al si arkitekturon irante al la biblioteko por legi pri arkitekturo kaj filozofio, vizitante muzeojn, skizante konstruaĵojn kaj konstruante ilin. En 1905, li kaj du aliaj studentoj, sub la superrigardo de ilia instruisto, René Chapallaz, projektis kaj konstruis unuan domon, la "Villa Fallet", por la gravuristo Louis Fallet. La domo estas laŭ la Stilo Sapin (sapin = abio), la svisa varianto de la stilo Secesio (Art Nouveau). La kremaciejo de La Chaux-de-Fonds (1909–1910) estas la plej ampleksa ekzemplo de tiu stilo.
La ĉaledo sur la arbara deklivo proksime al La Chaux-de-Fonds, estas granda tradicia ĉaledo kun kruta tegmento en la loka alpa stilo kaj estas ornamita per zorgeme dezajnitaj koloritaj kaj geometriaj skemoj sur la fasado, kun desegno de triangula pino kaj strobiloj (pinkonusoj). La sukceso de ĉi tiu domo kondukis en la sama jaro al la konstruo de du similaj domoj, la Villaoj Jacquemet kaj Stotzer[1].
La vilao Fallet estis finkonstruita en 1905[1][2]. Ĝi estas agnoskata kiel konstruaĵo de kultura signifo en Svislando.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (CDELI)
- Kultura Centro Esperantista (KCE)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 (fr) Journel 2015, p. 49.
- ↑ Villa Fallet, Chemin de Pouillerel 1, La Chaux-de-Fonds, arkivita pere de la arkivo de Wayback Maŝino, alirita en la 9-a de januaro 2021.